Reĝlando de Judujo
La Reĝlando de Judujo formiĝis post la morto de reĝo Salomono, kiam la dek du triboj (ĉirkaŭ 933 a.K.) frakciiĝis en du aŭtonomaj ŝtataj grupoj:
- La Izraela reĝlando en la nordo de Palestino, kun la plejgranda parto de la hebreaj triboj;
- La Reĝlando de Judujo en la sudo inkluzivante la teritoriojn de la triboj de Jehuda, de Simeon kaj la plejgrandan parton de la tribo de Benjamen krom diversaj membroj de la tribo de Levi, kiu ne posedis teritoeion.
En tiu lasta ŝtato sinsekvis regnis diversaj hebreaj reĝoj (entute 36). Ĝi gravitis ĉirkaŭ la ĉefurbo <jerusaslemo kaj ties Templo. Ĉiuj reĝoj estis de la davida dinastio. Ĝi estis detruita en 587 a.K., kiam la babilonia reĝo [[[Nebukadnecar la 2-a]] konkeris Jerusalemon kaj deportis grandan parton de la hebrea popolo. Dum la makabea dinastio kaj heroda epoko ĝi estis nomata regno de Judujo.
Ĝia historio estas dokumentata en la Biblio, sed ankaŭ en multaj arkeologiaj atestaĵoj kaj literaturaj dokumentoj de popoloj samtempaj vivintaj en la samaj geografiaj areoj, nome el la historio de egiptoj, feniksoj, asiranoj kaj babilonanoj.
Enhavo
1 Historio de la hebrea popolo
2 Fino de la regno
3 Regno de Judujo
3.1 Listo de la reĝoj de Judujo
3.1.1 Makabea dinastio
3.1.2 Heroda dinastio kaj nombraj pretendantoj al la trono
4 Notoj pri hebreaj reĝoj laŭ Talmudo kaj aliaj tradicioj
5 Vidu ankaŭ
Historio de la hebrea popolo |
Sekve de nestabila periodo dirata de la Juĝistoj dum kiu unuopa izraela tribo agadis sendepende unu de la alia, la dek du triboj trovis interkonsenton por krei unu reĝlandon regatan de Ŝaul kiu, milite venkita, sin mortigis, poste antataŭigita de reĝo Davido: el kiu posteuis la filo Salomono: post kies morto la triboj dividiĝis originante la du regnojn: la Juduja reĝlando kaj la izraela reĝlando.
La Reĝlando de Judujo ofte konfliktiĝis kun tiu de la nordo, kun alternaj bonŝancoj.
La kadukiĝo estis ĉiukaze konstanta, kaj unu fazo de la historio konkludiĝis kun la morto de Joiŝija, lasta granda reĝo, en la batalo de Megido (609 a.K. (Armagedono), alkurinta helpi la egiptan faraonon kiu, male, estis venkita. Nemalmulte poste okazis la unua babilona deportado (597 a.K.), sekve la detruo de Jerusalemo kaj de la Templo samtempe kun la dua deportado efektigita de Nebukadnecar la 2-a en 587 a.K, dato en kiu oni igas finita la Judujan regnon.
La reĝoj de tiu ŝtato estis ĉiuj de la dinastio davida.
Fontoj precipaj de tiu aparta historio de tiu regno estas la bibliaj libroj koncernantaj la regadon de la reĝoj, spite de ilia foje malklareco kaj nekoerecoj inter la rakontoj. Sed, almenaŭ parte, helpas la historio de la najbaraj popoloj.
Fino de la regno |
Sekve de la batalo de Karkemiŝ de 605 a.K. inter Egiptio kaj Babilonio, venkita de tiu lasta, la regiono sira-palestina falis sub la babilonia dominado. En 601 la reĝo de Judujo [Ioakim]] (609-598 a.K.) ekribelis fidante la egiptan helpon. La balilonia reĝo Nebukadnecar la 2-a movis la armeon kontraŭ la Juduja regno kaj konkeris Jerusalemon (597 a.K.) kaj deportis reĝon Ioiachin (598-597 a.K.) kaj parton de la reganta klaso kaj elektigis al reĝo Cidkijan, kiu, spite de kontraŭeco de profeto Jeremia kaj de Baruĥ, kiuj konsilis la submeton al Babilonio, ekribelis kontraŭ la granda reĝo en 589 a.K., kaj Nebukadnecar la 2-a revenis kaj konkeris Jerusalemon en 587 a.K. La templo estis detruita kaj granda parto de la reganta klaso ekzilita. La Juduja teritorio suferis la dominadojn babilonian, persan, egiptan, ptolomean kaj siran, periodo en kiu eksplodis la juda naciiisma ribelo de Jehuda Makabeo.
Regno de Judujo |
Makabeoj fratoj, dirataj ankaŭ Asmoneoj, sukcesis reakiris sendependon, post longa domonado en Palestono de Egiptio kaj Sirio, komencante novan dinastion de hebreaj reĝoj, kontestatan tamen de iuj hebreoj ĉar ne davidan, ankaŭ se descendantan el la heroo Jehuda Makabeo. Ĝi regnis sur Judujo, sed ankaŭ sur Samario (teritorioj de la malaperinta Izraela reĝlando]]. Post ili okazis la romia dominado kaj la vasalaj herodaj reĝoj.
Listo de la reĝoj de Judujo |
Makabea dinastio |
Jehuda Makabea (166-161 a. K.)
Simono Makabea (161-143 a.K.)
Johano Irkano la 1-a (134-104 a.K.)
Aristobulo la 1-aI (104-103 a.K.)
Aleksandro Janeo (103-76 a.K.), frato de Aristobulo
Aleksandra Saloma (76-67 a.K.), edzino de Aristobulo kaj poste de Janeo
Johano Irkano la 2-a kaj Aristobulo la 2-a (67-63 a.K.).
La lastaj du reĝoj estis demetitaj de la romia generalo Pompeo, kaj en jaro 50-a Julio Cezaro konfidis la vasalan regnon de Judujo al Edomitoj subtenataj de la romiaj prokuroroj de Judujo, entronigante la herodan dinastion ĉar fremdan kaj kontrastatan de membroj de la antaŭaj dinastioj.
Heroda dinastio kaj nombraj pretendantoj al la trono |
Herodo Antipatro (50-43)
Herodo la Granda (43-4) kiu elfinis la konstruadon de la Templo de Jerusalemo
Antigono la 2-a Asmonea (40-37, filo de Aristobulo la 2-a), kaj Aristobulo 3-a Asmonea (40-37, filo de Johano Irksno la 2-a), pretendantoj al la trono
Herodo Arĥelao (etnarko de Judujo kaj Samario (4 a.K.-6 p.K..). Okaze de lia demisiigo la teritorio estis asignita al prefekto
Jehuda Galilea, pretendanto al trono (Reĝo de Jerusalemo en 6-7 d.K.)
Herodo Filipo (tetrarko de Cezareo de Filipo, 4 a.K.-34 p.K), Herodo Antipa (tetrarko kaj etnarko de Galileo kaj Perea, (4 a.K.-39 p.K.)
Herodo Agrippa la 1-a (34-44, tetrarko de Cezareo, reĝo de Judujo ekde 39 ĝis 44)- [Herodo Agrippa la 2-a]] reĝo de Batanea kaj de aliaj provincoj kun ĉeurbo Cezareo de Palestino
Simon Bar Kokheba, pretendanto al la trono (sinproklamanto mesio, princo de Izraelo, reĝo de Judujo kaj descendanto de Davido (132-135)
En 135 okazis la definitiva detruo de Jerusalemo anstataŭgita de Aelia Capitolina; Judujo (Iudaea) fariĝas Syria Palaestina ordone de la imperiestro Hadriano
Notoj pri hebreaj reĝoj laŭ Talmudo kaj aliaj tradicioj |
- La reĝo estas bela
- Laŭ Talmudo la reĝo povis igi siajn ĝis 18 virinojn: la edzinoj kaj konkubinoj, tamen, laŭ aliaj fontoj, povis esti eĉ pli nombraj
- La reĝo de la izraela popolo ne povis esti juĝata de tera tribunalo...
Vidu ankaŭ |
- Judujo romia provinco
- Izraela reĝlando
- Talmudo
- Cezareo de Filipo