Findel-Glaĉero











































Findel-Glaĉero

Wallis Strahlhorn mg-k.jpg

Strahlhorn, videblas sub la pinto
deklivglaĉeroj nutrantajn Findel-Glaĉeron


Geografia situo

CH1903: 631261 / 9537146.0091666666677.8422222222222Koordinatoj: 46° 1′ N, 7° 51′ O; CH1903: 631261 / 95371


Findel-Glaĉero (Svislando)

DEC
Findel-Glaĉero



Estiĝloko Weissgrat
Longeco 7,8 km
Larĝeco 0,8 km
Areo 17,36 km²
Glacikvanto
3 km³
Elfluanto(j)
FindelbachGornera
→Matervispa→Rodano
Jara retiriĝo/kresko 12,1 m retiriĝo en 2007

Glaĉeroj de Svislando







v  d  r


Information icon.svg



Findel-Glaĉero (ankaŭ nomita Findeln-GlaĉeroFindelen-Glaĉero; germane Findelgletscher, FindelngletscherFindelengletscher) estas valglaĉero en Valezaj Alpoj. La glaĉero havas longecon de 7,8 km, mezan larĝecon de 0,8 km kaj kovras kun tributglaĉeroj areon de 17,36 km².



Priskribo |


Sian originon Findel-Glaĉero havas sur la komplete glaĉerigita kresto Weissgrat je Cima di Jazzi je 3803 m s.m., kie situas la landlimo inter Italio kaj Svislando. De tie la glaĉero fluas kun regula deklivo okcidenten laŭlonge de la suda piedo de Strahlhorn (4190 m s.m.) kaj Rimpfischhorn (4199 m s.m.). Sude ĝin flankigas Stockhorn (3532 m s.m.). La glaĉerlango finiĝas je alteco de 2500 m s.m.. El ĝia frunto fontas Findelbach, kiu en la valfundo de Zermatt kuniĝas kun Gornera kaj Zmuttbach al Matervispa, kiu fluas tra la Mater-Valo, kuniĝas kun Saaservispa al Vispa kaj alfluas en Visp al Rodano.



Historio |


Ek de la kulmino de la Eta Glaciepoko Findel-Glaĉero retiriĝis je pli ol 2,5 km. Tiam la frunto de la glaĉerlango situis je 2100 m s.m. sub la arbarlimo de la vilaĝeto Findeln. Ankaŭ la konekto kun Adler-Glaĉero deklivglaĉero kun longeco de 3 km inter Rimpfischhorn kaj Strahlhorn hodiaŭ estas interrompita.





Eksteraj ligiloj |


  • Findel-Glaĉero sur la Svisa Glaĉermezurreto de ETH-Zuriko




Popular posts from this blog

Aikido

Tivadar Csontváry Kosztka

Metroo de Marsejlo