Luando




Koordinatoj: 08°50′18″S 13°14′04″E  /  8.83833°S, 13.23444°O / -8.83833; 13.23444 (Luando)

































































Luando

portugale: Luanda
urbo

Luanda1.jpg

Vido al Luando



Lando

Angolo Angolo
Provinco

Provinco Luanda

Oceano

Atlantiko

Situo
Luando
 - alteco
6 m s. m.
 - koordinatoj

08°50′18″S 13°14′04″E  /  8.83833°S, 13.23444°O / -8.83833; 13.23444 (Luando)

Areo
2 418,0 km² (241 800 ha)

Loĝantaro
4 937 335 (2010)
Denseco

2 041,91 loĝ./km²

Fondo

1575

Horzono

GMT (UTC+1)




Situo enkadre de Angolo

ButtonRed.svg


Situo enkadre de Angolo





Situo enkadre de Afriko

ButtonRed.svg


Situo enkadre de Afriko



Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Luanda

Retpaĝo: www.cidadeluanda.com




Luando en junio 2005




Loĝeja kvartalo.




Preĝejo en Luando




Maŭzoleo de Agostinho Neto




Luando


Luando (portugala: Luanda) estas la ĉefurbo de la lando kaj ankaŭ de la Angola Provinco Luanda. Situante ĉe Atlantiko, ĝi estas ambaŭ la ĉefa marhaveno kaj administrejo. Ĝi estas la plej granda urbo de Angolo kun proksimume 4,5 milionojn da loĝantoj (taksaĵo de UN) kaj, pro tio, ĝi estas la tria pli granda urbo el portugallingvaj parolantoj (malpligranda ol la brazilaj urboj San-Paŭlo kaj Rio-de-Ĵanejrio). La metropolita areo havas 6.849.015 en 2010.


La nomo de Luando devenas de samnoma insulo. La termino devenas etimologie probable de la bantuaj lingvoj, kie la prefikso Lu rilatas al "akvo" kaj AnduNdandu rilatas al ĉirkaŭo fare de maro, tiele ĉio signifus "insulo".




Enhavo






  • 1 Historio


  • 2 Klimato


  • 3 Vidindaĵoj


  • 4 Ĝemelurboj


  • 5 Esperanto


    • 5.1 Esperantistoj




  • 6 Vidu ankaŭ





Historio |


Luando estis fondita de portugala esploristo Paulo Dias de Novais la 25an de januaro de 1575 laŭ la nomo de Sankta Paŭlo de Luando, rilate al bonkvalita natura marhaveno. En 1618 oni konstruis fortikaĵon Sankta Petro de Barra kaj en 1634 oni konstruis la fortikaĵon de Sankta Mikaelo.


La urbo estis administra centro de Angolo ekde 1627, escepte inter 1640 kaj 1648, kiam tiu estis okupita de Nederlando kiu renomigis ĝin kiel Fort Aardenburgh. El 1550 al 1850 proksimume estis grava centro de komerco de sklavoj kun Brazilo.


En 1889 komencis la bazo por granda kresko de la urbo kiam la guberniestro Brito Capelo inaŭguris akvedukton kiu havigos al la urbo la necesan akvon, kiu ĝis tiam estis malabunda havaĵo. Post tio la urbo ege kreskis ĝis 1975. Aktuale la akvedukto plufunkcias kaj portas akvon el nordo al la urbo de Luando.


Antaŭ la komenco de la Milito de Sendependo de Angolo en 1975, Luando estas moderna urbo kun populacion majoritate de odeveno kaj portugala kaj ĉefe miksita, kaj precize de la etno bakonga.


Post la sendependo de Portugalio, kaj post la retirejo de la koloniaj trupoj, la populacio eŭropdevena forlasis la urbon pro pliigo de malsekureco ĉefe pro bataloj kaj politikaj kaj etnaj inter la MPLA (komunisto kaj sentriba, apogata ĉefe de Kubo), la FNLA (komunisto kaj bakonga kun apogo de Kongo) kaj la UNITA (reprezentanto de la Omjamoj de la sudo, apogitaj de Sudafriko kaj de Usono).


Tiu perforta elmigrado ruinigis la infrastrukturon pro manko de edukita laborforto kaj de personoj havantaj studojn superajn, ambaŭ faktoroj necesaj por la funkciado de la urbo kaj la plufunkciigo de tiuj. Aktuale konstruentreprenoj kaj brazilaj kaj portugalaj (Odebrecht, Soares da Costa) rehabilitigas la urbon kaj ĝiajn infrastrukturojn ofte per materialoj de dubinda kvalito. Oni timas, ke multa mono de helpofondusoj kaj oficialaj devojiĝas pro koruptado.


Aliflanke ĉinaj, brazilaj kaj portugalaj estas disvolvigantaj la Novan Luandon, kies ĉelo estas la moderna ekonomia sukceso, kaj konstruas altajn konstruaĵojn de apartamentoj kaj privatajn areojn por mezalta klaso de mestiza kaj negra deveno.



Klimato |


Luanda havas tropikan kaj preskaŭ senpluvan klimaton. Jare pluvas po 323 mm-oj (precipe en aprilo). La jara meza temperaturo estas 24 °C. La plej grandaj temperaturoj okazas en decembro kaj januaro kun proksimume 30 °C. Junie kaj julie ili estas proksimume 20 °C.



Vidindaĵoj |




  • fortikaĵo Sao Miguel de 1638

  • romkatolika baroka preĝejo Jesuo de 1636

  • romkatolika preĝejo Carmo de 1663


  • katedralo Remédios de 1679


  • maŭzoleo de Agostinho Neto


  • muzeoj pri Sklaveco, pri Antropologio, pri armiloj, pri historio


  • palaco nomata Fero



Ĝemelurboj |




  • Brazilo São Paulo, Brazilo


  • Brazilo Salvador de Bahio, Brazilo


  • Usono Houston, Usono (2003)


  • Portugalio Porto, Portugalio


  • Brazilo Belo Horizonte, Brazilo


  • Ĉina Popola Respubliko Macau, Ĉinio


  • Mozambiko Maputo, Mozambiko


  • Niĝero Tahoua, Niĝero



Esperanto |


Tie estas gastiganto de Pasporta Servo.



Esperantistoj |


  • Mampasi Sunda


Vidu ankaŭ |



  • ‎1431 Luando

  • Listo de milionurboj



Panoramo de Luando


Bahia de Luanda - panorama.jpg
Panoramo de Luando







Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár