Bermuda petrelo
Biologia klasado | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||
Dunomo | ||||||||||||
Pterodroma cahow (Nichols & Mowbray, 1916) | ||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||
Konserva statuso: En danĝero | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
La Bermuda petrelo, Pterodroma cahow, estas malgranda marbirdo de la grupo de petreloj. Komune konata en Bermudo kiel la Cahow, nomo devena el ties timegigaj krioj, tiu noktula surgrundonestumanta petrelo estas endemio kaj la nacia birdo de Bermudo, kaj simbolo de espero por konservado de la naturo. Ĝi estis supozita formortinta dum 330 jaroj. Ties spektakla malkovro kiel "lazara specio", tio estas, kiel specio trovita viva post esti konsiderata formortinta dum jarcentoj, inspiris al dokumentariaj filmofaristoj.
Enhavo
1 Reproduktado
2 Historio kaj konservado
3 Referencoj
4 Vidu ankaŭ
5 Eksteraj ligiloj
Reproduktado |
Dekomence superabunda tra la tuta arkipelago, la Bermuda petrelo estas malrapida reproduktulo, sed lerta fluganto, kaj pasas sian vivon de plenkreskulo en malferma maro. Kiam ĝi estas kvinjaraĝa ĝi revenas al sia iama nestoloko kaj ekreproduktiĝas: la ino demetas ununuran ovon ĉiun sezonon. Bermudaj petreloj pariĝas porvive.
Historio kaj konservado |
La noktulaj krioj de la Bermuda petrelo malpermesis la fruajn hispanajn maristojn setliĝi sur la insuloj kiuj estis evitataj pro superstiĉo, ke la insuloj estis loĝataj de diabloj. Anstataŭe ili metis surborde porkojn kiel vivanta manĝo por bezonontaj preterpasontaj ŝipanoj, kaj tiele ekis la formorto de la Bermuda petrelo. Sekve de la koloniigo de Bermudo fare de la angloj, enmetitaj specioj kiaj ratoj, katoj kaj hundoj, kaj amasmortigado de tiuj birdoj fare de fruaj kolonoj dekonigis la nombrojn. Spite protekton pere de unu el plej fruaj konservoleĝoj de la mondo nome la proklamo de la Guberniestro de Bermudo "against the spoyle and havocke of the Cohowes" (kontraŭ la rabado kaj formorto de la petreloj), tiuj birdoj estis supozitaj kondukitaj al formorto ekde la 1620-aj jaroj.
En 1951, 18 survivintaj nestoparoj estis trovitaj sur rokaj insuletoj en Castle Harbour fare de usona ornitologo Robert Cushman Murphy kaj de bermuda naturalisto Louis L. Mowbray. Kune en la veturo estis 15-jaraĝa bermudano nome David B. Wingate, kiu ekde tiam dediĉis sian vivon al la savo de tiu birdo kaj en 1966 iĝis la unua bermuda konservadisma funkciulo. Wingate planis programon por konstrui cementajn nestotruojn kaj ellignajn strukturojn por la nestotruaj tuneloj por elteni for la iome pli grandajn kaj konkurencajn Blankvostajn tropikbirdojn, kaj restaŭris la najbaran insulon Nonsuch por ke ĝi estu futura ebla bazo por tiu nearktisa specio.
Ĝuante leĝan protektadon, la specio komencis rekuperiĝi; la ĉefa minaco por la futuro estas manko de taŭga reprodukta habitato. Uragano Fabian detruis multajn nestotruojn en 2003, kaj ĵuse la plej granda kaj ekologie restaŭrita insulo Nonsuch estas estanta repopulaciata de petrelidoj, kies translokiĝon oni malrapidigas por ke ili ricevu stampaĵon pri tiuj novaj lokoj.[1] Tiun laboron faras la nuna bermuda konservadisma funkciulo Jeremy Madeiros helpata de la petrelfakulo el Aŭstralio nome Nick Carlile. Tamen la tutmonda populacio de tiu birdo en 2005 estis nur de ĉirkaŭ 250 individuoj.
Referencoj |
- BirdLife International (2006). Pterodroma cahow. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 11a Majo 2006. Kriterioj kial tiu specio estas endanĝerita
Vidu ankaŭ |
- Bermudaj subtropikaj koniferaroj
Eksteraj ligiloj |
- ARKive - bildoj kaj filmetoj de la Bermuda petrelo (Pterodroma cahow)
BirdLife Species Factsheet
- BirdLife: "Cahows bounce back as Bermudians build burrows"
- BirdLife: "New island home for Cahow chicks"
- BirdLife: "Cahow class of 2002 return to breed"
- BirdLife: "Bermuda Petrel returns to Nonsuch Island (Bermuda) after 400 years"
- Library of Congress, fruaj registroj
- Retejo de dokumentarioj de Lucinda Spurling
- "New Light on the Cahow, Pterodroma Cahow" Informo pri la malkovro de la petrelo en 1951
- Gehrman, Elizabeth. Rare Birds: The Extraordinary Tale of the Bermuda Petrel and the Man Who Brought It Back from Extinction (Boston: Beacon Press, 2012).
- ekzemplo el filmo de Lucinda Spurling Rare Bird, ĉe YouTube
|