Lot
Por samtitola artikolo vidu la paĝon LOT. |
Lot | |
---|---|
Administrado | |
Lando | Francio |
Regiono | Okcitanio |
Numero | 46 |
Prefektejo | Cahors |
Subprefektejoj | Figeac Gourdon |
Prezidanto de la departementa konsilio | Serge Rigal |
Prefekto | Catherine Ferrier |
Statistikaĵoj | |
Loĝantaro | 173 758 (2013) |
Loĝdenso | 33,3 loĝ./km2 |
Areo | 5 217 km2 |
Subdividoj | |
Arondismentoj | 3 |
Kantonoj | 17 |
Komunumaroj | 13 |
Komunumoj | 326 |
Lot [lɔt] (aŭ okcitane Òlt [olt]) estas unu el la departementoj de la franca regiono Okcitanio. Ĝia prefektejo estas Cahors. Lot etendiĝas sur 5 217 km2 kaj ĝi havas 173 758 loĝantojn[1].
La departemento enhavas 326 komunumojn.
Enhavo
1 Geografio
2 Ekonomio
3 Turismo kaj kulturo
4 Notoj kaj fontoj
5 Vidu ankaŭ
6 Eksteraj ligiloj
Geografio |
Lot havas landlimojn kun la departementoj Corrèze, Cantal, Aveyron, Tarn-et-Garonne, Lot-et-Garonne kaj Dordogne.
Ekonomio |
Kalkŝtonaj ebenaĵoj kovras la plej grandan parton de sia teritorio. Ili nomiĝas causses [kos]: Causse de Martel, Causse de Gramat, Causse de Limogne formas kune vastan sekegan surfacon kie troviĝas nur kelkaj paŝtejoj kaj maldensaj arbaroj. Agrikulturo disvolviĝas en la valoj.
Turismo kaj kulturo |
Lot posedas kelkajn el la plej elstaraj vidindaĵoj de Francio : Rocamadour, unu el la plej gravaj pilgrimlokoj dum la mezepoko ankoraŭ havas arkitekturan ensemblon eksterordinaran (preĝejoj, kapeloj, kastelo, mezepokaj domoj), la abismo de Padirac, Saint-Cirq-Lapopie klasigita inter la “plej belaj vilaĝoj de Francio” (Les plus beaux villages de France), kaj multaj mezepokaj fortresoj kaj vilaĝoj.
- Aliaj urboj: Figeac, Gourdon (subĉefurboj, france sous-préfectures), Aynac, Bretenoux, Cajarc, Saint-Céré.
- Aliaj vilaĝoj inter la “plej belaj vilaĝoj de Francio”: Autoire, Cardaillac, Carennac, Lacapelle-Marival, Loubressac, Saint-Cirq-Lapopie
Notoj kaj fontoj |
↑ Insee. Chiffres clés : Département dut Lot (45) (france). Alirita la 16-an de marto 2013.
Vidu ankaŭ |
- Komunumoj de Drôme
Eksteraj ligiloj |
- Prefektejo de Lot
- Departementa konsilio de Lot
- Turismo en Lot
|