Monaĥejo de Guadalupe






Fasado de la Monaĥejo de Guadalupe.




Klostro de Guadalupe.


La Reĝa Monaĥejo Sankta Maria de Guadalupe estas grava arkitektura kaj religia objekto ege simbola en la regiono de Ekstremaduro, Hispanio kaj de tie tiu simbolo kun la respektiva virgulino estis alportita al multaj lokoj de Latinameriko. Ekzemple en Meksiko ege gravas la adorado al Nia Damo de Gvadalupo. En ties interno videblas la gotika, mudeĥara, renesanca, baroka kaj novklasika stiloj, tio estas, ekde la 13a al la 18a jarcentoj.[1]


Antaŭ la monaĥa ampleksigo, la sanktejo estis nemonaĥa priorejo dum 48 jaroj en la regado de Alfonso la 11-a kaj Henriko la 2-a (Kastilio), sub reĝa patroneco kaj civila senjorestreco. En 1389 ĝi iĝis monaĥejo, laŭ leĝo real provisión fare de Johano la 1-a (Kastilio). Ties novaj loĝantoj estis la monaĥoj de la Ordeno de Sankta Hieronimo, nome komunumo de 32 membroj devenoj de Sankta Bartolomeo de Lupiana. En 1835 okazis la forpelo de la monaĥoj el la monaĥejo, kaj restis la preĝejo nur por uzado de paroĥo dependa el la diocezo de Toledo. Post kelkaj jaroj oni deklaris la ensemblon Nacia Monumento (1879). Alfonso la 13-a proklamis Reĝan Ordenon por la transpaso de la sanktejo al la franciskanoj, pro kio komencis nova epoko. La papo Pio la 12-a, en 1955, plialtigis la sanktejon al la kondiĉo de baziliko.




Enhavo






  • 1 Historia kunteksto


  • 2 Historio kaj evoluo


    • 2.1 De sanktejo al monaĥejo


    • 2.2 Kolumbo kaj la Katolikaj Gereĝoj


    • 2.3 Desamortización kaj revivigo




  • 3 Priskribo


  • 4 Membroj de la reĝa nobelaro entombigitaj en la monaĥejo


  • 5 Notoj


  • 6 Bibliografio


  • 7 Eksteraj ligiloj





Historia kunteksto |




Statuo de Alfonso la 11-a en Algeciras.


Post la batalo de Navas de Tolosa en 1212, la hegemonio de la islamaj almohadoj ekfiniĝis en Al Andalus kaj ili devis retiriĝi al la nordo de Afriko. En la duoninsulo restis kiel forta regno nur la reĝlando de Granado. Sed en Afriko la almohadoj trqafis aliajn malmaikojn, nome la benimerinoj, kiuj post la konkero de Maroko, Alĝerio kaj Tunizio, ekrigardis al la Iberia Duoninsulo deklarante la ĝihadon al la kristanaj regnoj kaj okupante la urbojn Rota, Algeciras kaj Ĝibraltaro. La kontraŭstaro venis kelkaj jarojn poste, kiam en 1340 okazis la batalo de Salado: Benimerinoj kontraŭ la kristana kastili-portugala koalicio estrita de la reĝoj el Kastilio Alfonso la 11-a kaj el Portugalio Alfonso la 4-a. La venko estis por la kristana kastili-portugala koalicio kaj la benimerinoj devis retiriĝi al la nordo de Afriko.


La tradicio rakontas ke Alfonso la 11-a estis konfidinta al la figuro de la virgulino de Guadalupe, tre adorita tiam, kaj kiu ankaŭ la tradicio estis trovita en la ĉirkaŭaĵoj de la rivero Guadalupe.[2] La reĝo ne dubis pri la partopreno de la Virgulino en la venko de la batalo de Salado kaj dankeme konstruigis preĝejon sur la loko kie jam estis praermito. Tiele li iĝis la unua protektanto de la unua sanktejo dediĉita al tiu virgulino.[3] El tiam oni ekformis ĉirkaŭ la sanktejo vilaĝo agnoskita de la reĝo Alfonso la 11-a kiel loko de reĝa posedo ne akirebla de nobeloj.



Historio kaj evoluo |




Aktuala bildo de la Virgulino de Guadalupe (el la ĉambro).


La legendo parolas pri trovo de virgulina skulptaĵo fine de la 13-a jarcento aŭ komence de la 14-a jarcento farita de paŝtisto nome Gil Cordero, kiam tiu serĉis perditan bovinon. Oni supozas, ke tiu skulptaĵo estis iam en Romo kaj en Sevilo, ĝis kiam en 714, dum la islama invado, la skulptaĵo estis kaŝita ĉe la rivero Guadalupe, kiu ŝajne signifas "kaŝita rivero", kie restis ĝis ties malkaŝo.


Tie oni konstruis ermiton, ĉirkaŭ kiu setlis la unuaj loĝantoj de Guadalupe. La unuaj historiaj novaĵoj estas terdonacoj al tiuj praloĝantoj faritaj de la reĝo Alfonso la 11a en 1340, kiam Guadalupe dependis de la urbo Talavera de la Reina. En 1347 oni mencias la pranomon de la vilaĝo kiel Puebla de Santa María de Guadalupe. En 1349, la reĝo donas al la abato la titolon de Moŝto de la vilaĝo kio ekzistis ĝis 1820, kiam stariĝis la unua municipo.




Virgulino de Guadalupe (el la preĝejo).


La deveno de la preĝejo de la monaĥejo kiel sanktejo dediĉita al la Virgulino de Guadalupe havas fortan rilaton kun la regado de Alfonso la 11-a. Estis monaĥo nome Diego de Écija[4] kiu verkis kronikon de la monaĥejo inter la jaroj 1467-1534 kun la titolo de Libro de la invención de esta Santa Imagen de Guadalupe y de la erección y fundación de este monasterio; y de algunas cosas particulares y vida de algunos religiosos de él.[5] Laŭ fray Diego, la deveno estis kapelo aŭ ermitanejo kiu stariĝis pro la apero de la figuro de la virgulino al paŝtisto de nekonata nomo, komence de la 14a jarcento. Post jarcentoj, en 1743, la monaĥo nomita Francisco de San José nomigis la paŝtiston de la legendo identigante lin kiel Gil Cordero de Santa María, unu de la unuaj loĝantoj de la loko.[6] Ĉiam laŭ la rakonto de la kronikisto, sur la loko de la malriĉa ermitanejo stariĝis malgranda preĝejo en la unuaj jaroj de la 14a jarcento; tiu estis la konstruaĵo kiun konis la reĝo Alfonso la 11a en 1330 kaj kiu tiam jam estis ruineca. La reĥo ordonis pligrandigi ĝin kaj ampleksigi ĝin por trasformi ĝin en templo merita de la adorado de la Virgulino de Guadalupe, kun la aldono de hospitaloj por la nombraj pilgrimantoj kiuj tien venis. Dum ses jaroj oni faris la ampleksigojn kaj aranĝojn taŭgajn sub la superrigardo de Toribio Fernández kiu estis la prokuroro de la kardinalo Pedro Gómez Barroso de Sotomayor. Por ties rekonstruo oni aplikis la stilon mudeĥara toleda.


El la venko akirita en la batalo de Salado, la reĝo Alfonso la 11-a vizitis denove la lokon por danki al la Virgulino de Guadalupe. Tiu dua vizito ege gravis por la posta evoluo de la sanktejo. La reĝo donacis militrabaĵojn akiritajn en la batalo kaj krome ordonis reĝan privilegion en la 25a de Decembro de 1340 per kiu oni eksponis du petojn al la aŭtoritato eklezia: la kreado de neeklezia prioreco kaj la deklaron de la reĝa patroneco. La respondo de la 6a de Januaro de 1341, de la episkopo de Toledo Gil Álvarez de Albornoz estis dokumento per kiu oni instituciis la neeklezian priorecon de Sankta Maria de Guadalupe kaj oni agnoskis la patronecon en la figuro de la reĝo kaj de liaj sukcedantoj. Sekve la reĝo proponis kiel unua prioro la Kardinalon de Kurio kaj Kortego Pedro Gómez Barroso, kiu estis ankaŭ Episkopo de Cartagena en 1326.[7] Tiu kardinalo estis la ĉefa zorganto de la sanktejo. Pro lia interveno, Alfonso la 11-a ordonis fiksi la limojn, per lewtero verkita en Illescas en 1337.[8] La venonta paŝo estis la limigo de la vilaĝo kaj de la sanktejo post kio iĝis Guadalupe sendependa kaj liberigita disde Talavera de la Reina.




Gotika klostro de la Reĝa Monaĥejo de Sankta Maria de Guadalupe.


Pedro Gómez Barroso mortiĝis en Avinjono en 1345 kaj la reĝo prezentis lian sukcedanton Toribio Fernández de Mena; tiel estis konfirmo de la nomumoj de prioreco kaj patroneco fare en la monato de Aŭgusto, subskribita en la monaĥejo de Paular. En Oktobro la arkiepiskopo Gil Álvarez de Albornoz ratifis la konfirmon. Samjare estis alia interkonsento: nome Alfonso la 11-a ŝanĝis al la vilaĝo la kondiĉon de reĝa posedo al tiu de civila senjorposedo, tiele ke ĝi iĝis posedo de la eklezia aŭtoritato, tio estas de la neeklazia prioro.


La prioro Toribio mortiĝis en 1367 kaj estis enterigita en la preĝejo de Guadalupe. Sukcedis al li Diego Fernández kies regado koincidis kun la reĝado de Henriko la 2-a kaj de Johano la 1-a. Al Diego Fernández sukcedis Juan Serrano en 1383, kiu estis la lasta de la neekleziaj prioroj. Post ses jaroj de sia prioreco, en 1389, li donis la sanktejon al la ordeno hieronima kaj okupis novan postenon kiel episkopo de Segovio. Dum tiuj 48 jaroj de neekleziaj prioreco, la sanktejo pligraviĝis, speciale pro la adorado al la Virgulino de Guadalupe tre etenda tra la tuta regno. Al ĝi venis pilgrimantoj de diversaj devenoj. Por faciligi la aliron al la veturantoj kiuj alvenis el la nordo, la arkiepiskopo de Toledo Pedro Tenorio konstruigis en 1383 ponton super la rivero Taĵo. En ties ĉirkaŭaĵo formiĝis vilaĝo kiu poste estis El Puente del Arzobispo (La ponto de la arkiespiskopo).[7]



De sanktejo al monaĥejo |




Ĉefa fasado, de gotika stilo.


Johano la 1-a estis heredinta la patronrajton pri la sanktejon kiel regulita ekde la tempo de Alfonso la 11-a. Estante ankoraŭ en posedo de siaj rajtoj kiel patrono, li ordonis la 15an de de Aŭgusto de 1389 en Sotosalbos reĝan leĝon laŭ kiu li ordonis ke la sanktejo estu pliamplaksigita kaj plialtigita al kategorio de monaĥejo regata de regulaj monaĥoj anstataŭ pastroj. Laŭ tio, Juan Serrano — lasta prioro de Guadalupe — donis la sanktejon al fray Fernando Yáñez de Figueroa kiu tiam estis prioro de la hieronima konvento de Sankta Bartolomeo de Lupiana situanta je 20 km de Guadalajara. Tiele la preĝejo de Guadalupe ekformis parton de etenda monaĥa ensemblo. Sekve la reĝo rezignis sian rajton de patroneco donante ĝin al fray Fernando kaj al liaj sukcedantoj. Ĉio tio fariĝis laŭ la regulaj postuloj:




Supra parto de la templeto de Guadalupe (mudeĥara).



  • La reĝo donis la posedaĵojn ligitajn al la sanktejo kiujn li mem estis ricevinta el siaj antaŭuloj.

  • Li donis kaj detaligis la terminojn kaj la senjorlandon de «mero y mixto imperio» kiu regis super la ĵusa vilaĝo Guadalupe.

  • Siaflanke la arkiepiskopo de Toledo nome Pedro Tenorio, kiu havis jurisdikcion pri la teritorio kie estis la sanktejo, akceptis pere de letero skribita en Alcalá de Henares. Laŭ tiu dokumento, li donis al la prioro Juan Serrano rajton por ke siavice li donu la sanktejon al la ordeno hieronima.

  • Sekve la reĝo kunvokis la konsilantaron de la vilaĝo por komuniki la fakton.

  • Alvenintaj la hieronimaj monaĥoj ekde Lupiana li ekposedis la monaĥejon en Oktobro de 1389. Venonttage ili okazigis la unuan kapitulon kiu elektis kiel prioro fray Fernando Yáñez kiu ekzorgis pri la prioreco kaj pri la eklezia jurisdikcio krom pri la senjorlandeco super la Puebla de Guadalupe.

  • Sammonate oktobre oni informis al la Puebla kaj al la aŭtoritatoj pri tiuj ĉiuj ŝanĝoj.


Finis la ekposedo la 30an de oktobro per publika akcepto de la listo de la havaĵoj. Kvin jarojn poste, en 1394, Benedikto la 13-a proklamis la buleon «his quae pro utilitate» kiu konfirmis la transformon de la sanktejo de Guadalupe en regula monaĥejo.[9]


La Puebla de Guadalupe ne akceptis bonvole la submeton de civila ento al prioro de monaĥejo. Okazis protestoj kaj konfliktoj ĉefe laŭlonge de la tri unuaj jarcentoj de la monaĥa regado; sed la popolo neniam atingis propran kaj sendependan konsilion. La hieronimaj monaĥoj estis dum 463 jaroj la absolutaj regantoj. Laŭlonge de la jarcentoj la monaĥa ensemblo kreskis kaj pligrandiĝis, ĝis etendo de ĉirkaŭ de 22 000 m². Multaj kaj tre gravaj estis la verkoj kaj plibonigoj faritaj de la hieronimanoj dum tiu tempo. Kreskis ankaŭ la adorado al la Virgulino de Guadalupe, adorado kiu etendis tra tuta Iberio kaj insuloj Kanarioj kaj poste etendebla al Hispanameriko el la Malkovro de Ameriko.[10]



Kolumbo kaj la Katolikaj Gereĝoj |




La klostro de mudeĥara stilo.





Bapto de la indianoj alportitaj de Kolumbo en Guadalupe, pentraĵo en la malantaŭa parto de la preĝejo.


Es historia kaj konata la rilato kiun havis tiu monaĥejo kun la Katolikaj Gereĝoj kaj Kristoforo Kolumbo. La reĝoj ricevis tie Kolumbon en 1486 kaj 1489; en 1492 post la konkero de Granado venis tien serĉe de paco kaj ripozo. En la monato de junio la monarkoj subskribis du dokumentojn[11] kiujn ili sendis al Juan de Peñalosa:[12] unu por Moguer kaj aliaj lokoj; alia por Palos. La teksto postulis la plenumon de la reĝaj decidoj de 30a de Aprilo 1492:








Citaĵo



 Real Provisión de los Reyes Católicos
DIRIGIDA A CIERTOS VECINOS DE PALOS PARA QUE ENTREGUEN A CRISTÓBAL COLÓN DOS CARABELAS
Granada, 30a de Aprilo 1492.
Vien sabedes como por algunas cosas fechas e cometidas por vosotros en desserbicio nuestro, por los del nuestro Consejo fuistes condenados a que fuésedes obligados a nos serbir dos meses con dos carabelas armadas a vuestras propias costas e espensas cada e quando e doquier que por nos vos fuese mandado so ciertas penas, segund que todo más largamente en la dicha sentencia que contra vosotros fue dada se contiene. E agora, por quanto nos avemos mandado a Christoval Colón que vaya con tres carabelas de armada, como nuestro capitán de las dichas tres carabelas, para ciertas partes de la mar océana sobre algunas cosas que cunplen a nuestro servicio e nos queremos que llebe consigo las dichas dos carabelas con que asy nos aveis de servir... (Reĝa Provisión de la Katolikaj Gereĝoj, DIREKTITA AL KELKAJ LOĜANTOJ DE PALOS POR KE ILI DONU AL KRISTOFORO KOLUMBO DU KARAVELOJ, Bone vi scias kiel pro io farita de vi kontraŭ ni, fare de nia konsilantaro estis kondamnitaj je deviga servo dum du monatoj per du karaveloj pagitaj kaj armitaj de vi ĉiam kiam ni ordonos kontraŭpune, laŭ tio plej etende klarigita en la kondamno kontraŭ vi. Kaj nun, ĉar ni ordonis al Kristoforo Kolumbo iri per tri armitaj karaveloj, kiel nia kapitano de tiuj menciitaj tri karaveloj, al kelkaj partoj de la oceano pri niaj aferoj kaj servoj kaj ni volas ke li kunportu la menciitajn du karavelojn per kiuj vi devas servi al ni...) 
— Archivo General de Indias. Signatura: PATRONATO, 295, N.3.[13]

En 1493 revenis Kolumbo al Guadalupe plenume de la promeso verkita en sia surŝipa taglibro por danki pro la malkovro de Ameriko. Je la 29a de julio 1496 okazis la bapto de la indianoj translokigitaj al la malnova kontinento kiel servistoj.[14]



Desamortización kaj revivigo |




Centra navo kaj ĉefaltaro de la baziliko de la Reĝa Monaĥejo de Sankta Maria de Guadalupe.


En 1833 la unua municipo iĝis parto de la provinco de Cáceres. La 18an de septembro de 1835, estante prioro fray Cenón de Garbayuela, la monaĥejo ĉesis aparteni al la ordeno de hieronimanoj por konverti sian preĝejon en nemonaĥa paroĥejo dependa de la arkidiocezo de Toledo. Ĝia unua paroĥestro estis la eksprioro fray Cenón kiu restis tie dum 1835-1856.


En 1389 la monaĥejo estis sub la zorgo de monaĥoj hieronimanoj, ĝis 1835. Poste oni abandonis ĝin ĝis kiam en 1908 la franciskanoj ricevis la monaĥejon.


La jarojn post la elmonaĥeco ĝis 1908 la monaĥejaj dependaĵoj suferis abandonon, rabadon kaj ruinigon. En tiuj jaroj leviĝis voĉoj de protesto kaj kampanjoj por la restaŭrado estritaj de verkistoj, intelektuloj kaj civitanoj de la Puebla. La plej gravaj eventoj por la renaskigo estis la regiona pilgrimado de la 12a de Oktobro de 1906 kaj la deklaro de la Patroneco de Nia Sinjorino de Guadalupe favore de Ekstremaduro, fare de Pio la 10-a la 20an de Marto de 1907. Kiel konsekvenco de tio ĉio oni fidis la zorgon kaj direktoraron de la sanktejo-paroĥejo al la ordeno de franciskanoj.




Mudeĥara klostro de Guadalupe.


En Novembro de 1908 oni donis la Reĝan Ordonon de Alfonso la 13-a de la 20a de Majo de tiu jaro plus reskribaĵo de la Papo fare de la ministro ĝenerala la 8an de Aŭgusto kun la kardinalo arkiepiskopo de Toledo kun dato de 3a de Novembro. Tiele ekis nova epoko, kun la monaĥoj franciskanoj je la estrado.[15]


La franciskanoj komencis la rekonstruon kaj habilitadon kaj arkitekturan, kaj artan kaj religian rekuperante parton de tio desamortizado, akirante monaĥejan ensemblon de grandaj dimensioj.


Dum la Hispana enlanda milito la monaĥejo estis batalejo kiam tie rifuĝiĝis fuĝintoj el la hegemonio de la maldekstra flanko.


Pio la 12-a deklaris ĝin baziliko en 1955 kaj Johano Paŭlo la 2-a vizitis ĝin la 4an de novembro 1982.


Ekde kiam Ekstremaduro iĝis Aŭtonoma Komunumo la monaĥejo ricevis pliajn helpojn, oni entreprenis reformojn, oni organizis kulturajn aktivaĵojn kaj oni ricevis honorojn. La 24a de julio de 1992, okaze de la celebroj de la Kvina Centjariĝo de la Malkovro de Ameriko, oni atribuis la Medalon de Ekstremaduro al la persono de fray Serafín Chamorro, guardián (gardisto) franciskano de la monaĥejo.[16] Alia honoro kiun ricevis la monaĥeja ensemblo kaj ties ĉirkaŭo estis ekaparteni al la Heredo de la Homaro.




Panoramo de la ĉefa fasado kaj la placo antaŭ ĝi.



Priskribo |




Fray Gonzalo de Illescas 1639 (235 x 290 cm.), Sakristio de la monaĥejo de Guadalupe


La grava Reĝa Monaĥejo de Nia Sinjorino de Guadalupe estis de hieronimanoj (14-a jarcento), kun murego de fortikaĵo kaj markita stilo mudeĥaro, konstruita kun aldonaĵoj de gotiko, renesanco kaj baroko.


Ĝi enhavas jenajn interesajn vidindaĵojn:




  • Preĝejo de Nia Sinjorino, gotiko (14-a jarcento). La ornamaĵo estas baroka; la plej grava retablo, verko de Juan Gómez de Mora estis skulptita en la 17-a jarcento, orumita kaj multkolora de Giraldo de Merlo kaj Jorge Manuel Theotocópuli, filo de El Greco, enhavas pentraĵojn de Vicente Carducho kaj Eugenio Caxés. En la ĥorejo estas seĝaro cizita el juglanda ligno en la 18a jarcento fare de Alejandro Carnicero, orgeno kun 4 700 blovotuboj kaj sur la bolvo pentraĵoj el Johano de Flandrio.


  • La Ĉambro de la Virgulino, de la 18-a jarcento, enhavas pentraĵojn de Luca Giordano kaj tronon modernan el oro kaj emajlaĵoj faritan post la Hispana Enlanda Milito;


  • Mudeĥara Klostro duetaĝa kaj, en sia centro, gotik-mudeĥara templeto, elbrike konstruita, revestita el azuleĥoj de Manises. Estas 29 pentraĵoj fare de Fray Juan de Santa María kiuj rakontas supozitajn miraklojn faritajn de la Virgulino de Guadalupe. En la centro de la klostro estas ikona ornama konstruaĵo nomita “templete” aŭ templeto el la fino de la 14a jarcento de kvarflanka plano, gotika malsupre kaj mudeĥara supre, kaj farita de Fray Juan de Sevilla. Surplanke de tiu koridoro estas tomboj de prioroj kiuj kiel lasta volo estis montrintaj deziron esti entombigitaj ĉi tie.


  • Gotika klostro, kiu estis apoteko kaj malsanulejo, verko de Covarrubias.


La antaŭe menciitaj eroj estas viziteblaj senpage. La sekvantaj estas vizitindaj per malmultekosta enirbileto kontraŭ kiu eblas viziti la muzeojn en grupoj gvidataj de profesiaj gvidistoj, kiuj klarigas pri la jeno:




  • Sakristio kaj kapelo de Sankta Jerónimo, de baroka stilo enhavas 8 gravajn pentraĵojn de Zurbarán kiujj prezentas scenojn de la vivo de monaĥoj, ekzemple Gonzalo de Illescas, kiel montro de saĝo kaj klaûzuro en fido. La patro Cabañuelas kiu dum eŭkaristio suferis tenton fare de la diablo pri kiel povas esti en hostio kaj la korpo kaj la sango de Kristo. Post la dubo, la hostio leviĝis kaj falis sangogutoj. Videblas ankaŭ la humileco de patro Yáñez, unua prioro de la monaĥejo, kiu videblas ĉe la reĝo Henriko la 3a el Kastilio kiu proponis al li iĝi arkiepiskopo de Toledo, sed la prioro pro adoro al virgulino, malakceptis kaj restis prioro. Komplemente estas la kapelo de Sankta Hieronimo, kun skulptaĵo el terakoto, fare de la itala Pietro Torregiano. En la kapelo videblas tri pentraĵoj fare de Zurbarán, dekstre la tento de Sankta Hieronimo, maldekstre la vipado al Sankta Hieronimo, kaj supre la Apoteozo aŭ Ĉieliro de Sankta Hieronimo. Menciindas ankaŭ ŝiplampo devena el la batalo de Lepanto.


  • Muzeo de pentraĵoj kaj skulptaĵoj (enhavas verkojn de Juan de Flandes, Zurbarán, Goya, Juan Correa de Vivar, Nicolás Francés, Egas Cueman, Pedro de Mena kaj El Greco inter aliaj). Elstaras Kuŝanta Kristo el la nederlanda Hanequin aŭ Egas Cueman kaj Krucumita Kristo el eburo. Alia pli malgranda Krucumita Kristo el eburo estas atribuita al Mikelanĝelo.





  • Muzeo de Brodaĵoj, en la okcidenta flanko de la klostro troviĝas la muzeo de brodaĵoj en navo de ĉirkaŭ 240 m² kiu iam estis manĝejo kun enhavkapablo por 124 monaĥoj, el kio restas nur la planko, bazoj de iamaj kolonetoj por seĝaro kaj balkoneto aŭ predikejo por leganto de la Biblio dum la manĝo. Kiel muzeo ĝi estis inaŭgurita en 1928 dum ĉeesto de la reĝo Alfonso la 13-a. Tie oni eksponas religiajn ornamaĵojn kaj tolaĵojn dediĉitajn al la kulto kiu estis fabrikitaj en la ateliero de brodarto de la monaxhejo el fadenoj de oro kaj arĝento, el silko kaj por kelkaj kun perloj, fare de monaĥoj aŭ neekleziuloj, sed ne de virinoj, ĉar tiam (ekde la 14a jarcento) la monaĥejo estis de klaŭzuro kaj estis malpermesitala eniro de virinoj). Tiu kolekto estas parte devena el donacoj. Fray Gonzalo, monaĥo mortinta en 1425, estis la unua brodisto kies nomo aperas en la arkivoj. Estas survestaĵoj, ĉefe kazubloj, altarantaŭaĵoj kaj manteloj. Elstaras la funebraj survestaĵoj kaj la Riĉa Altarantaŭaĵo, fare de unu el la unuaj brodistoj nome Diego de Toledo en la 15a jarcento sed kun juveloj aldonitaj en la 17a jarcento.


  • Muzeo de Miniaturitaj Libroj, en salono de la 15a jarcento tute restaŭrita kaj inaŭgurita la 8an de majo 1898. Iam ĝi estis manĝejo de la gastejo. Temas pri ĥoraj prikantaj libroj kiuj enhavas gregorian ĉanton nome en latino. La libroj enhavas minion en la pentagramo, nome oranĝoruĝa plumba oksido. La libroj estas farita el bovida haŭto. La kovrilo estas tabulo kovrita el ledo kun puntaĵo aŭ ornamaĵo el bronzo. La peso de la libroj gamas el 50 al 60 kg kaj tiele ili havas sube radetojn necesaj por ties transporto. La facistol aŭ ĥor-pupitro estas rotaciebla enorma libropupitro kvarflanka el cizelita bronzo. La kolekto enhavas 107 librojn, el kiuj oni vidas proksimume nur duonon, dum la resto estas gardita pro sekureco. La grando de la libro necesis ĉar la seĝaro de la ĥorejo estas tre ampleksa (enhavas 94 seĝojn) kaj tie la ĥor-pupitro situiĝis sur la centro kaj ĉiu monaĥo legis el sia loko el la sama ekzemplero. Tio estis pli avantaĝa ol havi 94 librojn.


  • Trezoro de la Virgulino aŭ Relikvarejo. Elstaras la Riĉa Mantelo farita en la ateliero de la monaĥejo fare de la monaĥoj en la fino de la 18a jarcento, el kvar pecoj kiuj enhavas 200 000 perlojn kaj 350 pintojn de diamanto. Estas ankaŭ kronoj el kiuj la Riĉa Krono estas farita el oro, arĝento, plateno, rubenoj kaj alta juvelaro. Estas ses speguloj el rok-kristalo de la 17a jarcento kaj lampo el kristalo el Murano de la 18a jarcento. Estas supozataj relikvoj el la unuaj kristanoj de Romo. Estas pletoj el arĝento, kalikoj, krucumaĵoj, hostiejoj.


La UNESCO inskribis la Monaĥejon de Guadalupe en la listo de la Monda Heredaĵo de UNESKO en 1993.



Membroj de la reĝa nobelaro entombigitaj en la monaĥejo |




  • Henriko la 4-a (1425-1474), reĝo de Kastilio, filo de Johano la 2-a kaj de Maria de Aragono.

  • Maria de Aragono (1403-1445), unua edzino de Johano la 2-a kaj patrino de Henriko la 4-a

  • Dionisio de Portugalio, senjoro de Cifuentes (1354-1397), filo de Petro la 1-a de Portugalio kaj de Agnesa de Kastro.

  • Juana Enríquez de Kastilio, eksterleĝa filino de Henriko la 2-a de Kastilio kun Juana de Cifuentes, kaj edzino de la antaŭa.



Notoj |





  1. García, 1993, p. 26.


  2. Inter la 11a kaj 14a jarcentoj okazis tempo de diaj aperoj kun figuroj de la Virgulino kaŝitaj en lokoj kie ĉeestis ĉefe paŝtistoj. García, 1993, p. 12.


  3. Aradillas kaj Íñigo, 1997, p. 232.


  4. Revista Folklore en kiu oni havigas informon pri tiu monaĥo.


  5. Tiu kodekso publikiĝis en Cáceres en 1953, komentita de la franciskano Arcángel Barrado


  6. García, 1993, p. 15.

  7. 7,07,1García, 1993, p. 18.


  8. García, 1993, p. 17. Oni konsideras ke tiu estis la vera fondodokumento de Guadalupe.


  9. García, 1993, p. 19-20.


  10. García, 1993, p. 21-22.


  11. Difino


  12. García, 1993, p. 40. Juan de Peñalosa estis servisto Continuo de la reĝa domo, naskiĝinta en Villanueva de la Serena, militkapitano. La posteno de Continuo, nomita tiele pro sia konstanta disponeblo, fare de filoj de nobeloj edukitaj en la Reĝa Domo, uzitaj en tempo de la Katolikaj Gereĝoj por politikaj kaj administraj funcioj, depende de la reĝa volo, enspezante fiksan salajron. Cfr: Ladero Quesada, Miguel Ángel. La Casa Real en la Baja Edad Media Universidad Complutense de Madrid.


  13. Kompleta transkribo de la Reĝa provisión, donita al Diego Rodríguez Prieto kaj al aliaj loĝantoj de Palos. En tiuepoka kastilia lingvo.


  14. García, 1993, p. 40 Cfr: A.M.G. Bapt-atestilo de du indianoj, servistoj de Kolumbo, baptitaj en Guadalupe. Unua Libro de baptoj.


  15. García, 1993, p. 24 al 27.


  16. Ĉe la ordeno franciskana guardián (gardisto) estas la titolo ekvivalenta al prioro.




Bibliografio |



  • García, Sebastián (1993). Monasterio de Guadalupe, centro de fe y de cultura. Madrid: Guadalupe. ISBN 84-604-7303-1.

  • Ramos, Alfredo J. (1999). Extremadura. Guía Total. Madrid: Grupo Anaya. ISBN 84-8165-504-5

  • Aradillas, Antonio; Íñigo, José María (1997). Guía de monasterios de España. Madrid: Editorial y Distribuidora. ISBN 84-288-1381-7.



Eksteraj ligiloj |




  • Monaĥejo de Guadalupe en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Monaĥejo de Guadalupe en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)




  • Sunhorloĝo de la Monaĥejo de Sankta Maria de Guadalupe

  • Fotoj




Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár