Maine-et-Loire
Maine-et-Loire | |
---|---|
Administrado | |
Lando | Francio |
Regiono | Luarlandoj |
Numero | 49 |
Prefektejo | Angers |
Subprefektejoj | Cholet Saumur Segré |
Prezidanto de la departementa konsilio | Christian Gillet |
Prefekto | Béatrice Abollivier |
Statistikaĵoj | |
Loĝantaro | 801 168 (2013) |
Loĝdenso | 111,7 loĝ./km2 |
Areo | 7 171,90 km2 |
Subdividoj | |
Arondismentoj | 4 |
Kantonoj | 21 |
Komunumaroj | 23 |
Komunumoj | 250 |
Maine-et-Loire [men' e lŭar'], esperante Majno kaj Luaro aŭ Majno-Luario[1], estas departemento el okcidenta Francio, en la regiono Luarlandoj. La departemento konsistas ĉefe el la historia Anĵuo ĉirkaŭ la urbo Angers (Anĝevo).
- Prefekta urbo: Angers
- Subprefektaj urboj: Cholet, Saumur, Segré.
- Alia urbo: Baugé-en-Anjou
La tuta departemento enhavas 250 komunumojn.
Enhavo
1 Geografio
2 Notoj
3 Vidu ankaŭ
4 Eksteraj ligiloj
Geografio |
La departementon trafluas pluraj riveroj: Mayenne kaj Sarthe, kiuj ambaŭ donas la nomojn al la najbaraj departementoj, kaj kiuj kuniĝas en la Maine (Majno) kiu finiĝas post trairo de Angers en la Luaro, plej granda rivero de Francio.
Notoj |
<li id="cite_note-1">[[#cite_ref-1|u2191]] <span class="reference-text">Laŭ [http://www.satesperanto.org/eldonkooperativo/spip.php?article77 Esperanta mapo de Eŭropa franclingvio]</span>
</li>
Vidu ankaŭ |
- Komunumoj de Maine-et-Loire
Eksteraj ligiloj |
http://www.anjou-tourisme.com Turismo
http://www.Maine-et-Loire.pref.gouv.fr Retejo de la prefektejo de Maine-et-Loire
http://www.cg49.fr Retejo de la Departementa Konsilio de Maine-et-Loire
|