Árpád Ódry
Árpád Ódry [Odri], hungare Ódry Árpád estis hungara aktoro kaj reĝisoro. Lia patro estis Lehel Odry.
Árpád Ódry naskiĝis la 25-an de septembro 1876, Budapeŝto - mortis la 5-an de aprilo 1937, Budapeŝto.
Enhavo
1 Biografio
2 Roloj (elekto)
3 Memorigiloj
4 Fontoj
Biografio |
Árpád Ódry finis aktoran akademion en 1898 en Budapeŝto, poste li komencis sian aktoran karieron en provincaj teatroj. Li aliĝis al trupo de Nacia Teatro (Budapeŝto) en 1905, kie li ankaŭ reĝisoradis ekde 1912. Ekde 1929 li instruis en la akademio, baldaŭe estris ĝin. Li neniam edziĝis, sed li havis filinon. Li ricevis premion en 1928.
Roloj (elekto) |
- 45 reĝisoradoj
- ĉefroloj, ekzemple William Shakespeare: Hamlet; József Katona: Bánk bán (Banuso Bánk); Imre Madách: Az ember tragédiája (La tragedio de l' homo)
- roloj (precipe tragikaj roloj), ekzemple William Shakespeare: Romeo kaj Julieta, Macbeth, Reĝo Lear, Othello
Memorigiloj |
scenejo en Budapeŝto- hejmo por gemaljunuloj aktoraj
Fontoj |
- Hungara Vikipedio