Golfo de Aiguillon
Koordinatoj: 46°17′22″N 1°09′28″U / 46.289471°N, 1.157688°U / 46.289471; -1.157688 (Golfo de Aiguillon)
La nacia naturrezervejo de la Golfo de Aiguillon [ɛɡɥijɔ̃] (RNN130) estas naturrezervejo kaj golfeto en okcidenta Francio. Ĝi estis kreita per la dekreto 96-613 de la 9-a julio 1996[1] sur la partoj de publika marposedo de la golfo en la departemento de la Vendée kaj de publika riverposedo de la Sèvre Niortaise.
Enhavo
1 Situo
2 Komunumoj
3 Plantaro
3.1 Bildaro
4 Notoj
Situo |
La Golfo de Aiguillon, situanta ĉe la marbordo atlantika, ĉe la limoj de la departementoj Vendée kaj Charente-Maritime, malfermiĝas al la Atlantika Oceano ĉe la markolo Pertuis Breton, ĉe la Insulo Ré.
La Sèvre Niortaise miksas sian akvon per enfluo pli da unu kilometro larĝa kaj kiu konstituas la ĉefan alfluanton.
Komunumoj |
Naŭ komunumoj bordas la golfon de Aiguillon. 6 estas en Vendée:
L'Aiguillon-sur-Mer,
Saint-Michel-en-l'Herm,
Triaize,
Champagné-les-Marais,
Puyravault,
Sainte-Radégonde-des-Noyers (ne tuŝas la golfon, sed parto de la rezervejo estas en ĝi).
La tri aliaj, sude, estas en Charente-Maritime:
Charron,
Esnandes,
Marsilly.
Plantaro |
Oni nombras 110 speciojn, kies multaj estas halofitoj.
Bildaro |
Salicornia europaea
Puccinellia maritima
Halimione portulacoides
Phragmites australis
Ophrys sphegodes
Notoj |
↑ Oficiala Gazeto de la Franca Respubliko (9-a de julio 1996). Décret n°96-613 du 9 juillet 1996 portant création de la réserve naturelle de la baie de l'Aiguillon (Vendée) (france). Alirita 27-an de junio 2013.