Valoro




Valoro estas:



  • grado, laŭ kiu iu aŭ io estas ŝatata pro siaj kvalitoj aŭ meritoj;

  • grado de taksebleco; sumo, je kiu io estas mone taksata.


Sed ankaŭ pri apartaj fakoj estas:


Komputado



  • elemento de datumtipo indikata de variablo.

Matematiko



  • kristaliĝo de homa laboro, kiu restas el komercaĵo post la abstraktado de uzvaloro, kaj kies fenomenformo estas interŝanĝvaloro;

  • grando, al kiu variablo aŭ funkcio povas egali.


Filozofio


  • tio, kion homoj juĝas morale aŭ estetike grava.[1].


Proverbo |


Ekzistas pluraj proverboj pri valoro en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[2]:









  • Citaĵo

     Kia estas via laboro, tia estas via valoro. 







  • Citaĵo

     En malfacila horo eĉ groŝ' estas valoro. 







  • Citaĵo

     Kiu mem sin adoras, nenion valoras. 



Referencoj |





  1. Plena Ilustrita Vortaro


  2. Lernu










Popular posts from this blog

Aikido

Tivadar Csontváry Kosztka

Metroo de Marsejlo