3-a de junio
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
junio 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 |
junio | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | |||||
3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 |
10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 |
17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 |
24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 |
aranĝo de 2019 tagoj | ||||||
La 3-a de junio estas la 154-a tago de la jaro (la 155-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 211 tagoj restas.
Je la 3-a de junio okazis, interalie:
Enhavo
1 Eventoj
2 Naskiĝoj
3 Mortoj
4 Specialaj tagoj kaj festoj
5 Tagoj de semajno
Eventoj |
1458: Papo Kaliksto la 3-a sanktigis Vincenton Ferrer
1460: Dum Dektrijara Milito papo Pio la 2-a ekskomunikis batalantajn kontraŭ Ordeno de germanaj kavaliroj prusajn parlamentojn kun iliaj aliancanoj, t.e. reĝon de Pollando Kazimiro la 4-a kun ties subuloj
1527: Pollando: incendio de Lvovo
1539: Hernando de Soto anoncis alligon de Florido al Hispanio
1621: Fondo de Nederlanda Okcidenthinda Kompanio
1652: Komenco de dutaga masakrado de 8000 polaj militkaptitoj post la batalo de Batoh, inter la pola armeo kaj la kozaka-tatara armeoj
1740: Reĝo de Prusio Frederiko la 2-a malpermesis torturojn escepte de ŝtat-perfido kaj mortigo de gravuloj
1769: Pasado de Venuso surfone de la sundisko
1784: Usona Kongreso voĉdonis fondon de usona terarmeo
1809: Nokte de la 3-a/4-a de junio aŭstra armeo forlasis Varsovion
1839: En Kantono komenciĝis detruo de opio, kio kaŭzis britan-ĉinan opian militon
1887: Konstruo de Kiela Kanalo komeniĝis - ĝi ligis Baltan Maron kun Norda Maro tra Ŝlesvig-Holstinio
1896: Rusio kaj Ĉinio subskribis en Moskvo aliancan traktaton, inter alie permesanta al Rusio konstruon kaj fukciadon de Ĉina orienta fervojo trapasantan Manĉurion
1902: La plej larĝa notita en historio tornado trapasis mezan Francion - la funelo estis 3 km larĝa kaj postlasis 7 km detruzonon, mortigante 1 personon
Unua mondmilito:
1915: La tria sieĝo de Fortreso Przemyśl finiĝis - al la urbo venis soldatoj de Bavario kaj la kvara aŭstro-hungara divizio de kavalerio, rusoj retiriĝante eksplodigis pontojn sur la rivero San
1917: Italio proklamis sendependecon de Albanio sub propra protektorato
1918: Deklaracio de la ĉefministroj de Francio, Britio kaj Italio konstatanta interalie , ke la kreo de sendependa Pollando, kun alireblo al la maro, estas unu el la kondiĉoj de la paco; oni anoncis deklaron de Versajlo pri kreo de sendependa Pollando post la unua mondmilito
1925: La unuan fojon al sendependa Pollando alvenis dufoja Nobelpremiitino Maria Skłodowska-Curie donacante radiumon
1932: Ásgeir Ásgeirsson iĝis ĉefministro de Islando
1932: Édouard Herriot la trian fojon iĝis ĉefministro de Francio
Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:
1940: Germanoj pafmortigis 60 polojn en Rzeszów; episkopo de diocezo Katowice paŭzigis, sub premo de germanaj regopovoj, diservojn en la pola lingvo
Parizo estis bombita de Luftwaffe
1941: Gestapo publike pendumis en Eiberg polon pro seksumado kun germanino, kion devis rigardi aliaj poloj venigitaj de ĉirkaŭaĵo; soldatoj de Wehrmacht masakris ĉirkaŭ 180 loĝantojn de greka vilaĝo Kandanos sur Kreto, revenĝe pro onidira mortigado de germanaj militkaptitoj
1942: Germana polico pafekzekutis en Varsovia geto 110 judojn; en Varsovio aperis la lasta n-ro de skolta konspira revuo "Źródło" (Fonto), eldonata de oktobro 1940; germanoj likvidis la unuan geton en Przemyśl pafmortigante ĉirkaŭ 70 malliberigitojn (dua parto de la urbo estis okupata de Ruĝa Armeo ĝis la 24-a de junio 1941)
1943: Germana revenĝa masakro de vilaĝo Strużki (apud Osiek) pro pli frua nesukcesinta ĉi-loke partizana embusko kontraŭ ĝendarmoj - oni bruligis 74 aŭ 96 loĝantojn, postrestis nur kelkaj domoj kaj saviĝis dekkelkaj homoj; gestapo en Pojałowice (apud Miechów) pafmortigis 60 kaj en Varsovio - 42 personojn; Volinia masakro: ukrainoj murdis en Chyniówka (proksime al Zdołbunów, nun en Rivna provinco) ĉirkaŭ 100 polojn kaj bruligis 40 farmobienojn; speciala juĝejo en Radom verdiktis mortpunon al polo pro helpo al du judinoj dum ilia fuĝo de loka geto
- En Sielce apud Okao (proksime al Rjazan) formiĝis la 1-a Aŭtonomeca Virina Bataliono
1944: Germana polico pafmortigis en Lublin 50 personojn revenĝe pro atako al gardejo kaj en Chruślina (proksime al Opole Lubelskie) viron, 2 virinojn kaj 5 infanojn (de 1 ĝis 8 jaroj); en Pińczów aperis la lasta n-ro de subtera revuo "Bojowiec" (Batalulo)
1944: Charles de Gaulle iĝis prezidanto de la Provizora registaro de la Franca Respubliko
1945: Nokte de la 3-a/4-a de junio armita grupo de estintaj soldatoj de Pola Enlanda Armeo atakis en Mława Oficejon de Publika Sekureco liberigante 40 enprizonigitojn, ĉefe sodatojn de la Landa Armeo, Naciaj Armitaj Fortoj kaj Kamparanaj Batalionoj
1948: Stalinismo: la plej bona pola flug-aso Stanisław Skalski estis arestita sub falsaj akuzoj pri spionado fare de Ministerio pri Publika Sekureco
1950: Himalajo: la unua grimpo de francoj al Anapurno
1951: Papo Pio la 12-a beatigis Pion la 10-an
1955: Konferenco de Messino, dediĉita interalie al Eŭropa Komunumo pri Atomenergio, finiĝis
1959: Singapuro akiris aŭtonomecon
1961: En Vieno renkontiĝis John F. Kennedy kaj Nikita Ĥruŝĉov
1968: En Novjorko feministino pafe vundis Andy Warhol
1977: Malaperigo: lekciisto de hinda filozofio en Lublin kaj Varsovio Leon Cyboran malaperis - en 2017 Pola Instituto pri Nacia Memoro komencis enketadon
1988: Belorusaj arkeologoj Zianon Paźniak kaj Jauhien Szmyhaliou publikigis en la revuo "Litaratura i Mastactwa" artikolon Kurapaty - vojo al la morto, en kiu unuafoje informis pri amasegaj tomboj de homoj persekutataj de soveta NKVD en la 30-aj kaj 40-aj jaroj de la 20-a jarcento
1989: Ĉina registaro sendis taĉmentojn de armeo por forigi manifestacion de la Placo Tian An Men en Pekino
1992: Brazilo: en Rio de Janeiro komenciĝis Pintkonferenco pri la Tero
1997: Lionel Jospin iĝis ĉefministro de Francio
2001: Alejandro Toledo gajnis prezidentan balotadon en Peruo
2006: Montenegro proklamis sendependecon
2008: Senatano Barack Obama estis nomumita de Demokrata Partio kandidato por prezidenta balotado
2011: Prezidento de Jemeno Ali Abdula Saleh estis grave vundita pro raketa atako kontraŭ prezidenta palaco en Sanao
2014: Oficanta prezidento de Sirio Baŝar al-Asad estis elektita por la tria kadenco
2015: Raimonds Vējonis elekitiĝis en Saeima prezidento de Latvio
2015: Ukrainio: batalo de Marjinka (Donecka provinco) - malvenko de separistoj
2017: En Varsovio okazas la 21-a Scienca Pikniko pri la ĉeftemo Tero
Naskiĝoj |
1576: Johano Diodato, svisa profesoro pri teologio en la Universitato de Ĝenevo, aŭtoro de la unua traduko de Biblio en la italan lingvon (m. 1649)
1674: Matthias Buchinger, germana muzikisto kaj prezentisto (m. 1740)
1676: Péter Apor, hungara historiisto kaj verkisto (m. 1752)
1723: Giovanni Antonio Scopoli, aŭstra kuracisto kaj naturesploristo italdevena (m. 1788)
1726: James Hutton, skota kreinto de la moderna geologio (m. 1797)
1770: Manuel Belgrano, argentina militisto kaj politikisto italdevena (m. 1820)
1788: László Péterfi, hungara bibliotekisto (m. 1848)
1808: Jefferson Davis, prezidanto de Konfederaciitaj Ŝtatoj de Ameriko (m. 1889)
1839: Paul Lindau, germana verkisto, ĵurnalisto kaj teatrestro (m. 1919)
1843: Frederiko la 8-a, reĝo de Danio (m. 1912)
1844: Detlev von Liliencron, germana verkisto (m. 1909)
1848: John Pollen, irlanda juĝisto kaj esperantisto aganta en Brita Hindio (m. 1923)
1854: Leoš Janáček, ĉeĥa komponisto (m. 1928)
1858: Józef Waśniewski, pola esperantisto kaj ĵurnalisto (m. 1897)
1865: Georgo la 5-a, reĝo de Britio (m. 1936)
1873: Hermann Häfker, germana esperantisto, aŭtoro de prihistoria libro Jarmiloj Pasas (m. 1939)
1877: Raoul Dufy, franca faŭvista kaj kubista pentristo (m. 1953)
1885: Fortunát Domokos Boros, rumania hungara franciskano, verkisto (m. 1953)
1894: Herbert Boeckl, aŭstra pentristo (m. 1966)
1906: Josephine Baker, usona aktorino, dancisto, kantisto (m. 1975)
1906: Gábor Tuzson, rumania hungara inĝeniero (m. 1996)
1910: Paulette Goddard, usona aktorino (m. 1990)
1922: Alain Resnais, franca reĝisoro (m. 2014)
1925: Tony Curtis, usona aktoro hungardevena, rolinta en la filmo Iuj ŝatas ĝin varman (m. 2010)
1925: Gelu Păteanu, rumana poeto, tradukisto (m. 1995)
1926: Allen Ginsberg, usona poeto (m. 1997)
1929: Werner Arber, svisa Nobelpremiita genetikisto kaj mikrobiologo, prezidanto de la Papa Akademio de la Sciencoj
1930: Václav Vorlíček, ĉeĥa filmreĝisoro laborinta en Barrandov studio
1931: Raúl Castro, prezidento de Kubo, frato de Fidel Castro
1932: Fred Lebow, rumania devena usona maratonisto, fondinto de maratono de urbo Novjorko (m. 1994)
1933: Júlia Horváth, rumania hungara ĵurnalistino, redaktorino
1933: Isa bin Salman Al Ĥalifa, emiro de Barejno (m. 1999)
1934: Lajos Sylvester, rumania hungara teatrestro, ĵurnalisto, verkisto (m. 2012)
1941: Annamária Biluska, rumania hungara aktorino
1942: Marek Koterski, pola filmreĝisoro kaj artisto
1948: Éva Orendi, rumania hungara grafikistino, bestprotektantino
1949: Ildikó Novák, rumania hungara tekstilartistino
1950: Suzi Quatro, usona kantistino kaj aktorino
1958: Csaba Vass, rumania hungara pentristo
1961: Lawrence Lessig, usona juristo, fondinto de neprofitcela organizaĵo - Krea Komunaĵo
1961: Norbert Gstrein, aŭstra verkisto kaj matematikisto
1967: Anderson Cooper, usona ĵurnalisto, milita raportisto, verkisto, entreprenisto
1972: Julie Gayet, franca aktorino kaj produktoro
1980: Tamim bin Hamad Al Thani, emiro de Kataro
1982: Jelena Isinbajeva, rusia atletikistino, mondrekordulino pri stanga altsalto
1986: Rafa Nadal, hispana tenisisto
1986: Tomáš Verner, ĉeĥa artsketisto
Mortoj |
1411: Leopoldo la 4-a, duko de Aŭstrio kaj Tirolo (n. 1371)
1649: Manuel de Faria e Sousa, portugala hispanlingva historiisto, poeto, filozofo, verkisto, filologo, ambasadoro kaj moralisto (n. 1590)
1657: William Harvey, angla anatomo kaj fiziologo kontribuinta kompreni la kardiovaskulan sistemon (n. 1578)
1795: József Kármán, hungara verkisto (n. 1769)
1822: René-Just Haüy, franca mineralogo, kunkreinto de geometria kristalografio (n. 1743)
1826: Nikolaj Karamzin, rusa historiisto, verkisto kaj publicisto (n. 1766)
1855: Krzysztof Celestyn Mrongovius, pola protestanta predikisto, verkisto, lingvosciencisto, filozofo, tradukisto, defendanto de la pola lingvo en Varmio (n. 1764)
1861: Melchor Ocampo, meksika sciencisto krioldevena, ĉefministro (n. 1814)
1875: Georges Bizet, franca muzikisto kaj komponisto, kreinta mondfaman operon Karmeno (n. 1838)
1877: Ludoviko de Köchel, aŭstra muzikologo (n. 1800)
1887: Károly Szathmári Pap, hungara pentristo (n. 1812)
1890: Oskar Kolberg, pola etnografo, folkloristo kaj komponisto germandevena, aŭtoro de la plurvoluma verko La popolo (n. 1814)
1891: Gergely Patrubány, hungara kuracisto (n. 1830)
1899: Johann Strauss (filo), aŭstra komponisto, reĝo de valsoj, aŭtoro de valso Ĉe la bela blua Danubo (n. 1825)
1924: Franz Kafka, aŭstra germanlingva verkisto juddevena ligita kun Prago (n. 1883)
1931: Miklós Bodoni, rumania hungara poeto (n. 1905)
1932: Rudolf Kremlička, ĉeĥa pentristo kaj grafikisto (n. 1886)
1933: Jenő Bugél, hungara ĵurnalisto (n. 1882)
1937: Emilio Mola, hispana militisto, kaŭzinto de la Hispana Enlanda Milito (n. 1887)
1938: Bruno Mann, germana politikisto kaj juristo (n. 1874)
1938: Siegfried Eduard Spielmann, svisa esperantisto, doktoro pri politik-ekonomiaj sciencoj, honora prezidanto de la Internacia Ligo de la Esperantista Poŝt- kaj Telegraf-Oficistaro (n. 1890)
1946: Miĥail Kalinin, sovetia bolŝevika revoluciulo, kunrespopndeca pri multaj krimoj kiel genocido de polaj oficiroj en la masakro de Katin (n. 1875)
1946: György Vastagh, hungara skulptisto (n. 1868)
1952: Lajos Czellér, rumania hungara sindikatestro, historiisto (n. 1896)
1963: Ede Bresztovszky, hungara verkisto (n. 1889)
1963: Johano la 23-a, papo, aŭtoro de la encikliko Pacem in terris, sanktulo (n. 1881)
1964: Frans Eemil Sillanpää, finna Nobelpremiita verkisto, reprezentanto de modernismo en literaturo, priskribanta vivon de kamparanoj (n. 1888)
1970: Hjalmar Schacht, germana ekonomikisto (n. 1877)
1978: Kálmán Halász, hungara redaktoro, inĝeniero (n. 1900)
1981: László Bányai, rumanihungara historiisto (n. 1907)
1982: Emil Barchański, pola lernanto kaj opoziciisto en Pola Popola Respubliko, murdita (n. 1965)
1987: István Molnár, hungara koreografo (n. 1908)
1989: Ruhollah Ĥomejni, islama ŝijaisma klerikulo, gvidanto de la Irana Revolucio kaj la plej supera gvidanto de Irano (n. 1902)
1990: Robert Noyce, usona komputosciencisto, kunfondinto de firmao Intel kaj kuninventinto de integra cirkvito (n. 1927)
2000: Sándor Károly, rumania hungara skulptisto (n. 1948)
2001: Honorka Éva Hégető, hungara televidredatoristino (n. 1971)
2001: Anthony Quinn, usona aktoro meksik-irlanddevena, pentristo kaj skulptisto (n. 1915)
2005: Leon Askin, aŭstra aktoro kaj reĝisoro (n. 1907)
2009: David Carradine, usona aktoro (n. 1936)
2015: Lajos Magyari, rumania hungara ĵurnalisto, poeto (m. 1942)
2016: Muhammad Ali, usona boksisto, plurjara mondĉampiono (n. 1942)
Specialaj tagoj kaj festoj |
Romkatolika Kalendaro: memoro al Sankta Karlo Lŭanga, afrika gentestro kaj liaj 13 kunuloj, brulŝtiparumitaj en nuna Ugando
Tagoj de semajno |
La 3-a de junio estas (laŭ gregoria kalendaro):
Dimanĉo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
Lundo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
Mardo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
Merkredo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
Ĵaŭdo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
Vendredo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
Sabato en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090.