Miŝteka regiono de Oaĥako

















regiono Mixteca




jen la regionoj de la subŝtato Oaxaca: la regiono Mixteca montratas malhelflave en la nordokcidento
jen la regionoj de la subŝtato Oaxaca: la regiono Mixteca montratas malhelflave en la nordokcidento

Bazaj informoj

Ĉefurbo
Huajuapan

Loĝantaro
556 256 (stato: censo de 1990)







v  d  r


Information icon.svg



La miŝteka regiono de Oaĥako (hispane plenforme región mixteca oaxaqueña) estas parto de la subŝtato Oaxaca (en Esperanto Oaĥako) de Meksiko. Ĝi situas en la nordokcidento de la subŝtato kaj en 2010 havis 465 991 loĝantojn. Laŭ la censo de 1990, 20 jarojn pli frue, temis pri 556 256 loĝantoj, el kiuj 227 680, do pli-malpli 40 procentaĵoj, parolis lingvon el la miŝteka lingvaro, kaj etne konsideriĝas miŝtekoj. Administra centro de la regiono estas la urbo Huajuapan.


La regiono konsistas el sep administraj distriktoj, kiuj plue disdividiĝas je unuopaj komunumoj. La sep distriktoj estas:



  • Juxtlahuaca,

  • Silacayoapam,

  • Huajuapan,

  • Coixtlahuaca,

  • Tlaxiaco kaj

  • Nochixtlán.





la katedralo de Huajuapan










Popular posts from this blog

Aikido

Tivadar Csontváry Kosztka

Metroo de Marsejlo