Borsodnádasd
| Borsodnádasd | |||
|---|---|---|---|
| urbo | |||
|
| ||
| Flago | Blazono | ||
| Administrado | |||
Lando | Hungario | ||
Regiono | Norda Hungario | ||
Departemento | Borsod-Abaúj-Zemplén | ||
Distrikto | Ózd | ||
Adreso | Alkotmány út 3. 3671 Borsodnádasd | ||
Poŝtkodo | 3671 | ||
Telefona antaŭkodo | (+36) 48 | ||
Kodo laŭ KSH | 05315 | ||
Retpaĝaro | www.borsodnadasd.hu | ||
| Demografio | |||
Loĝantaro | 3 204 (1-a de januaro 2015)[1] | ||
Loĝdenso | 110,72 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
Geografia situo | 48° 7′ N, 20° 15′ O48.12331111111120.242888888889Koordinatoj: 48° 7′ N, 20° 15′ O | ||
Alto | 257 m | ||
Areo | 28,07 km² (2 807 ha) | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
| |||
| Alia projekto | |||
Borsodnádasd [borŝodnAdaŝd] estas urbo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en Distrikto Ózd.
Enhavo
1 Situo
2 Historio
3 Komunumoj Nádasd en Hungara reĝlando
4 Referencoj
Situo |
Borsodnádasd situas sur malebenaĵo, laŭ ĉefvojo Bátonyterenye-Ózd, la lasta urbo estas proksime.
Historio |
La unua skriba mencio devenis el 1210, laŭ la pli mallonga formo Nádasd. Ĝi jam havis en 1241 burgon, en 1332 preĝejon. La turkoj ofte forbruligis la komunumon. En 1840 oni trovis brunan karbonon, baze de tio ferofabriko konstruiĝis en 1864, dume alvenis hungaroj, slovakoj, ĉeĥoj, prusoj. Ili funkciis ĝis 1992. La vilaĝo ricevis la distingan antaŭnomon Borsod en 1903 kaj urbiĝis en 2001. En la urbo cigana aŭtonomio funkcias.
Vidindaĵoj estas preĝejoj romkatolikaj omaĝe al Stefano la 1-a (Hungario) en 1859 (la turo estas 41 m-ojn alta) kaj omaĝe al Koro de Jesuo de 1934, luterana el 1934.
Urbodomo de Borsodnádasd
Komunumoj Nádasd en Hungara reĝlando |
En la nomo oni rekonas la vorto nád (=kano), pri kio oni nomumis komunumojn. Pro la tutlanda poŝta servo oni distingis ilin: Abaújnádasd, Árvanádasd, Csallóköznádasd, Egyházasnádas, Szepesnádasd, nun en Slovakio, Fraknónádasd nun en Aŭstrio, Borsodnádasd kaj Tornanádaska en Borsod-Abaúj-Zemplén, Mecseknádasd en Baranya, Nádasdladány en Fejér, Nádasd en Vas (Hungario), Alsónádasd, Felsőnádasd, Görgénynádas, Hadadnádasd, Nádasdia, Nádaspapfalva, Szilágynádasd nun en Rumanio.
Referencoj |
↑ Magyarország közigazgatási helynévkönyve, 2015. január 1. (magyar és angol nyelven). Központi Statisztikai Hivatal, 2015. szeptember 3. (Hozzáférés: 2015. szeptember 4.)