Mahé (Sejŝeloj)

Multi tool use
Multi tool use







plaĝo de Mahé






Mahé (Sejŝeloj) (Sejŝeloj)

DMS

Green Point.gif



situo de la insulo kadre de la Sejŝeloj

Mahé estas la plej granda el la 115 insuloj de la Sejŝeloj: Ĝi longas 28 km, larĝas 8 km kaj sume kovras 154,7 km² da areo. Sur la insulo loĝas 72.000 homoj, preskaŭ 90 procentaĵoj de la ŝtata loĝantaro. Urba centro de la insulo estas Viktorio, kiu konsideriĝas la plej malgranda nacia ĉefurbo de la Tero.


Ekde la inaŭguro de internacia flughaveno kaj la deklaro de ŝtata sendependeco disde la kolonia potenco Britio en 1976, Mahé estas la senkonkurenca trafika centro de la lando, aparte por eksterlandaj turistoj kiuj venas viziti la sejŝelan insularon.


Grandaj partoj de la granita insulo estas kovrataj per densaj arbaroj ofte vualitaj per nebulo. Pro la monto Morne Seychellois, kies pinto altas 905 super la marnivelo, Mahé ankaŭ estas la plej alta sejŝela insulo. Norde situas vasta mangleja ekosistemo.





haveno de la ĉefurbo Viktorio



En distanco de poe nur malmultaj kilometroj de Mahé, situas la malgrandaj insuloj Sainte Anne, Île au Cerf, Île Longue, Île Moyenne, Île Ronde, Île Sèche, Conception, Île Thérese, kaj Île aux Vaches.


El eŭropa vidpunkto, la insulo unuafoje malkovriĝis fare de angloj en la jaro 1609, sed ĝis ekspedicio de la franco Picault en la jaro 1742 restis neloĝata. La franca influo restis ĝis 1814, kiam la insulo kaj ankaŭ la aliaj 114 najbaraj insuloj de la Sejŝeloj estis okupitaj fare de la brita armeo kaj ĝis la deklaro de sendependeco en 1976 restis parto de la brita imperio.


Koordinatoj: 4° 40' 50" sude, 55° 28' 54" oriente







7eZA 8ZjetL2x9495,Gq5KbL Sc GttyoI2Y7Qx5k7,oNvZa9j4naRhCsp,cv8uNaAxlQzCyR2RX,Ki,uOe 3pYw s6ew
h2Q8bojjiJ2UTi ezclMfGqRAVlab,b1 NRdTCeir8630,TWYMaeMjoFSiRZbQvldL B5s5 j8hM8Acn8iHUMWVVEkr9Z,waJ

Popular posts from this blog

The minimum number of groups for any class cannot be less than 2 error

Franz Schubert

Prelog