Provincoj de Irlando
Provincoj de Irlando | |
Flago de la Kvar Provincoj | |
Mapo | |
1. Lenstro (malsupra-dekstra flago) 2. Munstro (supra-dekstra flago) 3. Konoĥto (malsupra-maldekstra flago) 4. Ulstero (supra-maldekstra flago) |
La kvar provincoj de Irlando ne plu havas administran signifon depost preskaŭ mil jaroj : tian rolon nun havas la graflandoj. Sed la provincoj restas fundamentaj koncerne la tradician dispartigon de la irlanda teritorio. La kvar provincoj estas :
Ulstero (anglalingve Ulster, irlandlingve Uladh). Ĝi entenas naŭ graflandojn : el ili, ses konsistigas Nord-Irlandon. La plej gravaj urboj estas Belfast (277000 loĝ.) kaj Londonderry (ĉ. 100000 loĝ.).
Munstro (anglalingve Munster, irlandlingve Mumhan), kie troviĝas kelkaj gravaj urboj kiel Cork, Limerick aŭ Waterford.
Lenstro (anglalingve Leinster, irlandlingve Laighin), kun la ĉefurbo Dublino.
Konoĥto (anglalingve Connacht, irlandlingve Connachta), kun la urbo Galway.
Kulturo |
Ĉiun provincon oni asocias kun flago. La provincoj estas iom gravaj rilate al sportoj, precipe gaelaj sportoj kaj rugbeo.
Vidu ankaŭ |
- Irlando
- Graflandoj de Irlando