Teremino

















Gnome-speakernotes.svg














Ekzempla sonado de teremino


La komenco de la ĥoralo “Bone al mi, ke mi Jesuon havas” fare de Baĥo. Tereminon ludas Fabio Pesce.


Ĉu problemoj aŭdigi ĉi tiun dosieron? Vidu helpon.



Teremino


Teremino estas frua elektronika muzikilo, inventita de la rusa fizikisto, inĝeniero kaj violonĉelisto Lev Termen en 1919 kaj nomata laŭ li. Ĝi estas la unua muzikilo, kiun oni ludas sen ĝin tuŝi. La ludanto movas siajn manojn apud du antenoj, kaj tiel regas la forton kaj la frekvenco de elektrosignalo. Poste la elektrosignalo sendiĝas al la laŭtparolilo. Teremino produktas sonon tre strangan, do tre utila en kinaĵoj kaj televidaĵo. Teremino estis la unua aparato, kiu produktis elektrajn sonojn kaj estas rigardata kiel antaŭulo de la pli postaj sintezilo aŭ drumomaŝino.




Enhavo






  • 1 Historio


  • 2 Ludmaniero


  • 3 Teremino kaj Esperanto


  • 4 Teremino kaj filmo


  • 5 Ludantoj de teremino


  • 6 Eksteraj ligiloj


  • 7 Referencoj





Historio |


Teremino origine kreiĝis pro studo subtenita de rusa registaro pri proksimeco-sentilo. Lev Sergeivich Termen inventis ĝin en oktobro 1920, ĵus post la Rusia enlanda milito. Li prezentis la novan muzikilon antaŭ Vladimir Lenin, kiu tiam tiel imponiĝis ke li eklernis ludi ĝin. Lenin ordonis distribui 600 aparatojn tra Sovetunio kaj instigis Termen prezentvojaĝi tra la mondo por montri kiel la tiama Sovetunio atentigis teĥnologion kaj arton. Dum la vojaĝo Termen atingis Usonon, kie li patentis la aparaton (US1661058). Sekve, li rajtigis al RCA produkti la aparaton.



Ludmaniero |




Ludado de teremino


Teremino unikas ke ludi ĝi ne bezonas tuŝadon. Ludanto staras apud la aparato kaj metas siajn manojn je diversaj proksimecoj al du antenoj de la aparato. Proksimeco al unu anteno regas frekvencon (tonalton), kaj la alia amplitudon (laŭton). Plej ofte, la dekstra mano regas tonon kaj la maldekstra laŭton, sed iuj ludantoj maligas la aranĝon. Estas teremino malmultkosta kun butono por laŭteco regi, do kun nur unu anteno.


La ludado teremina estas facile lernebla sed male mastri. La malfacilo de tereminludi estas ke, kiel violono, teremino produktas sonojn kun ĉiu alteco, inkluzive tiujn inter kutimaj tonoj. Plie, malsame al aliaj muzikiloj, teremino ne donas fizikan retrokuplon (krom sono), ekzemple streĉon je kordoj. Tiel, ludanto povas nur scii la sonon post ĝia sonado, tiam, kiam ĝia laŭteco ne esas 0. (Almenaŭ tamen unu speco de teremino havas funkcion antaŭsendi sonon per aŭdilo al ludanto)



Teremino kaj Esperanto |


Pianisto Giorgio Di Nucci kiu dum la Internacia Junulara Festivalo de TEJO en 2016 akompanis la aŭskultantojn en muzika promenado tra la jarcentoj, lernis 4 lingvojn. Al la demando de Heroldo de Esperanto al kiuj instrumentoj li komparus la lingvojn kiujn li lernis, li respondis : "Se oni komparas la lingvojn al muzikiloj, la itala en mia orelo memorigas fortepianon, la latinan mi komparus al violono, instrumento kiun oni povas tute ŝati aŭ tute malŝati. La bona, brita angla sonoras ankaŭ antikve, kvazaŭ klavicembalo aŭ orgeno. Esperanto vekas komparon kun teremino, elektronika muzikilo inventita de violonĉelisto Lev Termen, ludebla sen fizika kontakto kun la muzikilo mem"[1].



Teremino kaj filmo |


En la 50aj jaroj teremino estis ofte uzata en sciencfikciaj filmoj. Ankaŭ en la temomelodio de la originala serio de "Star Trek" - inter alia kun kapitano Kirk kaj Mister Spock - la teremino estis klare aŭdebla.



Ludantoj de teremino |









  • Bud Averill (189?-1957)


  • Lucie Bigelow Rosen (1890-1968)


  • Jean Ven Robert Hal (1970)


  • Samuel Hoffman (1903-1967)


  • Clara Rockmore (1911-1998)


  • Jimmy Page (1944)


  • Jean Michel Jarre (1948)


  • Eric Ross (1948)


  • Bruce Woolley (1953)


  • Peter Pringle (1954)





  • Pekkanini (1952)


  • Barbara Buchholz (1959-2012)


  • Lydia Kavina (1967)


  • Masami Takeuchi (1967)


  • Dalit Warshaw (1974)


  • Pamelia Kurstin (1976)


  • Randy George (1978)


  • Carolina Eyck (1987)


  • Gak Sato (1969)

  • H. Whipple Abbott




  • Lana Aksyonova

  • Dorit Chrysler

  • Charlie Draper

  • Rom Chiaki

  • Darryl Kubian

  • Charles Richard Lester

  • Shueh-li Ong

  • Armen Ra

  • Kip Rosser




Eksteraj ligiloj |




  • Teremino en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Teremino en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)





  • Theremin World angle


  • Theremin Vox angle



Referencoj |




  1. Pianisto Giorgio Di Nucci ludos en JARTE, HeKo 629 8-B, 6 jan 17, alirita la 15-an januaro 2017.




Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár