Subaŭskultilo




La subaŭskultilo estas aparato, instalaĵo por kaŝe aŭskulti parolon de aliaj personoj, ties bruojn, do la akustikajn eventojn. La subaŭskultiloj povas esti uzataj ankaŭ en la bestoesploro, por sekvi sonkonduton de la bestoj sen ĝena ĉeesto de la homo. Specifa tipo estas la bebogardilo, per kiu la gepatroj povas aŭdi voĉon de la bebo, en alia ĉambro.


Ekzistas pure akustikaj, elektroakustikaj, optaj subaŭskultiloj. La opta subaŭskultilo uzas laseran mikrofonon, kiu eligas laseron al fenstero, muro de la subaŭskultinda ejo kaj rekonstruas la parolon laŭ la ondoj. La akustikaj subaŭskultiloj uzas interne mikrofonon kaj transmisias la parolon plej ofte per
radiosignaloj aŭ malofte tra kablo.


En multaj landoj, oni limigas publikan uzon de la subaŭskultiloj.



Vidu ankaŭ |


  • Subaŭskultado per Granda Sigelo



Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár