Malabo




Koordinatoj: 03°45′07″N 08°46′25″E  /  3.75194°N, 8.77361°O / 3.75194; 8.77361 (Malabo)















































































Malabo
(Clarencetown, Santa Isabel)

hispane: Malabo
urbo

Malabo a 13-oct-01.jpg

Elaviadila vido al la urbo




Oficiala nomo: Malabo

Lando

Ekvatora Gvineo Ekvatora Gvineo
Insulo

Bioko
Provinco

Provinco Bioko Norte

Oceano

Atlantiko

Situo
Malabo
 - alteco
12 m s. m.
 - koordinatoj

03°45′07″N 08°46′25″E  /  3.75194°N, 8.77361°O / 3.75194; 8.77361 (Malabo)
Plej alta punkto

 - alteco
120 m s. m.
Plej malalta punkto

 - alteco
0 m s. m.

Loĝantaro
155 963 (2005)

Fondo

1827

Horzono

OAT (UTC+1)




Situo enkadre de Ekvatora Gvineo

ButtonRed.svg


Situo enkadre de Ekvatora Gvineo





Situo enkadre de insulo Bioko

ButtonRed.svg



Situo enkadre de insulo Bioko





Situo enkadre de Afriko

ButtonRed.svg


Situo enkadre de Afriko



Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Malabo

Retpaĝo: www.ayuntamientodemalabo.com


Malabo estas la ĉefurbo de Ekvatora Gvineo. Ĝi situas en la norda parto de la insulo Bioko (antaŭe insulo de Fernando Poo), en 3°45' Nordo, 8°45' Oriento.


La loĝantaro kreskis tre rapide en la lastaj dek jaroj, kaj nun atingas probable 100.000 homojn.


La urbo kiel tia estis fondita en 1827 de la britoj kun la nomo Port Clarence, por tie lokigi malliberigitajn sklavojn. Kvankam plejmultaj poste iris al Sieraleono, la posteuloj de aliaj ankoraŭ loĝas en la insulo, kie ili estas nomataj fernandinos, kaj parolas propran pidĝinan lingvon.


Kiam la insulo revenis al hispana kontrolo ĝi estis rebaptita al Santa Isabel (Sankta Izabela). Kiam la lando fariĝis sendependa en 1969 la urbo fariĝis ĉefurbo, anstataŭ la antaŭa kolonia ĉefurbo Batao, en la kontinento, kaj en 1973 ĝi ricevis sian nunan nomon ene de la kampanjo de prezidento Francisco Macías Nguema por krei aŭtentajn afrikajn nomojn.


Oni modifis ankaŭ la etnan konsiston de la insulo, kiam la prezidento tie lokigis anojn de sia tribo, la fangoj, kaj mortigis multajn bubiojn, la ĝis tiam majoritatan etnon.


Post la malkovro de petrolo en la lando la loĝantaro tre kreskis, kaj oni fondis interalie flughavenon.



Eksteraj ligiloj |



  • http://allafrica.com/stories/200212160112.html

  • http://www.sonairsarl.com/scheduleDSTon_en.shtml

  • http://www.houstonairportsystem.org/news/?id=100




Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár