Pegedoj
















Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Pegedoj


Colaptes auratus FWS.jpg


Biologia klasado


























Regno:

Animaloj Animalia

Filumo:

Ĥorduloj Chordata

Klaso:

Birda klaso Aves

Ordo:

Pegoformaj birdoj Piciformes

Familio:
Pegedoj Picidae
Vigors 1825
Genro:


Melanerpes
Sevsuĉuloj, Sphyrapicus
Xiphidiopicus
Dendropicos
Dendrokopoj,Dendrocopos
Picoides
Veniliornis
Campethera
Geocolaptes
Dinopium
Meiglyptes
Hemicircus
Micropternus
Pegoj, Picus
Mulleripicus
Driokopoj, Dryocopus
Celeus
Piculus
Colaptes
Kampefiloj, Campephilus
Chrysocolaptes
Reinwardtipicus
Blythipicus
Gecinulus
Sapheopipo




Aliaj Vikimediaj projektoj







Wikispecies-logo.svg

Sistematiko en Vikispecioj








Commons-logo.svg

Komunejo pri Pegedoj









v  d  r


Information icon.svg



Pegedoj (Picidae) estas familio de birdoj en la ordo pegoformaj.


Tiuj birdoj surgrimpas la trunkojn kaj branĉojn de la arboj. Ili nutras sin per la insektoj trovitaj en la putrinta ligno, la arbŝeloj aŭ surtere. Tiucele ili frapas sur ligno por ke la bruo elirigu la insektojn el siaj truoj, kaj tiam povi kapti ilin. Multaj virbirdoj havas ruĝan makulon surkape aŭ surventre. Ondiĝanta flugmaniero. Pleje el inter la specioj "tamburas" ĉe printempo: elektinte sekan trunkon, ili frapadas la lignon per la beko rapide kaj multfojsinsekve, tio eligas bruon, kiu sonoras plimalpli, ĝismalproksime aŭdeblas kaj rolas kiel ties kanto.


Oni distingas 216 aŭ 218 speciojn en tri subfamilioj




  • Koltorduloj, Jynginae


    • Eŭrazia koltordulo Jynx torquilla


    • Ruĝgorĝa koltordulo Jynx ruficollis




  • Pikumnoj aŭ Rondvostaj pegoj, Picumninae aŭ Pikumnenoj (artikolo kun kompleta taksonomio)


    • Blankastria pikumno, Picumnus cirratus


    • Teminka pikumno, Picumnus temminckii




  • Picinae aŭ Pegenoj (artikolo kun kompleta taksonomio)


    • Picus


      • Vermiljona pego, Picus mineaceus


      • Malgranda flavnukulo, Picus chlorolophus


      • Verda pego Picus viridis


      • Griza pego Picus canus


      • Flavnuka verdpego Picus flavinucha


      • Japana verdpego Picus awokera


      • Vaijanta pego, Picus vaillantii


      • Nigrakapa verdpego, Picus erythropygius




    • Dendrokopoj kaj aliaj Buntpegoj


      • Granda buntpego Dendrocopos major


      • Siria buntpego, Dendrocopos syriacus


      • Mezgranda buntpego Dendrocopos medius


      • Malgranda buntpego Dendrocopos minorPicoides minor


      • Blankdorsa buntpego Dendrocopos leucotos


      • Trifingra buntpego Picoides tridactylus


      • Strivizaĝa buntpego Picoides pubescens


      • Amerika trifingra buntpego, Picoides dorsalis


      • Hararpego, Picoides villosus


      • Blankkapa buntpego, Picoides albolarvatus




    • Driokopoj


      • Strivizaĝa nigropego, Dryocopus lineatus, kiu montras blankan strion sur vizaĝo.


      • Blankvizaĝa nigropego, Dryocopus pileatus, kiu montras blankajn zonojn sur vizaĝo.


      • Blankventra nigropego, Dryocopus javensis.


      • Nigra pego Dryocopus martius


      • Eburbeka pego Campephilus principalis






Aparte oni klasas nuntempe la ununura specion de Nesoctitinae, Nesoktinenoj aŭ Antila pikumno.


Anekdoto montras ilian inteligentecon: la verkisto Elian-J. Finbert vidis en Cabris (en la franca departemento Alpes-Maritimes) pegon, kiu estis trovinta la taŭgan manieron malfermi la malmolegan ŝelon de migdaloj, fiksinte ilin inter du ŝtonoj, kiel en ŝraŭbtenilo, ĝi estis trovinta la oportunan flankon kaj la ĝustan manieron laŭ kiuj ĝi devis bati la ŝelon por ĝin frakasi por povi eltiri la manĝeblan migdalon.






Portala ikono Portalo pri Birdoj




  • Pegedoj en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)

  • Kategorio Pegedoj en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Pegedoj en Vikispecioj (Kolekto pri ĉiuj vivantaj estuloj)









Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár