Akvitanio
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Nova Akvitanio.
Akvitanio | |
---|---|
Detaloj | Detaloj |
Administrado | |
Lando | Francio |
Franca nomo | Aquitaine |
Prefektejo | Bordeaux |
Departementoj | Dordogne (24) Gironde (33) Landes (40) Lot-et-Garonne (47) Pyrénées-Atlantiques (64) |
Departementaj prefektejoj | Périgueux Bordeaux Mont-de-Marsan Agen Pau |
Arondismentoj | 18 |
Kantonoj | 235 |
Komunumoj | 2 296 |
Prezidanto | Alain Rousset |
Prefekto | Michel Delpuech |
Geografio | |
Areo | 41 283,9 km2 |
Loĝantaro | |
Loĝantaro | 3 254 234 (2011) |
Loĝdenso | 78,8 loĝ./km2 |
Regionaj lingvoj | Okcitana (gaskona) Eŭska Santonĝa |
Situo | |
Akvitanio (france: Aquitaine [akitɛn], okcitane : Aquitània) estas unu el la 22 regionoj de Francio. Ĝi situas en sudokcidenta Francio ĉe la Atlantiko kaj la montaro Pireneoj, natura limo kun Hispanio. Ĝia areo estas 41 283,9 km2 kaj ĝi havis 3 254 234 loĝantojn en 2011[1].
Dum la Romia Imperio, ĝi estis la provinco Aquitania. Ĝi estis ankaŭ nomita Guyenne aŭ Gujeno, kiu estas la fonto de la Gvajanoj: Franca Gviano, Gujano kaj Nederlanda Gvajano.
La regiono konsistas el kvin departementoj:, Pyrénées-Atlantiques, Dordogne, Gironde, Lot-et-Garonne kaj Landes. Ĝia ĉefurbo estas Bordozo (Bordeaux). Aliaj gravaj urboj estas Agen, Mont-de-Marsan, Pau, Périgueux, kaj Lourdes. La ISO-kodo de la regiono estas FR-B. Grava geografia elemento estas la Golfo de Arcachon okcidente kaj la elfluejo de la riverego Garono nordokcidente ĉe Bordozo.
|
Referencoj |
↑ INSEE. Chiffres clés : Région d’Aquitaine (72) (france). Alirita 27-an de oktobro 2014.
Vidu ankaŭ |
- Eŭska lingvo
- Eŭskio
- Okcitana lingvo
- Okcitanio
- Reĝlando Akvitanio
- Nova Akvitanio
Eksteraj ligiloj |
- Oficiala retejo
- Turisma retejo
|