James Bond (fikcia spiono)





Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la fikciulo. Por aliaj signifoj vidu la paĝon James Bond (ornitologo).

James BOND ([d͡ʒeɪmz bɒnd], Esperantigite Ĝejms Bond) estas fikcia angla spiono kreita de la samlanda verkisto Ian Fleming en 1953.
Ekde tiu dato, la famo pri tiu alloga kaj sperta fikciulo ankaŭ nomata Agento 007 ĉiam plikreskiĝis kaj jam en 1954 estis filmita TV-filmo ĉefroliganta James Bond. Sed vere ekis en 1962 la plej longa kaj konata filmserio kiu famigis la ulon al generacioj de spektantoj. Kaj eĉ nuntempe, kiam Ian Fleming estas morta jam de multaj jardekoj, la mito restas vigla tra kompreneble libroj kaj filmoj sed ankaŭ bildolibroj, videoludoj, rolludoj, ktp...




Enhavo






  • 1 La Bond-a Fako


  • 2 Libroj


  • 3 Filmoj


  • 4 Videoludoj


  • 5 Vidu ankaŭ


  • 6 Eksteraj ligiloj





La Bond-a Fako |




Tiu aŭtomobilo, Aston Martin DB5, estas unu el la plej uzataj de James Bond dum siaj misioj.


Inter la multegaj filmoj aperantaj ĉiujare, la Bond-aj fariĝis iom post iom ia referenco. Ĉiuj spionaj filmoj nun aperantaj ricevis influon de tiu legenda spiono aventurante por la anglaj Sekretaj Servoj dum la Malvarma milito. Kiam oni iras kinen por vidi James Bond, oni ĉiam scias el kio la du sekvaj horoj konsistos. Tiu konjektebleco mirige faris la sukceson de la serio, eble ĉar la filmoj montras tre popularajn temojn.


James Bond estas preskaŭ perfekta. Je ia demando, li ĉiam respondas rekte kaj trafe. Li senmanke ĉion konas kaj tre komforte sentas sin en ajna situacio. Li laboras por MI6, la angla Spionorganizaĵo. Komence de ĉiuj filmoj, kaj post eksploda prezento kiam ni ankaŭ aŭdas la filmmuzikon, li estas donata gravegan mision de sia ĉefo, "M". Tiam, li ĝenerale iras sur la tuta mondo por solvi la problemon (kiu ofte povas detrui la mondon) kaj mortigi la problemigulojn (Li posedas la faman licencon pri mortigo, kiu ebligas al li uzi ĉiun necesajn rimedojn por savi la mondon). Dumfilme, li ĉiam estas helpata de seksallogaj kaj belegaj virinoj, kiuj Bond ĉiam sperte amindumas. Ursula Andress en la unua filmo Dr No (D-ro No) estis la unua virino aperanta en bikino surekrane. Rilate pri tio, James Bond, estas ne nur senkompata kun siaj malamikoj sed ankaŭ tre maĉisma kun virinoj. Kvankam tiu veris precipe en la komenco kun Sean Connery kaj Roger Moore, sed ekde Goldeneye (Or-okuloj) kun Pierce Brosnan, la ulo fariĝis pli moderna kaj respektema (ankaŭ ĉar sia ĉefo, "M", iniĝis). Bond ankaŭ uzas dum sia misio laŭrevajn aŭtojn kaj altteknikajn gaĝetojn, provizitaj de "Q", ĉiama protagonisto en la aventuroj de 007. Je la filmfino, Bond ĉiam savas la mondon, kaj iras "ĝui la vivon" kun sia nova koramikino. Li batalis kontraŭ SPECTRE (SPecial Executive for Counterintelligence, Terrorism, Revenge and Extortion). (Esperante, Speciala altranga kadro por kontraŭspionado, terorismo, venĝo kaj moneltordo)


Tiu enigmo retroviĝas en ĉiuj filmoj. Tra la 20 epizodoj, la aktoroj kompreneble ŝanĝiĝadis. Ĉiuj generacioj kun sia propra preferata James Bond. La unua kiu famigis la nomon estas nediskuteble Sean Connery. Li aktoris en unuaj 6 filmoj. George Lazenby faris nur unu filmon, kiu ne havis la atenditan sukceson. Roger Moore rolis kiel Bond 7 fojojn enigante humuran dimension al la fikciulo. Timothy Dalton ne faris unuecon en la spektantoj kvankam li havis sian propran karakteron. La dua filmo kun Dalton estis unu el la plej violentaj de James Bond-oj, kiuj ĝenerale celas la tutan familion. Post 6 longaj jaroj kaj la fino de la Malvarma milito, postvenas Pierce Brosnan, kiu famigis la ulon al pli junaj generacioj. La irlanda aktoro estis tre ŝatita kiel James Bond kaj multaj diris, ke li estas tiom ĉarma kiom Sean Connery. Li rolis kiel angla spiono 4 fojojn inkluzive en Die another day (Mortu alitage), kiu estis la 20-a James Bond aperita en 2002. Tiu ĉi jaro estas ankaŭ la 40-a datreveno de la unua EON-a filmo. Post malakordo inter li kaj EON, Brosnan definitive adiaŭis la protagoniston okaze de tiu datreveno. Daniel Craig anstataŭis lin en Bond 21, alinome Casino Royale (Reĝa Monludejo).



Libroj |


La ulo James Bond naskiĝis en la kapo de Ian Fleming en 1952. Li publikigis sian unuan romanon la postan jaron, dum siaj ferioj kaj li kontinuis fari unu libron jare ĝis sia morto en 1964. Publikiĝis ankaŭ du libroj postmorte. Li ankaŭ verkis plurajn novelojn.





  • 1953 : Casino Royale (Reĝa Monludejo)


  • 1954 : Live and Let Die (Vivu kaj lasu morti)


  • 1955 : Moonraker (Lunorastisto)


  • 1956 : Diamonds Are Forever (Diamantoj estas ĉiamaj)


  • 1957 : From Russia With Love (El Rusio kun amo)


  • 1958 : Dr No (D-ro No)


  • 1959 : Goldfinger (Orofingro)


  • 1960 : For Your Eyes Only (Por viaj okuloj nur)


  • 1961 : Thunderball (Tondrobalo)


  • 1962 : The Spy Who Loved Me (La Spiono kiu amis min)


  • 1963 : On Her Majesty's Secret Service (Je la sekreta servo de Ŝia Reĝa Moŝtino)


  • 1964 : You Only Live Twice (Oni nur vivas dufoje)


  • 1965 : The Man with the Golden Gun (La Viro kun la ora pistolo)


  • 1966 : Octopussy and The Living Daylights (Oktopuso kaj la vivaj taglumoj)



La romana serio havis grandan sukceson en Britio kaj Usono sed ankaŭ tut-tere. La tutnova usona prezidanto John Fitzgerald Kennedy eĉ deklaris ke From Russia With Love – El Rusio kun amo estis unu el liaj dek favorataj libroj.
Post morto de unua aŭtoro, pluraj verkistoj pluskribis pri la spiono kun plimalpliaj sukcesoj. Interalie John Markham, John Gardner kaj antaŭnelonge Raymond Benson.



Filmoj |


Eĉ se la persono James Bond estis bone konata de la legantoj, li ne havis la tutteran famon, kiun li poste akiris dank'al kino. Ian Fleming iam diris, ke lia fikciulo estus tre filmoplaĉa. Kiom prava li estis! James Bond estis unue filmita en 1954 en la televida usona filmo Casino Royale en kiu rolis Barry Nelson. La vera unua filmo samnoma Casino Royale estis filmita en 1967. Ĝi estis komika filmo, kiu estas tre malsama de la sekvontaj filmoj. Tiuj du filmoj estis poste taksitaj « neoficialaj ». Sean Connery ankaŭ faris alian neoficialan filmon pri James Bond pluraj jaroj post sia rifuzo kontinui la oficialan serion ; la filmo, nomata Never say, never again - (Neniam diru : neniam plu) ironia novversio de Thunderball (Fulmotondro), aperis en 1983.
Sed nuntempe kiam oni aludas pri James Bond, oni ofte celas la filmojn de EON-aj produkcioj (EON signifas Everything Or Nothing, ĉio aŭ nenio). Veras ke Albert R. Broccoli kaj Harry Saltzman, la du ĉefoj de EON ĉiam respektis en siaj ĝisnunaj 20 filmoj la saman portreton de la ulo, kaj saman ĝenron de la filmo. Cetere, estas dirite, ke 1 miliardo de homoj ekvidis almenaŭ iun filmon de la serio. Estas kompreneble ne kontrolebla eldiro, sed veras, ke la James Bond-a filmaro estas ege populara.

























































































































































Aperdato
Filmnomoj
Rolanto
Tutmonda dolara sukces-skalo

1962

Dr. No (D-ro No)

Sean Connery
59,600,000$

1963

From Russia With Love (El Rusio kun amo)

Sean Connery
78,900,000$

1964

Goldfinger (Orofingro)

Sean Connery
124,900,000$

1965

Thunderball (Tondrobalo)

Sean Connery
141,200,000$

1967

You Only Live Twice (Oni nur vivas dufoje)

Sean Connery
111,600,000$

1969

On Her Majesty's Secret Service (Je la sekreta servo de Ŝia Reĝa Moŝtino)

George Lazenby
87,400,000$

1971

Diamonds Are Forever (Diamantoj estas ĉiamaj)

Sean Connery
116,000,000$

1973

Live and Let Die (Vivu kaj lasu morti)

Roger Moore
161,800,000$

1974

The Man with the Golden Gun (La Viro kun ora pistolo)

Roger Moore
97,600,000$

1977

The Spy Who Loved Me (La Spiono kiu amis min)

Roger Moore
185,400,000$

1979

Moonraker (Lunorastisto)

Roger Moore
210,300,000$

1981

For Your Eyes Only (Por viaj okuloj nur)

Roger Moore
195,300,000$

1983

Octopussy (Oktopuso)

Roger Moore
187,500,000$

1985

A View to a Kill (Vido al murdo)

Roger Moore
152,400,000$

1987

The Living Daylights (La Vivaj Taglumoj)

Timothy Dalton
191,200,000$

1989

Licence to Kill (Licenco pri Mortigo)

Timothy Dalton
156,200,000$

1995

GoldenEye (Oro-okulo)

Pierce Brosnan
353,400,000$

1997

Tomorrow Never Dies (Morgaŭ neniam mortas)

Pierce Brosnan
346,600,000$

1999

The World Is Not Enough (Mondo ne estas sufiĉanta)

Pierce Brosnan
390,000,000$

2002

Die Another Day (Mortu alitage)

Pierce Brosnan
456,000,000$

2006

Casino Royale (Reĝa Monludejo)

Daniel Craig


2008

Quantum of Solace (Kvantumo el konsolo)

Daniel Craig


2012

Skyfall (Ĉielfalo)

Daniel Craig


2015

Spectre (Spektro)

Daniel Craig



Videoludoj |


James Bond tre frue "vizitis" la fakon kaj ekde 1983, li neniam ĉesis amindumi la videoludan arton. Sed ni devis atendi 1995, kiam unue Pierce Brosnan kiel 007 en la filmo GoldenEye por ke la ekvivalenta kaj samnomata videoludo gajnis kolosan sukceson, je la skalo de la filmoj kaj la libroj de tiu mondo. Efektive, GoldenEye 007, subjektiva ludo kun tre agrabla kaj lerta ludebleco kaj kies rakonto estis tre fidela al la filma originala versio, lanĉis kaj faris la sukceson de sia ununura platformo : Nintendo 64. Poste, la videoludoj kun 007 regule aperis kaj nun la rajtoj apartenas al Electronic Arts ĝis 2010.




































































































































































Titolo
Aperjaro
Eldonantoj
Disvolvigantoj
Platformoj

James Bond 007

1983

Parker Brothers
Parker Brothers

Atari 2600, Atari 5200, Commodore 64, Colecovision

James Bond 007: A View to a Kill

1985

Mindscape

Angelsoft, Inc.

Apple II, DOS

A View to a Kill

1985

Domark
Domark
Commodore 64, MŜ, ZX Spectrum

James Bond 007: Goldfinger

1986
Mindscape Inc.
Angelsoft, Inc.

Apple II, PC Booter

The Living Daylights

1986
Domark
Sculptured Software
Commodore 64, MŜ, ZX Spectrum

Live and Let Die

1988
Mindscape

Elite Systems

Amiga, Atari ST, Commodore 64, ZX Spectrum

007: Licence to Kill

1989
Domark

Quixel
Amiga, Atari ST, Commodore 64, DOS, MŜ, ZX Spectrum

The Spy Who Loved Me

1990
Domark
Domark
Amiga, Commodore 64, DOS, ZX Spectrum

James Bond: The Stealth Affair

1990

Interplay

Delphine Software
Amiga, Atari ST, DOS

James Bond Jr.

1992

THQ

Gray Matter
Amiga, Atari ST, Commodore 64, DOS, NES, SNES, ZX Spectrum

James Bond: The Duel

1993
Domark
Domark

Sega Master System, Sega Mega Drive/Sega Genesis

GoldenEye 007

1997

Nintendo

Rare

Nintendo 64

James Bond 007

1998
Nintendo

Saffire Inc.

Game Boy

Tomorrow Never Dies

1999

Electronic Arts

Black Ops

PlayStation

The World Is Not Enough

2000
Electronic Arts

Eurocom
Nintendo 64, PlayStation

007 Racing

2000
Electronic Arts

Eutechnyx
PlayStation

Agent Under Fire

2001
Electronic Arts
Electronic Arts

GameCube, PlayStation 2, Xbox

Nightfire

2002
Electronic Arts
Eurocom
GameCube, PlayStation 2, Xbox, Game Boy Advance, Windows

Everything or Nothing

2004
Electronic Arts
Electronic Arts
GameCube, PlayStation 2, Xbox, Game Boy Advance

GoldenEye: Rogue Agent

2004
Electronic Arts
Electronic Arts
GameCube, PlayStation 2, Xbox, Nintendo DS

From Russia with Love

2005
Electronic Arts
Electronic Arts
GameCube, PlayStation 2, Xbox, PSP

Casino Royale [1]

2006
Electronic Arts
Electronic Arts





Vojaĝoj de James Bond :
Maristbluo : Filmadlokoj kaj rakontlokoj
Violkoloro : Nur rakontlokoj
Turkisbluo : Nur filmadlokoj



Vidu ankaŭ |



  • Listo de rolulinoj en la filmoj de James Bond

  • James Bond (apartigilo)




  • James Bond (fikcia spiono) en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio James Bond (fikcia spiono) en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)




Eksteraj ligiloj |



  • Oficiala TTT-ejo (Angle)

  • Oficiala Danjaq-007 TTT-ejo (Angle)

  • Oficiala retejo de Ian Fleming (Angle)

  • (hispane)

  • Oficiala retejo (germane)

  • Informretejo (japane)

  • (pole)

  • Retejo de admirantoj (france)




Popular posts from this blog

Aikido

Tivadar Csontváry Kosztka

Metroo de Marsejlo