Karlo la 1-a (Anglio)













































































































Karlo la 1-a

Reĝo de Anglio, Skotlando kaj Irlando

King Charles I after original by van Dyck.jpg

Persona informo

Naskiĝo

19-an de novembro 1600 (1600-11-19)
en Dunfermline Palace

Morto

30-an de januaro 1649 (1649-01-30) (48-jara)
en Londono

Mortokialo

senkapigo [#]

Tombo
Kapelo de Sankta Georgo [#]

Religio

Anglikanismo [#]

Ŝtataneco

Reĝlando Anglio [#]
Familio

Dinastio

Stuartoj [#]

Patro

Jakobo la 6-a kaj la 1-a [#]

Patrino
Anne of Denmark [#]

Gefratoj
Mary Stuart • Elizabeto Stuart • Margaret Stuart • Sophia of England • Robert Stuart • Henry Frederick Stuart [#]

Edzino

Henrietta Maria de Francio [#]

Idoj

Karolo la 2-a de Anglio • Mary, Princess Royal and Princess of Orange • Jakobo la 2-a de Anglio • Elizabeth Stuart • Princess Anne of England • Henry Stuart, Duke of Gloucester • Princess Henrietta of England [#]
Profesio

Okupo

politikisto [#]

Reĝo de Anglio Flago-de-Anglio.svg

Regado

1625-1649

Antaŭulo

Jakobo la 1-a

Sekvanto

Karlo la 2-a

Reĝo de Skotlando Flago-de-Skotlando.svg

Regado

1625-1649

Antaŭulo

Jakobo la 6-a

Sekvanto

Karlo la 2-a

Reĝo de Irlando Saint Patrick's Saltire.svg

Regado

1625-1649

Antaŭulo

Jakobo la 1-a

Sekvanto

Karlo la 2-a

[#]

Fonto: Vikidatumoj







v  d  r


Information icon.svg





Karlo la 1-a


Karlo la 1-a, aŭ anglalingve Charles I, (naskiĝis la 19-an de novembro 1600 - mortis la 30-an de januaro 1649) estis la reĝo de Anglio, Skotlando kaj Irlando ekde la 27-an de marto 1625 ĝis sia mortpuno en 1649.


Karlo restas fama pro la influo-batalo, kiun li entreprenis kontraŭ la Parlamento de Anglio. Ĉar li klopodis instali absolutan monarkion, multaj angloj timis lin. Multaj el liaj decidoj kaŭzis konsiderindan opozicion, precipe la kreado de novaj impostoj sen la konsento de la Parlamento.


Religiaj konfliktoj markis la tutan reĝadon de Karlo. Li edziĝis kun katolika princino, Henrietta Maria, malgraŭ la malkonsento de la Parlamento kaj de la publiko pli ĝenerale. Karlo plie alianciĝis kun pluraj malpopularaj religiuloj, inkluzive de Richard Montagu kaj William Laud, kiun Karlo nomumis kiel ĉefepiskopon de Canterbury. Multaj regnanoj opiniis, ke tiu decido tro proksimigis la Eklezion de Anglio al romkatolikismo. La posta strebo de Karlo al la religia reformo de Skotlando kaŭzis la militojn de la episkopoj, kiuj senfortigis Anglion kaj favoris lian postan eloficiĝon.


La lastaj jaroj markiĝis de la angla enlanda milito, dum kiu Karlon kontraŭstaris la soldatoj de la Parlamento (kiu kontestis la plifortigon de la reĝa potenco) sed ankaŭ la puritanoj, kiuj estis malfavoraj al la religia inklino de la reĝo. Post du enlandaj militoj kaj pluraj malvenkoj, Karlo estis kaptita, procesita kaj mortpunita pro altperfido. La monarkio estis tiam nedaŭre aboliciita kaj anstataŭita de respubliko gvidita de Oliver Cromwell.






  • Karlo la 1-a (Anglio) en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Karlo la 1-a (Anglio) en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)

















Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár