Beurnevésin










































Beurnevésin




Blazono de Beurnevésin






Preĝejo Sankt-Jakobo en Beurnevésin


Kantono
Ĵuraso
Distrikto
Porrentruy

Koordinatoj 

47°29′40″N 7°8′15″O  /  47.49444°N, 7.1375°O / 47.49444; 7.1375 (Beurnevésin)Koordinatoj: 47°29′40″N 7°8′15″O  /  47.49444°N, 7.1375°O / 47.49444; 7.1375 (Beurnevésin)
Nombro de enloĝantoj
144
Areo
5,10 km²
Alteco
422 m super marnivelo
Poŝtkodo
2935
Komunumkodo
6773




Mapo de Beurnevésin









v  d  r


Information icon.svg





Enhavo






  • 1 Pri la komunumo


  • 2 Geografio


  • 3 Najbaraj komunumoj


  • 4 Trafiko


  • 5 Historio


  • 6 Notoj kaj referencoj


  • 7 Eksteraj ligiloj





Pri la komunumo |


Beurnevésin estas komunumo en la distrikto Porrentruy en Kantono Ĵuraso, Svislando. Ĝi havis 144 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.



Geografio |


Bernevésin situas en la nordo de la kantono ĉe la franca landlimo porksimume 10 kilometrojn nordoriente de la distriktĉefloko Porrentruy. La teritorion de la komunumo senakvigas la rivereto Vendline, kiu alfluas al Allaine en Delle en Francio. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 5,1 km², de kiuj 38% estas kovritaj de arbaro, 56% servas por agrikulturo kaj 5% por setlado.



Najbaraj komunumoj |


La komunumo Beurnevésin limas en nordoriento al Pfetterhouse (Francio), en sudoriento al Bonfol, en sudokcidento al Damphreux, en okcidento al Lugnez, kaj en nordokcidento al Réchésy (Francio).



Trafiko |


La komunumo Beurnevésin situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Al la publika transportreto ĝi estas konektita per buslinio tra Coeuve kaj Lugnez al Porrentruy.



Historio |


La unua dokumenta mencio de Beurnevésin datiĝas el la jaro 1270 kiel Brunnevisin.[1]
Dum mezepoko la vilaĝo Beurnevésin apartenis al la princepiskopejo de Bazelo kaj estis submetita al la majoro de Coeve. Post la franca revolucio de 1792 ĝi dum unu jaro apartenis al la Raŭraka Respubliko, kiu kiel departamento Mont Terrible estis integrita al Francio. De 1800 ĝis 1815 Beurnevésin apartenis al la franca departemento Haut-Rhin, kaj en la jaro 1816 ĝi per dekreto de la Viena Kongreso de 1815 fariĝis parto de la distrikto Porrentruy de Kantono Berno. Ek de la 1-a de januaro 1979 Beurnevésin apartenas kun la tuta distrikto al la nova Kantono Ĵuraso.



Notoj kaj referencoj |




  1. Fonto: Bernard Prongué: Beurnevésin en Historia Leksikono de Svislando (2004-04-28)



Eksteraj ligiloj |


    Vikifontaro|}}
  • La vikipedia komunejo


  • Kunlaboru en CommonsKomunejo proponas multimediajn dosierojn al temo sub la gloso Beurnevésin

    • Informoj pri Beurnevésin en la kantona retejo

    • Beurnevésin en la Historia Leksikono de Svislando













  • Popular posts from this blog

    Ponta tanko

    Tantalo (mitologio)

    Erzsébet Schaár