Ĉednestrio
Ĉednestrio | |||
ruse: Приднестрóвская Молдáвская Респýблика moldave: Република Молдовеняскэ Нистрянэ ukraine: Придністровська Молдавська Республіка | |||
respubliko | |||
Situo de Ĉednestrio enkadre de Eŭropo | |||
| |||
Oficiala nomo: Ĉednestria Moldava Respubliko | |||
Deveno de nomo: de la rivero Dnestro | |||
Himno: Himno de Ĉednestrio | |||
Rivero | Dnestro | ||
---|---|---|---|
Ĉefurbo | Tiraspolo | ||
Areo | 4 163 km² (416 300 ha) | ||
Loĝantaro | 505 153 (2014) | ||
Denseco | 124 6 loĝ./km² | ||
Prezidento | Vadim Krasnoselskij | ||
Interreta domajno | neniu | ||
Monunuo | rublo | ||
Lingvo | moldava (rumana), rusa, ukraina | ||
Vikimedia Komunejo: Transnistria | |||
Ĉednestrio (foje nomata ankaŭ Transdnestrio aŭ Transnistrio) estas parto de teritorio de Moldavio trans la rivero Dnestro (sur la maldekstra bordo) limanta kun Ukrainio, plene regata de neagnoskita ŝtato Ĉednestria Moldava Respubliko (moldave Република Молдовеняскэ Нистрянэ, ruse Приднестровская Молдавская Республика). En Ĉednestrio loĝas pli ol duonmiliono da homoj sur la teritorio de 3 5–4,3 mil km² (pritakso), etendita kiel mallarĝa terstrio laŭlonge de la rivero de nordo al sudo.
La Ĉednestria Moldava Respubliko estas membro de la Komunumo de Neagnoskitaj Ŝtatoj, unuiganta la kvar neagnoskitajn ŝtatojn de eksa Sovetunio. En 1991-1992 Moldavio per armita invado penis repreni regpovon pri la teritorio trans Dnestro. Internacia statuso de la ŝtateca unuo Ĉednestrio restas nedecidita.
Enhavo
1 Mono
2 Lingvo kaj skribo
3 Referendumo de 2006
4 Plua politika historio
5 Vidu ankaŭ
6 Referencoj
7 Eksteraj ligiloj
Mono |
Ĉednestrio estas la sola memdeklarita ŝtato de eksa Sovetunio, kiu havas propran valuton. La ĉednestria monunuo nomiĝas ĉednestria rublo kaj aspekte rememorigas sovetiajn monbiletojn.
Lingvo kaj skribo |
Ĉednestria Moldava Respubliko restas la sola loko en la mondo, kie la moldava lingvo estas skribata cirile, kiel tio daŭris en Sovetunio. Moldavio delonge transiris al rumana latinida skribo.
Referendumo de 2006 |
La 17-an de septembro 2006 en Ĉednestrio okazis referendumo, kies ĉefaj du demandoj estis:
- Ĉu vi konsideras ebla konservon de la pluiro cele al la internacia agnosko de Ĉednestrio kaj ĝia eniro en konsiston de Rusio?
- Ĉu vi konsideras ebla la eniron de Ĉednestrio en konsiston de Moldavio?
Por la sendependeco de Ĉednestrio kaj ĝia posta libervola aliĝo al Rusia Federacio voĉdonis 97% de la civitanoj, kiuj partoprenis la referendumon. Kontraŭ la aliĝo al Rusio voĉdonis 2,3%.
Por aliĝo al Moldavio voĉdonis 3,4% de la voĉdonintoj, kontraŭ tia integriĝo voĉdonis 94,6%. 2% de la partoprenintoj ne sukcesis decidi pri sia prefero.
Laŭ la oficialaj datumoj, la referendumon partoprenis 78,6% de la civitanoj, kiuj havas voĉdonrajton; t. e. 306 mil el 389 mil personoj.
Reprezentantoj de la moldavia estaro kaj ankaŭ gravuloj de la Eŭropa Unio, Rumanio, Ukrainio, Usono kaj aliaj anticipe anoncis, ke ili neniukaze agnoskos la rezultojn de la referendumo. Rusia ministro pri eksterlandaj aferoj alvokis la internacian medion ne rapidi pri kondamno de la referendumo, komentinte, ke la referendumo estas sekvo de la fakta ekonomia blokado de Ĉednestrio fare de la najbaraj landoj[1].
Komentante la rezultojn de la referendumo la 18-an de septembro 2006, prezidento de Ĉednestrio Igor Smirnov diris, ke en lia lando jam kreskis generacio de junuloj, kiuj "elektas Rusion, sed ne Eŭropan Union kaj NATO-n". Li ankaŭ oficiale anoncis pri siaj planoj elektiĝi por la prezidenta posteno en la proksimaj balotoj[2].
Plua politika historio |
La 12-an de decembro 2006 okazis la parlamenta balotado, kiun partoprenis 42,6 % voĉdonantoj.
Vidu ankaŭ |
- Administraj unuoj de Moldavio
- Respublikoj de Sovetunio
- Post-sovetaj ŝtatoj
- Rusoj en la teritorioj de la eksa Sovetunio
Referencoj |
↑ Vlasti.net: МИД России называет референдум в Приднестровье реакцией на фактическую блокаду
↑ Lenta.ru: Рубль в конце тоннеля
Eksteraj ligiloj |
- paĝo "Trans-Dnestrujo" en la retejo eurominority.eu