Sono




Sono estas aŭdebla aervibrado eligita de homoj, bestoj, objektoj ktp..


Fizike sono estas ondo. En gasoj (aero) kaj likvoj ĝi estas ĉiam longituda ondo. En solidaj korpoj ekzistas transversa kaj longituda ondo.


Sonaj ondoj transportas informojn kaj energion. Ili moviĝas per karakteriza rapido t.n. sonrapido c. Tiu estas 343 m/s en aero ĉe temperaturo de 20 °C kaj 1407 m/s en akvo ĉe 0 °C.


Plia karakterizo de la sono estas la amplitudo (ofte mezurita per decibeloj): Sonoj super 120 decibeloj estas netolerebla por homoj. Tiaj aferoj estas ekzamenataj far la scienco akustiko.




  • sonpremo p en N/m² = Pa (paskalo)


  • sonrapido v en m/s


  • frekvenco f en Hz


  • infrasono < 16 Hz estas por homo neaŭdebla, tro malaltaj

  • inter 16 Hz ĝis 20 kHz la sonoj aŭdeblaj por homo


  • ultrasono de 20 kHz ĝis 10 GHz neaŭdebla por homo, ĉar ili estas tro altaj


  • hipersono > 10 GHz


La homo aŭdas sonojn kun diversaj frekvencoj kiel sonojn de diversaj altecoj: sonoj kun pli alta frekvenco estas muzike pli altaj. Pri tio vidu skalo muzika.



  • blanka bruo estas ĉiuj aŭdeblaj frekvencoj kun egalaj energioj (vidu ankaŭ: rozklora, griza, kaj bruna bruo.

Aliaj ekzamenoj uzas la aŭdeblaj sonaj limoj inter 20 Hz kaj 20 kHz, do la infrasonoj estas sub 20 Hz anstataŭ 16 Hz.


Sono, malsame la lumo, estas materia ondo. Ĉar la sono ligitas al materia medio, ĝi ne ekzistas en vakuo.



Vidu ankaŭ |



  • Aŭdo

  • Bruo

  • Eĥo

  • Tonalto

  • Absoluta sonsento

  • Resonanco

  • Resono

  • Resonilo

  • Parolsono

  • Vokalo

  • Konsonanto

  • Voĉo

  • Voĉforto

  • Laŭteco

  • Efiko de Doppler




Skema prezento de efiko de sona ondo al sur orelo ĝis nerva impulso



Proverbo |


Ekzistas pluraj proverboj pri sono en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:









  • Citaĵo

     Kia sono, tia resono. 







  • Citaĵo

     Kio akorde ne sonas, tio rimon ne donas. 







  • Citaĵo

     Kio al mi sonis, tion mi resonas. 



Referencoj |





  1. Lernu







  • Kategorio Sono en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)











Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár