Akvario
Akvario estas ankaŭ konstelacio Akvisto.
Akvario estas rezervujo el travidebla materialo (plimulte el vitro aŭ firma plasto) plenigita per akvo, en kiu oni kulturas akvajn kreskaĵojn kaj bredas akvajn animalojn (plimulte fiŝojn, kelkajn senvertebrulojn, sed ankaŭ mamulojn, amfibiojn kaj reptiliojn. Oni establas grandajn akvariojn pro klerigaj kaŭzoj ekzemple en zoologiaj ĝardenoj aŭ kiel viva dekoracio en publikaj spacoj. Modernaj publikaj akvarioj atingas grandegajn dimensiojn. Ekzemple akvario en japana Osako havas volumenon 5.400 m³ kaj kolekton de 580 specioj de akvaj animaloj.
Speciala tipo de akvario estas akvario-ekrano en kiu ĉiuj fiŝoj estas videblaj. Ĝi estas longa kaj alta sed ne larĝa.[1]
Laŭ Francisko Azorín ĝi estas Akvujo por kulturi fiŝojn, vegetaĵojn, kiel amuzo, lerno aŭ industricelo; la termino devenas el latina aquarium el aqua (akvo).[2]
Enhavo
1 Popularaj akvariaj fiŝoj
2 Referencoj
3 Vidu ankaŭ
4 Eksteraj ligiloj
Popularaj akvariaj fiŝoj |
- Gupio
- Skalaro
- Beta
- Kisanta guramio
- Orfiŝo
- Haplochromis
- Labirintaj fiŝoj
Referencoj |
- ↑ 1,01,1Nomo laŭ ŜEVĈENKO, Aleksandr; Nikolao Gudskov (scienca redaktoro). (2007) Ilustrita Enciklopedio de akvariaj fiŝoj. Moskvo: IMPETO, p. 6. ISBN 978-5-7161-0138-8..
↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 5.
Vidu ankaŭ |
- Terario
Eksteraj ligiloj |
- Angle: Informo pri akvarioj