Enantoj
















Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Enantoj


Rokenanto, masklo

Rokenanto, masklo


Biologia klasado


























Regno:

Animaloj Animalia

Filumo:

Ĥorduloj Chordata

Klaso:

Birdoj Aves

Ordo:

Paseroformaj Passeriformes

Familio:

Muŝkaptuledoj Muscicapidae

Genro:

Oenanthe



Aliaj Vikimediaj projektoj







Wikispecies-logo.svg

Sistematiko en Vikispecioj








Commons-logo.svg

Komunejo pri Enantoj









v  d  r


Information icon.svg





Rokenanto


La enantoj estas birdoj de la genro Oenanthe. Ili estis iam konsiderataj membroj de la familio de Turdedoj, sed estas nun pli komune lokitaj en la familio de Muŝkaptuledoj. Tiu estas grupo de la Malnova Mondo, sed la Rokenanto setlis ankaŭ en orienta Kanado kaj Gronlando kaj en okcidenta Kanado kaj Alasko.


Oenanthe estas ankaŭ la nomo de genro de plantoj, nome la enantoj, kaj devenas el la greka oenos (οίνος) "vino" kaj anthos (ανθός) "floro". Ĉe la plantogenro, ĝi aludas al la vinaromo de la floroj.[1] Ĉe la birdoj enantoj, ankaŭ nomataj foje saksikoloj pro la parenca genro Saxicola, ĝi aludas al la reveno de la Rokenanto al Grekio printempe ĝuste dum la epoko de la apero de burĝonoj en vitoj.[2]




Enhavo






  • 1 Priskribo


  • 2 Specioj


  • 3 Taksonomio


  • 4 Referencoj





Priskribo |


Ili estas teremaj insektomanĝantaj paserinaj birdoj de malferma, ofte seka, kamparo. Ili ofte nestumas en rokfendoj aŭ neuzataj nestotruoj.


Nordaj specioj estas longdistance migrantoj, kiuj vintras en Afriko.


Enantoj estas tipe pli grandaj ol la Eŭropa ruĝgorĝulo. Plej parto de specioj havas karakterajn nigrajn kaj blankajn aŭ ruĝajn kaj blankajn markojn en pugoj aŭ en la longaj vostoj.


Plej parto de specioj estas tre sekse duformaj; nur la masklo havas la rimarkindajn plumarbildojn karakterajn de la genro, kvankam inoj kunhavas la blankajn aŭ ruĝajn pugomakulojn.



Specioj |


La specioj de enantoj estas la jenaj:




  • Rokenanto aŭ Roksaksikolo, Oenanthe oenanthe


  • Izabelenanto aŭ Izabelsaksikolo, Oenanthe isabellina


  • Dezertenanto aŭ Dezertsaksikolo, Oenanthe deserti


  • Mediteranea enanto, Mediteranea saksikolo aŭ Nigrorela enanto, Oenanthe hispanica


  • Punktokrona enanto, Oenanthe pleschanka


  • Kipra enanto, Oenanthe cypriaca


  • Finŝa enanto, Oenanthe finschii


  • Ĝemenanto, Oenanthe lugens


  • Arabia enanto, Oenanthe lugentoides


  • Monaĥenanto aŭ Monaĥsaksikolo, Oenanthe monacha


  • Blankakrona enanto aŭ Blankpuga saksikolo, Oenanthe leucopyga


  • Nigra enanto, Oenanthe leucura


  • Brunpuga enanto, Oenanthe xanthoprymna


  • Rufvosta enanto, Oenanthe chrysopygia


  • Grizkrona enanto, Oenanthe moesta


  • Blankanigra enanto, Oenanthe alboniger


  • Montenanto, Oenanthe monticola


  • Somalia enanto, Oenanthe phillipsi


  • Varia enanto, Oenanthe picata


  • Kronenanto, Oenanthe pileata


  • Ruĝecbrusta enanto, Oenanthe bottae


  • Heŭglina enanto, Oenanthe heuglini



Taksonomio |


Oni povas ĉirkaŭpriskribi la taksonomian liston kiel direkto el ne tiom markataj specioj tra nigroblankaj birdoj al pli nigraj. Tiele la du unuaj nome Rokenanto kaj Izabelenanto estus nemarkataj birdoj. En la du sekvaj, nome Dezertenanto kaj Mediteranea enanto, komencas aperi la ĉefaj eroj de la postaj nigrablankaj specioj, nome la nigraj masko kaj flugiloj. En la sekvaj, nome Punktokrona enanto, Kipra enanto, Finŝa enanto, Ĝemenanto kaj Arabia enanto, malaperas la brunaj nuancoj kaj restas nur nigra kaj blanka koloroj, sed kun ankoraŭ sufiĉa proporcio de blanka. En la du sekvaj, nome Monaĥenanto kaj Blankakrona enanto, la blankaj partoj malpliiĝas ĝis preskaŭ nur la krono, dum en la sekva nome Nigra enanto jam restas nur la blankaj markoj de vosto. Poste aperas partoj ĉu brunaj ĉu ruĝecaj kaj kvankam poste venas kelkaj specioj, kiuj ankoraŭ estas nigrablankaj kiel la Blankanigra enanto kaj la Montenanto, la distribuo kaj morfologio iom varias.



Referencoj |




  1. Dropwort, Hemlock Water. A Modern herbal. Botanical.com. Alirita 2008-02-05.


  2. Northern Wheatear. eNature. Alirita 2008-02-05.




Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár