Gizo
Gizo | |
arabe الجيزة al-Ĝīza | |
urbo | |
Vido al piramidoj | |
Oficiala nomo: الجيزة | |
Lando | Egiptio |
---|---|
Provinco | Provinco Gizo |
Historiaj regionoj | 4 - Antikva Egiptio - Malnova Imperio - Nova Imperio - Fatima kaliflando |
Parto de | Granda Kairo |
Piramidoj | Piramido de Raĥef, Piramido de Keopso, Granda sfinkso en Gizo |
Rivero | Nilo |
Situo | Gizo |
- alteco | 16 m s. m. |
- koordinatoj | 30°01′00″N 31°13′00″E / 30.016667°N, 31.216667°O / 30.016667; 31.216667 (Gizo) |
Loĝantaro | 2 681 863 (2008) |
Fondo | antikvo |
Horzono | OET (UTC+2) |
- somera tempo | OEST (UTC+3) |
Poŝtkodo | 12613 |
Telefona antaŭkodo | 20-2 |
Loko de Monda heredaĵo de UNESCO | |
Nomo | Piramidoj de Gizo |
Tipo de heredaĵo | kultura heredaĵo |
Jaro | 1979 (#3) |
Numero | 86 |
Regiono | Afriko |
Kriterioj | i, iii, vi |
Situo enkadre de Egiptio | |
Situo enkadre de Afriko | |
Vikimedia Komunejo: Giza | |
Retpaĝo: www.giza.gov.eg/English/default.aspx | |
Gizo (aŭ Giza, Gizeh aŭ Ĝiza; arabe الجيزة al-Ĝīza) estas urbo en Egiptio proksime al Kairo. Ĝi apartenas al administrada distriko al-Ĝīza (el-Gīza), kies administra centro ĝi estas. Gizo havas 2.443.490 loĝantojn (stato 1-an de januaro 2005).
Gizeh estas la elparolo en egipta araba lingvo. La ĝenerala araba lingvo elparolas ĝin kun "ĝ", pro tio en la angla transkribo ofte aperas kun "j" (tiel Jizah). La "h" vortofine estas muta. La finvokalo povas esti "a", "e'" aŭ "e". La nomo ofte aperas, kiel multaj arabaj nomoj, kun la difinita artikolo al- (dialekte el-). La esperantigo 'Gizo' aperas en Poŝatlaso de la mondo kaj en Etimologia Vortaro de la propraj Nomoj (2005, de André Cherpillod).
Enhavo
1 Ĝemelurboj
2 Antikva Egiptio en Esperanto
3 Notoj
4 Eksteraj ligiloj
5 Bildaro
Ĝemelurboj |
Los-Anĝeleso, Usono
Rinkeby, Svedio
Antikva Egiptio en Esperanto |
En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kiu montras al li la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, el Ĉina Murego al insulo Srilanko. Poste aperas la japana pentristo Hokusajo kiu siavice montras aliajn mirindaĵon el Azio. Kaj poste venas la vico de Fidiaso, kiu montras mirindaĵojn el suda kaj centra Eŭropo kaj la venonta ĉiĉerono estas Maria Sklodovska, kiu montris al Utnoa la mirindaĵojn de centra kaj orienta Eŭropo. La venonta ĉiĉerono estas Akenatono kiu montras interesaĵojn el Afriko dekomence el Egiptio, kaj kompreneble unu el ĉefaj rimarkindaĵoj estas la piramidoj de Gizo:
|
Notoj |
↑ Abel Montagut, Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 121-122.
Eksteraj ligiloj |
- Pri Gizo ruslingve
- www.aegypten-fotos.de - pri Gizo germanlingve
- Fotoj kaj faktoj pri Gizo
Bildaro |
La sfinkso
la tri grandaj piramidoj de Gizo
la granda piramido de Gizo