Pigoj
Pigoj estas paseroformaj birdoj de la familio de Korvedoj. La plej konataj specioj estas tiuj de la genro Pica. Sed ankaŭ aliaj genroj estas kutime nomataj kiel pigoj.
Specioj |
Holarktaj (blankonigraj) pigoj
- Genro Pica
Eŭropa pigo, Pica pica
Nigrobeka pigo, Pica hudsonia (povas esti samspecifa kun P. pica)
Flavbeka pigo, Pica nuttalli (povas esti samspecifa kun P. pica/P. hudsonia)
Korea pigo, Pica sericea (povas esti samspecifa kun P. pica)
Orientaj (bluverdaj) pigoj
- Genro Urocissa
Formosa blua pigo Urocissa caerulea
Ruĝbeka pigo, Urocissa erythrorhyncha
Orbeka pigo, Urocissa flavirostris
Blankflugila pigo, Urocissa whiteheadi
Srilanka blua pigo, Urocissa ornata
- Genro Cissa
Verda pigo, Cissa chinensis
Flavbrusta pigo, Cissa hypoleuca
Mallongvosta pigo, Cissa thalassina
Blua pigo
- Genro Cyanopica
Blua pigo, Cyanopica cyana
Aliaj pigoj |
La Nigra pigo, Platysmurus leucopterus, spite sian nomon, ne estas pigo, sed arbopigo. Arbopigoj estas distinga grupo de korvedoj ekstere similaj al pigoj.
La Aŭstralia pigo aŭ Flutopigo, Gymnorhina tibicen, estas rimarkinde senmakula, kun nigroblanka plumaro rememoriga de la Eŭropa pigo, sed ĝi ne estas korvedo.