Observatorio de Črni Vrh




Koordinatoj: 45°56′45″N 14°4′16″E  /  45.94583°N, 14.07111°O / 45.94583; 14.07111 (Observatorio de Črni Vrh)



























Observatorio de Črni Vrh

Observatorio

Oficiala nomo: Observatorij Črni Vrh

Lando

Slovenio Slovenio
Municipo

Idrija

Supermara alteco
726 m s. m.
Koordinatoj

45°56′45″N 14°4′16″E  /  45.94583°N, 14.07111°O / 45.94583; 14.07111 (Observatorio de Črni Vrh)




Situo de la observatorio en Slovenio

ButtonRed.svg



Situo de la observatorio en Slovenio



Retpaĝo: http://www.observatorij.org


La Observatorio de Črni Vrh (Observatorij Črni Vrh, MPC-kodo 106[1]) estas astronoma observatorio situanta apud la vilaĝo Črni Vrh, proksime de la urbeto Idrija (okcidenta Slovenio). Ĝi estis konstruita en 1985 je alto de 730 metroj. Granda parto de la konstruo estis farita de volontuloj.


La unuaj astronomiaj observoj komenciĝis en 1975, en malgranda observatorio starigita 4 km de la nuna situejo kaj ekipita per amatoraj memfaritaj instrumentoj. Tiutempe unuaj bildoj de la Kometo West estis faritaj elde tie. La loko estas tre super la inversiga tavolo dum preskaŭ la tuta vintro, kio ebligas neperturbatajn observojn dum pluraj sinsekvaj noktoj.


La observatorio funkciigas la programon PIKA,[2]
de serĉo de kometoj kaj asteroidoj. Ekde marto 2003, la programo uzis la teleskopon
Cichocki de 60 cm[3]
En 2011, dank'al "subvencio Shoemaker" de la Planetary Society[4]
la observatorio aĉetis kriogenikan CCD-an fotilon Apogee Alta U9000, kiu ebligis malkovrojn de plej mallumaj objektoj ekde oktobro 2011.


Dum la periodo 1994 – 2009 anoj de la departemento pri Fiziko kaj de la Astronomia Observatorio de la Universitato de Ljubljano uzis la lokon por fari observojn per ĝia Schmidt-Cassegrain-teleskopo de 36 cm.



Malkovroj |





































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































La 18-an de aŭgusto 2008 la amatora astronomo Stanislav Matičič malkovris la kometon C/2008 Q1 (Matičič), la unuan kometon malkovritan elde tiu observatorio kaj elde Slovenio.


La 16-an de aprilo 2010 la studanto Jan Vales malkovris la periodan kometon P/2010 H2 (Vales) en forta eksplodo[5]. La astronomoj de Catalina Sky Survey, kiuj skanis la saman regionon de la ĉielo nur 15 horojn antaŭe, maltrafis ĝin.


La Minor Planet Center kreditas la observatorion pri la malkovro de 381 asteroido inter 1998 kaj 2010[6]
sub la nomo "Crni Vrh".



Notoj kaj referencoj |




  1. MCP-listo de la observatoriaj kodoj (angle)


  2. PIKA Observing Program (el la paĝaro de la Observatorij Črni Vrh) (angle)


  3. La Teleskopo Cichocki de 60-cm por ĉiela enketo (angle)


  4. The 2010 Shoemaker NEO Grant Recipients (angle)


  5. Observatorio de Črni Vrh rimarkis nekonatan kometon (slovene)


  6. MPC listo de asteroidaj malkovrintoj(angle)






Portala ikono Portalo pri Astronomio







Popular posts from this blog

Aikido

Tivadar Csontváry Kosztka

Metroo de Marsejlo