Laboratorio
Laboratorio (aŭ esplorejo) estas laborejo kie oni povas konduki sciencan aŭ teknikan esploradon eksperimentojn, mezuradon, k. s. laborojn, ne celante rekte produktadon, sed scion.
Laŭ Francisko Azorín laboratorio estas Laborejo por sciencaj esploroj k. eksperimentoj.[1] Li indikas etimologion el la latina laboratorium, el laborare (labori).[2]
Laboratorioj troveblas en lernejoj kaj universitatoj, en industrio, en registaraj aŭ militaj lokoj, kaj ankaŭ en marŝipoj kaj kosmoŝipoj. Laboratorioj donas laborspacon al sciencistoj kaj teknikistoj por esplor-laboro.
Notoj |
↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 124.
↑ Azorín, samloke.