Dvorníky
Dvorníky [dvornIki], hungare Udvarnok estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Trnava, en Distrikto Hlohovec. Ankoraŭ unu setlejo apartenas al la municipo. Iam la oficiala hungara nomo estis Nyitraudvarnok por distingi de la ceteraj "Udvarnok", kiu signifas hungare: kortumisto.
Dvorníky en la mapo

Preĝejo de Dvorníky
Enhavo
1 Bazaj informoj
2 Situo
3 Historio
4 Vidindaĵoj
5 Famuloj
6 Fonto
Bazaj informoj |
Areo: 26 km²
Supermara alteco: 163 m
Loĝantaro: 1970
Poŝtkodo: 920 56
Aŭtokodo: HC
Telefonprefikso: 33
Situo |
Dvorníky situas sur mildaj deklivoj, Váh fluas en la proksimeco, laŭ flankovojoj. Hlohovec troviĝas 9 km-ojn.
Historio |
Ŝajnas, la vilaĝo detruiĝis en 1241 dum la tatara invado, poste en 1247 jam manciiĝis laŭ la tiama ortografio "Vduornuc". Tie pramo funkciis kun doganprena rajto. Dum liberecbatalo de Francisko Rákóczi la 2-a tie la hungaroj venkis la Habsburgojn. 1294. Ĝis Traktato de Trianon Udvarnok apartenis al Hungara reĝlando, al Nyitra (reĝa departemento), al distrikto de Galgóc, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 laŭ la popolnombrado vivis en Dvorníky 1973 homoj, (1926 slovakoj, 12 ĉeĥoj, 11 ciganoj, 7 hungaroj, 2 poloj, po 1 ukraino, ruso kaj germano.
Vidindaĵoj |
- romkatolika preĝejo omaĝe al Apoteozo de Sankta Kruco de 1788
statuo de Sankta Vendelo el la 19-a jarcento
- statuo de Sankta Triunuo el la 18-a jarcento
sonorilostablo el la 1870-aj jaroj
- apenaŭ videbla ruino de fortikaĵo
Famuloj |
hungara kuracisto kaj pedagogo por handikapuloj Gusztáv Bárczi naskiĝis en Udvarnok
Fonto |
- Hungara Vikipedio
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||