Kukurbo
Patisson-planto (Cucurbita pepo) | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
specioj | ||||||||||||
C. maxima - potirono | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
Kukurbo (Cucurbita el kukurbacoj) estas genro de unu- kaj du-jaraj herboj aŭ ties manĝebla frukto. La fruktoj havas diversajn formojn kaj kolorojn (kutime verda, flava, oranĝa, aŭ bruna). Multaj specoj havas grandajn fruktojn.
Kukurboj devenas de Nord-Ameriko. Iuj specoj manĝeblas krudaj, aliaj nur kuiritaj. La frukto estas la plej ofte manĝata parto, sed iuj kuirartoj uzas ankaŭ la semojn (por manĝi rekte, aŭ por premi por akiri oleon). Ankaŭ foliojn kaj florojn oni manĝas laŭ iuj kuirartoj.
En Usono kaj kelkaj aliaj landoj, oni ĉizas vizaĝojn el grandaj oranĝaj kukurboj por festi Halovinon.
Enhavo
1 Peponoj
2 Itala kukurbeto
3 Potironoj
4 Melopepoj
5 Aliaj
6 Fontoj
7 Eksteraj ligiloj
8 Galerio
Peponoj |
Peponoj (Cucurbita pepo) estas specio kun multaj popularaj manĝfruktoj. Oni rikoltas ilin dum la somero, ofte dum ili junas kaj havas molan ŝelon.
Itala kukurbeto |
aŭ legomkukurbo (Cucurbita pepo subsp. pepo convar. giromontiina) italia kukurbeto, kiu estas verda aŭ flava, longa.
Gravas la frua rikolto. Ju pli granda la frukto des pli delikata gusto ĝi havas. Ankaŭ la flora estas ŝatata manĝaĵo.
Potironoj |
Potironoj (Cucurbita maxima) estas specio pli granda kaj globeca. Oni rikoltas ilin nur je la fino de la somero. Ili ofte havas malmolan ŝelon.
Melopepoj |
Melopepoj (Cucurbita pepo subsp. ovifera) estas subspecio de la peponoj.
Aliaj |
Ajoto, Cucurbita argyrosperma
- C. moschata
C. mixta.
Fontoj |
- Taksonomia klasigo de melopepoj
Eksteraj ligiloj |
Walter KLAG: KUIRARTO: La kukurbo - frukto multvizaĝa Monato (gazeto) (2008/03 p. 14)
Galerio |
Halovena kukurbo
Kukurbo sur sia planto
Flavaj peponoj
diverskoloraj fruktoj de la italia kukurbeto