George Soros































































George Soros

George Soros - Festival Economia 2018 1.jpg
Personaj informoj

Naskonomo

Schwartz György

Naskiĝo

12-an de aŭgusto 1930 (1930-08-12) (88-jara)
en Budapeŝto

Loĝloko

Budapeŝto, Anglio, Novjorko

Ŝtataneco

Usono, Hungario, Unuiĝinta Reĝlando

Alma mater
Londona Lernejo de Ekonomiko

Profesio
business magnate, investor, filantropo, esperantisto, filozofo, verkisto, ekonomikisto, financisto, bankisto, trader

Oficiala retejo

https://www.georgesoros.com/

Lingvoj

Esperanto, angla lingvo, hungara lingvo
Familianoj

Edz(in)o

Tamiko Bolton, Susan Weber Soros, Annaliese Witschak



Infanoj
Alexander Soros, Gregory Soros, Jonathan Soros, Robert Soros, Andrea Soros

Patro

Tivadar Soros

Patrino
Elizabeth Soros

Frat(in)oj
Paul Soros, Daisy Soros







v  d  r


Information icon.svg





George Soros




George Soros pri la Konferenco de Sekureco en Munkeno, 2011




George Soros dum la Monda Ekonomia Forumo en Davos, 2011




George Soros dum la Monda Ekonomia Forumo en Davos, 2010


Flag of Esperanto.svg



George Soros, 2012




George Soros en la Ekonomia Forumo en Trento (Italio), 2012


'George Soros [Djordj Ŝoroŝ]), hungare György Soros, naskiĝis la 12-an de aŭgusto 1930 en Budapeŝto sub la nomo György Schwarz (elp. ŝvarc). Li estas financisto, spekulanto, filantropo kaj filo de la Esperanto-verkisto Tivadar Schwarz, alinomata Teodoro Ŝvarc, unu el la eldonintoj de la fama beletra revuo en Esperanto (Literatura Mondo). Soros estas konata kiel "La viro, kiu rompis la bankon de Anglio" kiam li en 1992 forte vetis kontraŭ la britanpound', kiam li estis profesie financa analisto kaj interŝanĝisto de valutoj (angle: 'trader') en la londona borso-merkato[1].




La patro de George Soros, Teodoro Ŝvarc, estis esperantisto kaj eldoninto de unu el la plej gravaj beletraj revuoj, nome Literatura Mondo[2]. Ĝi aperis en Budapeŝto en tri periodoj. La unuan numeron eldonis Teodoro Schwartz en oktobro 1922.




Enhavo






  • 1 Biografio


  • 2 Soros kaj Esperanto


    • 2.1 George Soros, rifuĝinto de la dua mondmilito




  • 3 Referencoj


  • 4 Vidu ankaŭ


  • 5 Eksteraj ligiloj





Biografio |


Li estis 13-jara kiam la nazia Germanio invadis Hungarion en marto 1944. Kvankam lia familio estis juda, li eskapis de deportadon danke al la protekto de ministeria oficisto kiu portretis lin kiel sia baptoinfano. Li vivis en Hungario ĝis 1946. En la sama jaro li fuĝis pro la sovetia okupacio por iri al Esperanto-kongreso en Londono[3].


Soros migris al Anglio en 1947 kaj diplomiĝis ĉe London School of Economics (Londona ekonomika lernejo) en 1952. En 1956 li migris al Usono. Li estas prezidanto de Soros Fund Management (fondusa manaĝado Soros) kaj de Open Society Foundations[4] (Fondumoj por malferma socio).


Soros subite famiĝis ekde septembro 1992, kiam, opiniante ke la brita pundo estas supertaksata, li forte spekulis kontraŭ ĝi. Bank of England (Banko de Anglio) estis devigata forigi la pundon el la eŭropa ŝanĝkurzosistemo, kaj Soros dume gajnis unu miliardon da usonaj dolaroj. Li estis kromnomita "la homo kiu disrompis la Bankon de Anglio". En 1997, en similaj cirkonstancoj, la malajzia ĉefministro Mahathir bin Mohamad akuzis Soros-on malsuprentiri la malajzian ringiton.


Soros aktivas kiel filantropo de 1979, kiam li komencis havigi monrimedojn por helpi nigrulojn studi en University of Cape Town (La Kaburba Universitato) en la rasapartisma Sudafriko. La filantropa fonduso de Soros en Orienta Eŭropo plej ofte aperas tra naciaj Fondusoj, kiuj foje funkcias sub aliaj nomoj, ekzemple Stefan Batory Foundation en Pollando.


Li estas miliardulo, unu el la plej riĉaj homoj de la nuna mondo, kun ĉirkaŭ 25-20 miliardoj da dolaroj.


Dum longaj jaroj Soros ne implikiĝis en la usonan politikon, sed tio ŝanĝiĝis kun prezidanto George W. Bush, kiun Soros klopodis malhelpi reelektiĝi per investo de 5 milionoj da usonaj dolaroj kun MoveOn.org por forigi Bush-on.


Li verkis The Bubble of American Supremacy ("La veziko de usona supereco"), kiu aperis en januaro 2004.



Soros kaj Esperanto |


La patro de George Soros, Teodoro Ŝvarc, estis esperantisto; oni povas interpreti la familian nomon 'Soros' alprenitan dum la tridekaj jaroj kiel aludon al Esperanto (ĝi estas la futura formo de la verbo sori), sed ne ekzistas certeco pri tio laŭ Humphrey Tonkin, la tradukinto de pluraj verkoj de Soros[5]. Dum lia junaĝo en la 1930-aj kaj la 1940-aj jaroj en Budapeŝto, oni parolis Esperanton en la hejmo kaj Esperanto-verkistoj (-> Literatura Mondo) kaj aliaj esperantistoj vizitadis ilian hejmon. Ofte troviĝas informoj, ke George Soros estus denaska parolanto de Esperanto, sed laŭ Humphrey Tonkin tio ne estas vera[5].



George Soros, rifuĝinto de la dua mondmilito |


Kam la juna George Soros en 1947 fuĝis el Hungario al Britio tra Svislando, partopreninte en la 32-a Universala Kongreso de Esperanto en Berno,[6] inter liaj unuaj faroj estis ligi kontaktojn kun la britaj esperantistoj en Londono. Tio laŭ li pruvis la utilecon de Esperanto, ĉar "kien ajn oni iris, oni trovis iun kun kiu oni povis paroli [en Esperanto]".[7] Tion George Soros diris dum simpozio From Zamenhof to Soros: A Symposium ("De Zamenhof al Soros: Simpozio") organizita de la Universala Esperanto-Asocio en Novjorko la 15-an de decembro 2010 (okaze de la Zamenhofa tago), kiam prezentiĝis anglalingva traduko de la libro Modernaj Robinzonoj de lia patro. George Soros mem ĉeestis dum proksimume unu horo, el kio li dum deko da minutoj prelegis pri la rilatoj inter Esperanto kaj sia familio. Hodiaŭ, Soros ne plu uzas la lingvon[8], sed je peto de ĵurnalisto dum tiu simpozio, George Soros tamen sciis parkere citi parton de la poemo La vojo de L. L. Zamenhof kiun li kiel junulo lernis.[9]



Referencoj |





  1. Ferguson, Niall; Schlefer, Jonathan, "Who Broke the Bank of England?", 2009, Harvard Business School BGIE Unit Case No. 709-026. SSRN 1485674.


  2. István Ertl, Literatura Mondo (Nia trezoro), La Ondo de Esperanto, 10 (2009).


  3. (en, fr) Michael Lewis, «The Speculator: What on earth is multibillionaire George Soros doing throwing wads of money around in Eastern Europe?», The New Republic, la 10-an de januaro 1994. Vidu ankaŭ : Michael T. Kaufman, Soros: The Life and Times of a Messianic Billionaire, Alfred A. Knopf, 2002, pp. 32–33


  4. George Soros, Open Society Foundations.

  5. 5,05,1http://www.transparent.com/esperanto/the-billionaire-native-esperanto-speaker/


  6. Schwartz, Teodoro: Modernaj robinzonoj en la siberia praarbaro. Eldonejo Bero : Berkeley, 1999. Dua, redaktita eldono. Paĝo IX (en la antaŭparolo de Humphrey Tonkin).


  7. Alison Leigh Cowan: How Do You Say ‘Billionaire’ in Esperanto? In The New York Times, 2010-12-16


  8. Calvo, José Manuel: SOROS. El millonario que quería ser filósofo. El País, 2008-09-21


  9. Libera Folio: George Soros ĉeestis simpozion de UEA




Vidu ankaŭ |



  • Listo de miliarduloj

  • (eo) Finance Watch

  • Listo de denaskaj esperantistoj

  • Kosmopolitismo

  • Rifuĝinto

  • Okupu Wall Street



Eksteraj ligiloj |










Faces-nevit.svg
Trovu « George Soros » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»





  • George Soros en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)

  • Kategorio George Soros en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • George Soros en la Vikicitaro (Kolekto de citaĵoj)






  • Project Syndicate (angle)


  • La Fondaĵo Soros : Open society Institute (angle)


  • Soros's Deep Pockets vs. Bush "La profundaj poŝoj de Soros kontraŭ Bush." (angle)
















Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár