Rastilo

Multi tool use
Multi tool use






Fojnorastilo por la fojnrikolto




Ĝardenrastilo por sarki kaj glatigi la grundon




Foliarsarkilo por rasti foliaron aŭ gresfalĉaĵon de la gazono


La rastilo estas agrikultura kaj hortikultura manlaborilo konsistanta el proksimume 2 metrojn longa tenilo kun traversa bastono havanta vicon da "dentoj" aŭ "fingroj", servanta por kolekti (rasti) falĉitan herbaron, greson, fojnon aŭ ĝardenrubaĵojn, ekzemple falintajn foliojn.



Formoj |


Rastiloj plej ofte estas faritaj el ligno aŭ metalo, malofte el plasto, ĉar tiu malbone eltenas la streĉon per la uzo.
Pezajn rastilojn, plene el metalo, oni nomas terrastilo; ili servas por ebenigi teron, sablon, gravelon, ŝtongruzon aŭ similajn. Ili estas la minimala formo de erpilo.


La praformo estas la fojnorastilo, kiu por la fojnorikolto jam evoluis en la romia tempo.


Por prilabori flegitajn gazonareojn plej bone taŭgas rastilo kun mallarĝe starantaj elmetalaj fingroj, kiuj kapablas kolekti ankaŭ malgrandajn aĵojn kaj samtempe vertikuti la gazonon.



Popola kulturo |


Tiuj komunaj iloj asociiĝas en bonhumoraj anekdotoj kaj ŝercoj kun la bildo de neatentema homo kiu piedpremas la dentojn aŭ fingrojn de rastilo tiele ke la ekstremo de la tenilo frapas sian vizaĝon.




  • Kategorio Rastilo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)





WLYYiD ex5Tpd qBAPucntcOCW VlsJfWI47,MHWlbTgUXN3FZw
6zS1dJY4,Ybgo WsFc68PgY4

Popular posts from this blog

The minimum number of groups for any class cannot be less than 2 error

Franz Schubert

Prelog