Damao





















Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Damao


Dama dama
Dama dama


Biologia klasado


































Regno:

Bestoj Animalia

Filumo:

Ĥorduloj Chordata

Klaso:

Mamuloj Mammalia

Ordo:

Parhufuloj Artiodactyla

Familio:

Cervedoj Cervidae

Subfamilio:

Cervinae

Genro:

Dama

Specio:

D. dama



Dunomo


Dama dama
(Linnaeus, 1758)

Konserva statuso


Status iucn2.3 LC eo.svg
Konserva statuso: Malplej zorgiga (LR/lc)


Vivareo de damao 1: Indiĝena 2: Eble indiĝena 3: Frue enkondukita de homoj 4: Enkondukita de homoj lastatempe

Vivareo de damao
1: Indiĝena
2: Eble indiĝena
3: Frue enkondukita de homoj
4: Enkondukita de homoj lastatempe


Aliaj Vikimediaj projektoj







Wikispecies-logo.svg

Sistematiko en Vikispecioj








Commons-logo.svg

Komunejo pri Damao









v  d  r


Information icon.svg



Damao (Dama dama) estas remaĉulo el la ordo de parhufuloj, kaj familio de cervedoj. Ĝi similas al cervo, sed la virbesto portas platajn kornarojn, iom similajn al tiuj de alko.


Ĝi devenas el Mediteraneo kaj Anatolio [noto 1], nun ĝi troviĝas en la grandaj (ĉefe ebenaĵaj) arbaroj dise en Eŭropo. Ili vivas ĉefe en grupoj. Ili manĝas herbojn, glanon, berojn ĉefe aŭrore, nokte. Ili ofte senŝeligas arbojn kaj manĝas ŝosojn. La virbestoj pezas 125 kg, la inbestoj pezas nur 50 kg. Ŝi seksardas de mezo de oktobro ĝis novembro. La femalo naskas en junio, julio unu (malofte 2, 3) damaidojn.


La ordinara damao (Cervus dama) havas koloron laŭ sezonoj kaj aĝo. Somere ties supra korpo, femuro kaj vostofino estas brunruĝaj, la ventro kaj la krura interno estas blankaj; la buŝon kaj la okulojn ĉirkaŭas nigraj ringoj; la dorsaj haroj estas baze blanketaj, meze ruĝbrunaj, pinte nigretaj, tiel ke blankaj makuloj aperas. Vintre la kapo, kolo, kaj orelpintoj ŝanĝiĝas al grizbrunaj, la dorsa kaj flankaj partoj estas nigretaj, kaj la ventro estas cindrogriza, kelkfoje ruĝeta. Oni konas kelkajn albinojn kaj melanojn.


La nazkovrilo estas nuda, kornaron havas nur la masklo kies kornaro estas cilindroforma ĉe la bazo, poste platiĝas ŝoveliloforme, kaj fine disbranĉiĝas. Iliaj okuloj kaj oreloj estas grandaj, la larmokavoj estas bone videblaj.


La damao seksardas oktobre kaj naskas en junio. La maljunaj maskloj deĵetas siajn kornarojn en majo, la junaj nur en junio.


Tiu palearktisa besto vivas sovaĝe en Nord-Afriko kaj sudorienta Azio.


La piedspuro de la damao estas pinta kaj pli longa ol tiu de ruĝa cervo, tio similas pleje tiun de kapro, sed pli granda ol tiu.



Notoj |





  1. Vidu ankaŭ : Sud-anatoliaj koniferaj kaj deciduaj montarbaroj, Zagros-montara arbarstepo




Vidu ankaŭ |


  • Makula cervo











Portala ikono Portalo pri Biologio
Portala ikono Portalo pri Zoologio








Popular posts from this blog

Aikido

Tivadar Csontváry Kosztka

Metroo de Marsejlo