Nigra pulvo
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun polvo aŭ pulvoro.
Pulvo aŭ nigra pulvo estas eksplodema pulvoro el miksitaj salpetro, karbo kaj sulfuro.
Ĝi estas malalta eksplodaĵo, kiu eksplodas malpli rapide ol rapido de sono.
Plej ofte skribata sed malpreciza kemia reakcio de eksplodado de la nigra pulvo estas
- 2 KNO3 + S + 3 C → K2S + N2 + 3 CO2
Pli preciza, kvankam ne tute, estas jena reakcio:
- 10 KNO3 + 3 S + 8 C → 2 K2CO3 + 3 K2SO4 + 6 CO2 + 5 N2
Reale, la procezo ne havas unu precizan formulon kaj povas agi diverse.
Ankaŭ vidu |
- Dinamito
- Artfajraĵo
Proverbo |
Ekzistas proverboj pri pulvo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[1]:
„ Eksplodema kiel pulvo. ”
„ Li pulvon ne elpensis. ”
„ Eksplodis kiel pulvo. ”
Referencoj |
↑ [1]