Modulo
Modulo havas diversajn signifojn:
Modulo (matematiko) - en abstrakta algebro, la nocio de modulo super ringo estas komuna ĝeneraligo de du la plej gravaj nocioj en algebro, vektora spaco, kaj komuta grupo.
Modula aritmetiko estas sistemo de aritmetiko por entjeroj, kie nombroj "turniĝas reen" post kiam ili atingan certan valoron — la modulon.- Pri kompleksa nombro a+i.b, la modulo estas la kvadrata radiko de a2+b2; la modulo de reelo egalas al ĝia absoluta valoro.
- En solida mekaniko, modulo de Young (E) estas mezuro de la malmoleco de izotropa elasta materialo. Ĝi estas ankaŭ sciata kiel la elasta modulo, modulo de elasteco (kvankam la elasta modulo estas reale nur unu el kelkaj, inter kiuj estas la ampleksa modulo kaj la tonda modulo).
- En solida mekaniko, tonda modulo aŭ modulo de malfleksebleco, estas la rilatumo de ŝera ŝarĝado al la tonda tensio
- En solida mekaniko, izotropa prema modulo de substanco priskribas ĝian reziston al izotropa kunpremo.
- En inĝenierarto, memstara parto, kies aparta funkcio estas precize difinita, por ke oni povu projekti ĝin aparte k poste kunmeti en sistemon
- En la muzikteorio la vorto modulado (muziko) signifas la preparitan transiron de unu tonalo al alia.
- En arkitekturo modulo estas mezurunuo. Laŭ Francisko Azorín modulo estas Mezurunuo per kiu oni proporciigas la partojn de konstruaĵo, de figuro. Ĉe la greka arkitekturo la modulo estis la duonsumo de la radioj de la kolonoekstremoj k. dividiĝis je 30 partoj. Ĉe la romanoj la modulo estas la radio de la malsupro de la kolono.[1] Li indikas etimologion el la latina modulus, el modus (regulo). Kaj li aldonas la terminojn por la moduloj de la interkolonoj ĉe tipaj kolonaroj: nome piknostila, sistila, eŭstila, diastila, areostila kaj areosistila.[2]
Notoj |
↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 142.
↑ Azorín, samloke.