Bösingen FR
- La mallongigo FR en Bösingen FR staras por la svisa Kantono Friburgo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Bösingen. |
Bösingen | |
---|---|
Blazono de Bösingen | |
Preĝejo de Bösingen | |
Kantono | Friburgo |
Distrikto | Sinĝino |
Koordinatoj | 46°53′36″N 7°13′42″O / 46.89333°N, 7.22833°O / 46.89333; 7.22833 (Bösingen FR)Koordinatoj: 46°53′36″N 7°13′42″O / 46.89333°N, 7.22833°O / 46.89333; 7.22833 (Bösingen FR) |
Nombro de enloĝantoj | 3286 |
Areo | 14,34 km² |
Alteco | 550 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 3178 |
Komunumkodo | 2295 |
Mapo de Bösingen | |
Enhavo
1 Pri la komunumo
2 Geografio
3 Najbaraj komunumoj
4 Trafiko
5 Historio
6 Vidu ankaŭ
7 Notoj kaj referencoj
8 Eksteraj ligiloj
Pri la komunumo |
Bösingen (malnova franclingva nomo Bésingue) estas komunumo en la distrikto Sinĝino en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 3286 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.
Geografio |
Bösingen situas nordoriente de la kunfluejo de la riveroj Sarino, kiu formas la okcidentan komunumlimon, kaj Sinĝino, kiu formas la nordan komunumlimon. La komunumo Bösingen konsistas el la vilaĝo Bösingen kaj multnumbraj vilaĝetoj kaj setlejoj, nome Fendringen, Friseneit, Grenchen, Litzistorf, Niederbösingen, Noflen, Richterwil, Riederberg, Thürlefeld, Tuftera, Uttiwil, kaj Vogelshus.
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 14,34 km², de kiuj 14,7% estas kovritaj de arbaro, 75,1% servas por agrikulturo kaj 9,3% por setlado.
[1]
Najbaraj komunumoj |
La komunumo Bösingen limas en nordo al Kriechenwil (BE), en nordnordoriento al Laupen (BE), en nordoriento al Neuenegg (BE), en oriento al Wünnewil-Flamatt, en sudo al Schmitten, en sudokcidento al Düdingen, kaj en nordokcidento al Kleinbösingen.[2]
Trafiko |
Tra la komunumo Bösingen pasas la kantona ĉefvojo n-ro 179 de Laupen al Düdingen. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A12 situas 4 kilometrojn oriente de la komunumo en Flamatt.
Historio |
La unua dokumenta mencio de Bösingen datiĝas el la jaro 1228 kiel Basens. En la arbaro Bodenholz estis trovitaj tomboj el la Hallstatt-epoko. Signifaj trovaĵoj el la romia epoko indikas, ke de la 1-a ĝia 4-a jarcento ekzistis gravaj setlejoj sur la teritorio de la hodiaŭa komunumo. En la jaro 1442 gravaj feŭdoj de la Grafoj de Thierstein en Bösingen estis akiritaj de la urbo Friburgo. Ĝis 1470 la sola ponto trans Sinĝino situis en Bösingen. En la 1-a duono de la 13-a jarcento la komturejo de la ordeno de la germanaj kavaliroj akiris la senjoreco pri Bösingen. Post la reformacio en la jaro 1528 la senjoreco tansiris al la urbo Berno. Nur en la jaro 1889 surbaze de decido de la Federacia Tribunalo de Svislando la patronaj rajtoj pri Bösingen transiris de Berno al Kantono Friburgo. En la jaro 1831 Bösingen konstituiĝis kiel politika komunumo.[3]
Vidu ankaŭ |
- Aliaj lokoj kun la nomo Bösingen
Notoj kaj referencoj |
↑ Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
↑ Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo
↑ Fonto: Jean-François Steiert: Bösingen en Historia Leksikono de Svislando(2003-01-07)
Eksteraj ligiloj |
- Oficiala retejo de la komunumo Bösingen
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Bösingen – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|