Monotipa taksono




En biologio, Monotipa taksono estas taksonomia grupo kun nur unu tipo. La uzo diferencas iome inter botaniko kaj zoologio:


En botaniko, Monotipa taksono estas taksono kiu havas nur unu specion: Ginko estas monotipa genro, dum Ginkgoaceae estas monotipa familio. La frazo ne taŭgas ĉe kazoj kie specio inkludas pli da unu tipo; kelkaj specioj povus inkludi kelkajn subspeciojn (aŭ aliajn infraspecifajn taksonojn) ĉiu el kiuj havas tipon. Pli taŭga termino ĉe tiuj kazoj estus unuspecia.


Ekzemplo estus la familio Cephalotaceae, kun nur unu specio: Cephalotus follicularis, la Albany Pitcher Plant (?).

En zoologio, Monotipa taksono estas taksono kiu enhavas nur unu tujan suban taksonon.[1] Ekzemple, monotipa genro havas nur unun specion. Same, oni povas diri ke la enhavata taksono estas monotipa en pli granda taksono; genro monotipa en familio.


Ekzemple estas la genro Tarsius kiu estas monotipa ene de la familio Tarsiedoj, kiu estas per si mem monotipa en la Tarsioformaj. Ekzemplo de monotipa specio estas la Hiacinta papago (Anodorhynchus hyacinthinus), ĉe kiu neniu subspecio povas esti distingita. La Barboparuo (Panurus biarmicus) havas nombrajn subspeciojn en sia teritorio, sed apartenas al la genro Panurus (monotipa kiel specio), kiun nuna scio konsideras monotipa ene de la familio Panuredoj.

Laŭ evolua biologio, taksonomio estas rimedo reprezenti konojn pri filogenetiko. Tiele, estas kutime evitata establi monotipajn taksonojn se tio ne ŝajnas garantiita ekzemple per filogenetika pruvo kia fosilio aŭ rilato kun analizoj de kladoj[2].



Notoj |





  1. Mayr & Ashlock (1991)


  2. E.g. Parham & Feldman (2002)




Referencoj |



  • Mayr E, Ashlock PD. (1991): Principles of Systematic Zoology (2a edl.). McGraw-Hill. ISBN 0-07-041144-1

  • Parham, J.F. & Feldman, C.R. (2002): Generic revisions of emydine turtles. Turtle and Tortoise Newsletter 6: 28–30. PDF plena teksto




Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár