Voĉo
Gramatika voĉo estas verba fleksio montranta, ĉu la ago esprimata de la verbo estas farata aŭ ricevata de la subjekto: aktiva, meza, pasiva, refleksiva kaj malpasiva estas kvin malsamaj gramatikaj voĉoj.
Voĉdono estas esprimo de la opinio de ĉiu pri demando, decido aŭ elekto, balotado.
Voĉo estas esperantlingva gazeto.
Voĉo rilatas al sonoj farataj de aero elblovita el la homaj pulmoj kaj vibrigitaj de la laringo, uzataj en parolo, kanto, krio (ankaŭ ĉe bestoj); soprano, mezosoprano, aldo, tenoro, baritono, baso estas la malsamaj registroj de kantistoj kaj kantistinoj.
Voĉkordo estas ĉiu el ambaŭ membranaj tendenoj de gloto, per kies vibrado kaj streĉado produktiĝas la voĉo,
Brustvoĉo estas malpli alta parto de voĉa son-amplekso, kies vibrado sentiĝas precipe en la brusto,
Kapvoĉo estas pli alta parto de voĉa son-amplekso, kies vibrado sentiĝas precipe en la kapo,
Mezvoĉo estas la mezalta parto de voĉa son-amplekso, kies vibrado sentiĝas precipe en la laringo.
Voĉo estas sono, modulita laŭ muzika gamo kaj alkonformigita al muzikinstrumento.
Proverbo |
Ekzistas proverboj pri voĉo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof
[1]:
„ Havi la ĉefan voĉon. ”
„ Infanoj kaj fiŝoj voĉon ne havas. ”
Referencoj |
↑ Lernu