Ruwer









Disambig-dark.svg
Tiu ĉi artikolo temas pri la rivero Ruwer en okcidenta Germanio. Pri la komunumaro Ruwer, nomita laŭ la rivero, legu en aparta artikolo.









































Ruwer

ĉe Hinzenburg

ĉe Hinzenburg

Bazaj informoj

Situo

Eŭropo, Germanio, okcidenta Hunsrück, Rejnlando-Palatinato

Longeco
46 km km
Fluo

Fonto
ĉe la monto Rösterkopf apud Osburg

- Alteco super marnivelo
660 m m

Enfluejo

Mozelo apud Trier-Ruwer/Eitelsbach

- Alteco
120 m m

Altecodiferenco
540 m m
Geografio

Trairataj urboj

Trier kaj aliaj (detale vidu maldekstre)







v  d  r


Information icon.svg



La Ruwer (latine Erubris, Rubora) estas rivero de 46 kilometroj da longo en Germanio, kiu alfluas la pli grandan riveron Mozelo. Ĝi fontas ĉe la monto Rösterkopf apud la loko Osburg, fluas tra Kell am See, Niederkell, Zerf, Hentern, Hinzenburg, Schöndorf, Pluwig, Gusterath-Tal, Sommerau (akvofalo), Waldrach, Kasel kaj Mertesdorf kaj en la urboparto Ruwer-Eitelsbach de Trier enfluas la Mozelon.


La rivero estas la plej akvoriĉa alfluo al la Mozelo. En la unua parto la rivereto fluas tra neloĝata valo, en la fina parto dum printempo kaj post forta pluvado ankaŭ paseblas per kajakoj.




Enhavo






  • 1 Vinkultivado


  • 2 Antikva literatura mencio


  • 3 Alfluaj rojoj


  • 4 Eksteraj ligiloj





Vinkultivado |


En iuj deklivoj borde de la rivero kultiviĝas vino - tiuj vitejoj apartenas al la vinkultiva regiono Mozelo-Saro-Ruwer kaj en aliaj partoj de Germanio la rivera nomo konatas aparte pro la vinoj, kiuj devenas de ĉi tie.



Antikva literatura mencio |


Dum la jaro 371 la romia poeto Ausonius menciis la riveron en latina teksto per la frazo "La Ruwer turnas per kapturnigaj kirliĝoj ŝtonojn erigantaj la grenon, kaj tiras akutvoĉajn segilojn tra glataj blokoj da marmoro". La rivereto tiu tiujarcente jam estis forte metilabore utiligata.




Alfluaj rojoj |


Alfluas la rivereton la rojoj Alkenbach, Altbach, Altweiherbach, Apfelbach, Avelbach, Bausbach, Benninger Bach, Bingelbach, Burg Heider Bach, Burkelsbach, Eitelsbach, Enterbach, Eschbach, Eselsbach, Flonterbach, Gimpelbach, Gondersbach, Grindelbach, Großbach, Hinzerter Bach, Kittelbach, Klinkbach, Kreidbach, Kundelbach, Labach, Lehbach, Misselbach, Moertschelbach, Mühlscheider Bach, Pehlbach, Rauruwer, Rimperterbach, Riveris, Rothbach, Siebenbornbach, Thielenbach, Waldbach, Waschbach, Weiherbach, Wenigbach, Wenzelbach kaj Weschbach.



Eksteraj ligiloj |


  • nacia germania oficejo pri naturprotekto: akvovoja sistemo Ruwer kaj alfluaj rojoj



  • Ruwer en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Ruwer en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)








Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár