Bever GR













































Bever




Blazono de Bever






Bever


Kantono
Grizono
Distrikto
Malojo
Komunumaro
Supra Engadino

Koordinatoj 

46°43′0″N 9°53′10″O  /  46.71667°N, 9.88611°O / 46.71667; 9.88611 (Bever GR)Koordinatoj: 46°43′0″N 9°53′10″O  /  46.71667°N, 9.88611°O / 46.71667; 9.88611 (Bever GR)
Nombro de enloĝantoj
648
Areo
45,75 km²
Alteco
1708 m super marnivelo
Poŝtkodo
7502
Komunumkodo
7381




Mapo de Bever





Enhavo






  • 1 Pri la komunumo


  • 2 Geografio


  • 3 Najbaraj komunumoj


  • 4 Trafiko


  • 5 Lingvoj


  • 6 Historio


  • 7 Vidu ankaŭ


  • 8 Notoj kaj referencoj


  • 9 Eksteraj ligiloj





Pri la komunumo |


Bever estas komunumo de la komunumaro Supra Engadino kaj la distrikto Malojo en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 648 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.



Geografio |


Bever situas en Supra Engadino ĉe la suda flanko de Albulotunelon de Retia Fervojo. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝo Bever en la valfundo ankaŭ la vilaĝeto Spinas ĉe la suda protalo de Albulotunelo kaj eksklavo tute supre en la Valo Bever.



Najbaraj komunumoj |


La komunumo Bever limas en nordo kaj oriento al La Punt-Chamues-ch, kaj en sudo kaj okcidento al Samedan. La eksklavo en Supra Valo Bever limas en nordo al Bergün/Bravuogn, en oriento al Samedan, en sudoriento al Sankta Maŭrico, en sudo al Silvaplana, en sudokcidento al Bivio, en okcidentsudokcidento al Marmorera, en okcidento al Sur, kaj en nordokcidento al Tinizong-Rona.



Trafiko |


Tra Bever pasas la kantona ĉefvojo n-ro 28 de Malojopasejo nordorienten tra tuta Engadino. En Bever kuniĝas la albula linio de Retia Fervojo, kiu estas monda heredaĵo de UNESKO, kun ĝia transengadina linio.



Lingvoj |


Ĝis komence de la 20-a jarcento Bever estis ĉefe romanĉlingva komunumo. Ek de tiam la nombro de romanĉlingvanoj en la komunumo konstante malkreskis, dum samtempe almigris germanlingvanoj. En la 1940-aj jaroj la nombro de germanlingvanoj kaj romanĉlingvanoj egaliĝis. Okaze de la popolnombrado de 1980 parolis 40,51% la germanan lingvon, dum 36,11% parolis la romanĉan kaj 20,14% la italan. En la jaro 2000 jam du trinonoj de la loĝantaro parolis la germanan, nome 66,56%, dum 18,86% parolis la romanĉan kaj 11,73% la italan.



Historio |


La unua dokumenta mencio de Bever datiĝas el la jaro 1139 kiel ad Bevero. Ĝis la administracia reformo de 1851 Bever dividis sian historion kun Supra Engadino kaj formis parton de la tribunalkomunumo Sur Funtauna Merla. Ek de 1851 ĝi estas komunumo de la komunumaro Supra Engadino en la distrikto Malojo.
[1]



Vidu ankaŭ |


  • Aliaj signifoj de Bever


Notoj kaj referencoj |




  1. Fonto: Ottavio Clavuot: Bever en Historia Leksikono de Svislando (2004-04-28)



Eksteraj ligiloj |



  • Oficiala retejo de la komunumo Bever


  • Bever GR en la Historia Leksikono de Svislando germane france itale


  •  Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Bever – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)











Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár