Cidonio





Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la frukto Cidonio. Por aliaj signifoj vidu la paĝon Cidonio (apartigilo).















Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Cidonio


Quitte Cydonia oblonga.jpg

QuinceBloom.jpg


Biologia klasado






























Regno:

Plantae

Divizio:

Magnoliophyta

Klaso:

Magnoliopsida

Ordo:

Rosales

Familio:

Rosaceae

Subfamilio:

Maloideae

Genro:

Cydonia



Dunomo


Cydonia oblonga
Mill. 1768

Aliaj Vikimediaj projektoj







Wikispecies-logo.svg

Sistematiko en Vikispecioj








Commons-logo.svg

Komunejo pri Cidonio









v  d  r


Information icon.svg



Cidonio aŭ pli precize oblonga cidonio (science: Cydonia oblonga) estas frukto de arbo el la familio rozacoj: la cidoniarbo, sola membro de la genro cidonio.


Temas pri falfolia arbo aŭ arbusto alta 5 - 8 kaj larĝa 4 - 6 metrojn, kiu originas el Kaŭkazio. La ovalaj folioj subflanke kovritaj de blanka feltesko havas entjeran randon. La helrozaj floroj aranĝiĝas aparte kaj kvazaŭ sesilas. La cidonifrukto kun ŝelon komence verdan kaj feltitan, flavan kiam matura, laŭspece havas iom malglobe pomeskan ĝis pireskan formon kaj grandon.


La cidoniarbo estas pli rezista al malvarmo ol la pir- aŭ la pomarbo. Ĝi ekfloras aprilfine, do facile evitas malfruajn frostojn. La fruktoj maturiĝas en aŭtuno. Tiam ili perdas grandan parton de la surŝela grizblanka haretaro. Nur kelkaj specoj manĝeblas krude, el ĉi-cele tro acida, malmola aŭ adstringa plejmulto oni faras marmeladojn, pudingojn, brandojn ktp.


Greftaĵoj de cidoni- sur pirarbon ofte uzatas por plifruigi la maturiĝon kaj plimultigi la rikoltotajn pirojn.


La kultivado de la cidonio eble pli malnovas ol tiu de piroj kaj pomoj. Verŝajne la "pomo" en interalie la Alta Kanto aŭ la greka mito pri Pariso kaj la "ora pomo" fakte rilatas al cidonio. Tia mistraduko rezultus el tio, ke la antikva greka lingvo konsideras kaj cidonion kaj pomon kiel pomon (μήλον). Simbolo de beleco, feliĉo, fekundeco ktp. tradicie estis la cidonio - la "kidonia pomo" (κυδώνιον μήλον).






  • Cidonio en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)

  • Kategorio Cidonio en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Cidonio en Vikispecioj (Kolekto pri ĉiuj vivantaj estuloj)









Popular posts from this blog

Aikido

Tivadar Csontváry Kosztka

Metroo de Marsejlo