John Broughton











































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































John BROUGHTON (naskiĝis en 1952) estas aŭstralia amatora astronomo. Laŭ la Minor Planet Center, li malkovris 1119 asteroidojn[1] inter 1997 kaj 2008, elde la Observatorio de Reedy Creek en Ora Marbordo (Kvinslando, Aŭstralio).



Malkovroj kaj esploroj |


La 11-an de aprilo 2004, Broughton malkovris la apud-teran objekton
(186844) 2004 GA1 : tiu estis rigardita kiel la unua malkovro, fare de amatora astronomo, de granda potence danĝera objekto.


Li malkovris du kometojn : P/2005 T5 (Broughton) la 7-an de oktobro 2005,[2] kaj C/2006 OF2 (Broughton), la 17-an de julio 2006.[3]


Li kreis du programarojn, " ScanTracker" kaj "ScanAlyser", kiuj utilas por mezuri la altempigon kaj la daŭron de la kaŝado de steloj fare de asteroidoj.[4]



Premioj kaj honoroj |


Broughton estis unu el kvin astronomoj kiuj gajnis la "Gene Shoemaker Near-Earth Object Grants" [5] (Subvencio Gene Shoemaker pri la Apud-Teraj Objektoj) de la Planeda Societo. La mono estis uzita por aĉeti fotilon kun ŝargkuplita aparato.


La asteroido 24105 Broughton[6] estis nomita en lia honoro.



Notoj kaj referencoj |




  1. MPC alfabeta listo de la asteroidaj malkovrintoj(angle)


  2. Comète P/2005 T5 (Broughton) (france)


  3. Comète C/2006 OF2 (Broughton) (france)


  4. Drift-Scan Timing of Asteroid Occultation (angle)


  5. La recevintoj de la subvencio Gene Shoemaker NEA 2002 (angle)


  6. JPL Small-Body Database Browser : 24105 Broughton (1999 VE10) (angle)













Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár