Mikolajivo




ISO
















































































Mikolajivo
Миколаїв
Николаев

Prospekt Lenina (Mykolaiv).jpg


Flago



Blazono


Flago
Blazono
Administrado

Statuso
Urbo

Lando
Ukrainio

Provinco

Mikolajiva provinco

Fondita en
1789

Poŝtkodo
54xxx

Aŭtokodo
BE

Telefona antaŭkodo
+380 512

Retpaĝaro

http://mykolayiv.osp-ua.info/
Politiko

Urbestro
Vladimir ĈAJKA
Demografio

Loĝantaro

507 000 (laŭ 2 007)

Loĝdenso

1 959 loĝ./km²
Geografio

Koordinatoj

46°58′0″N 32°0′0″U  /  46.96667°N, 32°U / 46.96667; -32 (Mikolajivo)Koordinatoj: 46°58′0″N 32°0′0″U  /  46.96667°N, 32°U / 46.96667; -32 (Mikolajivo)

Alto

53 m [+]

Areo
259,53 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero

Horzono
GMT+2

Mykolajiw-Ukraine-Map.png





Mikolajivo Миколаїв Николаев (Tero)

DEC
Mikolajivo Миколаїв Николаев

Situo de Mikolajivo
Миколаїв
Николаев

i1

Alia projekto

Commons-logo.svgVikimedia Komunejo Mykolaiv [+]







v  d  r


Information icon.svg



Mikolajivo (ukraine Миколаїв, ruse Николаев) estas urbo en Ukrainio, administra centro de la Mikolajiva provinco. La urbo situas ĉe la kuniĝo de la riveroj Suda Bugo kaj Ingulo.




Enhavo






  • 1 Nomo de la urbo


  • 2 Historio


  • 3 Administra divido


  • 4 Loĝantaro


  • 5 Ekonomio kaj industrio


    • 5.1 Transporto




  • 6 Kulturo


    • 6.1 Arkitekturaj vidindaĵoj


    • 6.2 Muzeoj


    • 6.3 Teatroj


    • 6.4 Klerigo




  • 7 Famaj nikolajevanoj


  • 8 Ĝemel-urboj de Nikolajevo


  • 9 Eksteraj ligiloj


  • 10 Aliaj projektoj





Nomo de la urbo |


La nomo estis elektita samtempe kun la fondo de la urbo (1789). Oni nomis la urbon
memore pri la granda venko de rusia armeo ĉe la fortreso Oĉakov (en 1788) — tio okazis
en la tago de Sankta Nikolao, patrono de maristoj. La rusa formo Николаев signifas, laŭvorte,
"urbo de Nikolao", la ukraina formo estas adaptita al la ukraina formo de la nomo NikolaoМикола.


La Esperantan formon ŝajnas oportune bazi sur la rusa: unue, ĝuste la rusa formo estas historie
pli frua; due, la formo Nikolajevo iom pli bone respegulas la etimologian ligon inter Nikolajevo kaj
Nikolao; trie, la formo Nikolajevo estis jam fakte uzita en kelkaj Esperantaj eldonaĵoj (interalie,
en "Poŝatlaso de la mondo", 1971; la verko "NePIVaj vortoj" de André Cherpillod mencias ankaŭ
la similan formon Nikolaevo, same bazitan sur la rusa formo); fine, la urbo mem situas en
la regiono, kie la rusa lingvo iom dominas super la ukraina.


Estas interese, ke en la 1920-aj jaroj la gubernia konsilantaro akceptis la decidon alinomi
la urbon al Vernoleninsk (mallongigo de la rusa esprimo "Fidela al Lenin"). Tiu decido
ne estis oficialigita fare de la registaro, tamen kelkaj germanaj enciklopedioj (de 1927 kaj 1932)
ja menciis la urbon sub la nomo Vernoleninsk.




Vidaĵo al la loĝ-distrikto "Namiv"




Avenuo "Lenin"



Historio |


La urbo estis fondita en la jaro 1789 fare de princo Grigorij Potjomkin. Nikolajevo estis
kreita kiel marista kaj ŝip-konstruista urbeto, tial komence ĝi havis tre modestan nomon:
"Ŝipkonstruejo ĉe Ingulo". Kiel oficialan daton de naskiĝo de la urbo
oni opinias la 27-an de aprilo 1789. Ekde la pleja komenco la vivo de la urbo estis
dediĉita al ŝip-konstruado kaj floto; dum preskaŭ cent jaroj ĉi tie troviĝis la stabejo
de la Nigramara Floto de Rusio.


En la jaro 1862 oni malfermis la komercan havenon, kio puŝis la urbon iĝi granda
komerca centro. Jam fine de la 19-a jarcento la Nikolajeva haveno estis tria plej granda
haveno de Rusio (post Sankt-Peterburgo kaj Odeso). Samtempe la urbo iĝas granda
industria centro.


Dum la Dua mondmilito Nikolajevo dum tri jaroj estis okupita de germanoj, tamen, danke al
la agado de partizanoj dum tiu tempo eĉ ne unu ŝipo estis rekonstruita en la urbaj ŝip-konstruejoj. La urbo estis liberigita disde la germana armeo marte 1944. Fakte la 14-an de marto en la tiama Nikolajev la sovetoj ĉirkaŭis preskaŭ 15 000 germanojn.


Nuntempe Nikolajevo estas granda industria, komerca, politika kaj kultura centro de la suda parto de Ukrainio.


La 22an de februaro 2014 la loĝantoj de la urbo faligis la monumenton de Lenino eble la lastan simbolon de komunismo en la urbo, tio okazis dum la Eŭromajdano en Kievo.



Administra divido |


La urbo estas dividita je 4 urbo-distriktoj:



  • La Centra distrikto (ukraine Центральний район) — ĝi situas en la nord-okcidenta parto kaj inkludas i.a. la historian centron de la urbo.

  • La Lenina distrikto (ukraine Ленінський район) - situas en la orienta parto de la urbo; ĉi tie troviĝas, i.a., la Nikolajeva zoo, busa kaj fervoja stacidomoj.

  • La Ŝipa distrikto (ukraine Корабельний район) - situas en la suda parto.

  • La Uzina distrikto (ukraine Заводський район) - situas en la okcidenta parto kaj estas ĉefe industria.



Loĝantaro |


Ekde la pleja komenco la loĝantaro de la urbo estis tre multnacia. Nun la loĝantaron konsistigas
ĉefe ukrainoj, rusoj, judoj, moldavoj, armenoj kaj grekoj.




































La jaro
La kvanto de la loĝantaro

2007
507 000

2001
514 000

1989
524 000

1926
104 909

1911
105 000

1790
70 000



Ekonomio kaj industrio |


La urbo estas grava industria centro, la ĉefaj branĉoj de la industrio estas ŝip- kaj
maŝin-konstruado, metal-prilaboro. La entreprenoj de la urbo produktas ĉ. 50% de la tuta
kvanto de ŝip-rilataj produktoj en Ukrainio, pli ol 90% de la gasturbinoj en Ukrainio (la uzino "Zorja-Maŝprojekt") kaj
pli ol 80% de la ukrainia alumino.


La ŝipkonstruado estas prezentita de 3 plej grandaj ŝip-konstruaj uzinoj de Ukrainio, kapablaj
produkti ŝipojn de ajna speco:



  • La Nigramara ŝip-konstrua uzino

  • Ŝipkonstrua uzino "61 komunumanoj"

  • Damen Shipyards "Oceano"


Krome, al la ŝip-konstrua branĉo de la industrio apartenas ankoraŭ multaj malgrandaj entreprenoj,
produktantaj diversajn maristajn ekipaĵojn.


La malpeza industrio estas prezentita de multaj vesto- kaj ŝu-fabrikoj, nutro-fabrikoj, kosmetikaĵ-produktejoj k.a.



Transporto |


En Nikolajevo funkcias la busa, trolebusa kaj trama retoj. En la urbo estas fervoja stacidomo,
busa stacio, pasaĝera marhaveno kaj flughaveno.



Kulturo |


En Nikolajevo aktivas multaj kulturaj entreprenoj (kinejoj, kulturdomoj, teatraj studioj, bibliotekoj k.a.).
En la urbo estas granda zoo kaj du grandaj parkoj ("Pobeda" kaj "Leski"), multas sportejoj.



Arkitekturaj vidindaĵoj |



  • La stabejo de la Nigramara floto (1793), nun ĉi tie troviĝas la muzeo de ŝip-konstruado;

  • Katedralo de Sankta Nikolao (1817);

  • Onservatorio de la Nigramara floto (1821), nun ĉi tie troviĝas la Nikolajeva observatorio;

  • Jakto-klubo (1904);

  • ... kaj aliaj.



Muzeoj |



  • Nikolajeva provinca regio-studa muzeo;

  • Muzeo de partizana agado dum la tempoj de la Dua mondmilito$

  • Nikolajeva pentro-muzeo "V.V. Vereŝĉagin";

  • Muzeo de ŝipkonstruado kaj floto;

  • ... kaj aliaj.



Teatroj |



  • Nikolajeva rusa dram-teatro;

  • Ukraina teatro de dramo kaj muzika komedio;

  • Ŝtata provinca pup-teatro;

  • Provinca filharmonio.



Klerigo |


Nikolajevo estas signifa kleriga kaj scienca centro. En ĝi troviĝas 82 antaŭlernejoj,
80 mezlernejoj, 7 teĥnikaj lernejoj, kelkaj universitatoj kaj akademioj (la plej gravaj estas:
La Nacia Universitato de ŝipkonstuado "Admiralo Makarov", Nikolajeva Ŝtata Universitato "Vasilij Suĥomlinskij",
Nikolajeva Ŝtata Soci-scienca universitato "Pjotr Mogila").



Famaj nikolajevanoj |


En la urbo loĝis kaj laboris multaj elstaraj militistoj kaj admiraloj de Rusio, inter ili
M. P. Lazarev, F. F. Bellingshausen (malkovrinto de Antarkto), P. S. Naĥimov k.a. En
Nikolajevo laboris elstara rusa epidemiologo D. S. Samojloviĉ kaj la aŭtoro de la unua
ukrainlingva "Historio de Ukrainio" N. N. Arkas. En la urbo naskiĝis elstara rusa astronomo
F. A. Brediĥin.



Ĝemel-urboj de Nikolajevo |


La jenaj urboj estas la ĝemel-urboj de Nikolajevo:




  • Galaţi (Rumanio)

  • Pleven (Bulgario)

  • Malko-Tirnovo (Bulgario)

  • Borĵomi (Kartvelio)


  • Liono (Francio)


  • Sankt-Peterburgo (Rusio)


  • Moskvo (Rusio)


  • Petrozavodsk (Rusio)


  • Tiraspolo (Moldavio)


  • Triesto (Italio)

  • Bursa (Turkio)


  • Tjanĝino (Ĉinio)



Eksteraj ligiloj |



  • Oficiala paĝaro de la Nikolajeva urba konsilio

  • La projekto "Virtuala Nikolajevo" (ruse)

  • Fotopaĝaro pri la urbo (ruse, la fotogalerioj elekteblas maldekstre)



Aliaj projektoj |


    Vikifontaro|}}
  • La vikipedia komunejo


  • Kunlaboru en CommonsKomunejo proponas multimediajn dosierojn al temo sub la gloso Mikolajivo






  • Popular posts from this blog

    Ponta tanko

    Tantalo (mitologio)

    Erzsébet Schaár