Huambo estas grandurbo en Angolo, en Provinco Huambo. ĝi estas provinca ĉefurbo kaj ankaŭ diocezo. La historia loknomo estis Nova Lisboa ("Nova Lisbono").
Huambo situas sur altebenaĵo en la centra sekcio de la lando. Benguela troviĝas 220, Luando 600 km.
Historio |
Huambo estis fondita en la 15-a jarcento, kiel parto de loka regno. En 1912 la portugaloj konstruis fervojon kaj tiam ili refondis la urbon. La fervojo iĝis ekonomia motoro. En 1928 Huambo estis renomita Nova Lisboa, sed post la sendependiĝo de 1975 la urbo denove estis nomita Huambo. La Angola Interna Milito (1975-2002) haltis la evoluon de Huambo, detruante grandan parton de la infrastrukturo. En 1975 oni deklaris tie apartan respublikon, sed tio ne vivis longe. En 1992 batalo daŭris 55 tagojn. Nur en 2002 komenciĝis la pacaj jaroj.
Trafiko |
Huambo havas flughavenon. En la urbo trairas trajno Lobito-Kolwezi.
Klimato |
Huambo havas subtropikan kaj altebenaĵan klimaton. Jare pluvas po 1488 mm. Inter oktobro-aprilo ofte pluvas, sed inter junio-aŭgusto neniam.
Ĉi tiu artikolo temas pri mitologio. Por aliaj signifoj vidu la paĝon Tantalo (apartigilo) . Tantalo , laŭ Gioacchino Assereto. Laŭ la helena mitologio, Tantalo (el la greka Τάνταλος , ŝancelanta aŭ tre malfeliĉa ) estis filo de Zeŭso kaj la oceanidino Pluto, laŭ la plej divastigata versio. Li estis reĝo de Frigio [1] aŭ de la monto Sipilo, en Lidio (Malgrandazio) [2] kaj post sia morto li suferis eternan torturadon ĉe la Tartaro, la plej profunda parto de Hadeso, rezervita por la plej perversaj homoj. Tamen, kelkaj rakontoj asertas ke li estis reĝo de Argo aŭ de Korinto [3] , aŭ ke li migris norden el la monto Sipilo por akiri la tronon de Paflagonio, el kie Ilo forpelis lin pro tio, ke Tantalo forkaptis kaj seksperfortis lian fraton Ganimedon [4] , kaj tiel ofendis la diojn. Verŝajne li ankaŭ regis urbon en okcidenta Anatolio, kiun oni nomis Tantalis [5] pro li, aŭ Sipilo , pro la monto sur kies flanko ankoraŭ staras ĝiaj ruinaĵoj [6] . Laŭ la geografiisto Strabo,...
Erzsébet Schaár Memportreto de Erzsébet Schaár en Pécs Personaj informoj Naskiĝo 27-an de julio 1908 ( 1908-07-27 ) en Budafok Morto 29-an de aŭgusto 1975 ( 1975-08-29 ) (67-jara) en Budapeŝto Ŝtataneco Hungario Profesio skulptisto Familianoj Edz(in)o Tibor Vilt v • d • r Erzsébet Schaár [erĵEbet ŝAr], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Schaár Erzsébet estis hungara skulptisto. Ŝia edzo estis Tibor Vilt. Déryné Széppataki Róza en Miskolc fare de Erzsébet Schaár Erzsébet Schaár [1] naskiĝis la 27-an de julio 1908 en Budafok, ŝi mortis la 29-an de aŭgusto 1975 en Budapeŝto. Enhavo 1 Biografio 2 Elektitaj solaj ekspozicioj 3 Elektitaj kolektivaj ekspozicioj 4 Elektitaj skulptaĵoj 5 Elektitaj disĉiploj 6 Fontoj 7 Referencoj Biografio | Erzsébet Schaár studis en Industriarta Lernejo, poste en Reĝa Belarta Altlernejo (1924-1926). Ŝia ĉefinstruisto estis Zsig...
Franz Schubert Franz Schubert, pentrita en 1875 fare de Wilhelm August Rieder Bazaj informoj Naskiĝo 31-an de januaro 1797 ( 1797-01-31 ) en Himmelpfortgrund Morto 19-an de novembro 1828 ( 1828-11-19 ) (31-jara) en Vieno Ĝenroj Klasika muziko Profesio komponisto Aktivaj jaroj 1808-1828 v • d • r Franz SCHUBERT ([ˈfʁants ˈʃuːbɛɐ̯t], esperante Franz' Ŝuberto ; naskiĝis la 31-an de januaro 1797 je Himmelpfortgrund en Vieno, kiu nun estas parto de la 9-a viena distrikto Alsergrund, kaj mortis la 19-an de novembro 1828 en Vieno) estis aŭstra komponisto de klasika kaj fruromantisma muziko. Li komponis ĉirkaŭ 600 lidojn (germanaj kantoj) kaj estas nomata la "reĝo de lido". Enhavo 1 Vivo 1.1 Infaneco 1.2 Junaĝo 1.3 Zelis 1.4 Jaroj de maturiĝo kaj matureco 1.5 La lastaj jaroj 2 Postefiko kaj akceptado 3 Honoradoj 4 Verkoj 4.1 Eklezia muziko 4.2 Dram...