Konfederacio
Konfederacio estas formo de asociigo. Kiel formo pli specifa de asociigo, la konfederacio estas ankaŭ formo de politika organizaĵo.
Oni povas ankaŭ apliki tiun terminon al Internacia juro kiel asociaĵo inter suverenaj ŝtatoj, sed oni uzas ankaŭ en privata juro por aludi formon de asociigo de diversaj asocioj kun komuna celo.
La konfederacio diferenciĝas de la federacio pri tio, ke en la unua la membroj pluhavas altan gradon de aŭtonomio kaj la centra povo estas limigita, dum en la dua la federitoj malakceptas specifan parton de siaj koncernaĵojn kaj la centra povo estas pli forta. Oftas, ke la elementoj kiuj formas konfederacion estas siavice federacioj, kaj ne unuecaj unuoj.
Enhavo
1 Internacia juro
2 Privata juro
3 Listo de entoj konsideritaj iel konfederacioj
3.1 Historiaj konfederacioj
3.2 En la fikcio
Internacia juro |
En Internacia Juro, oni nomigas konfederacion tiun asocion starigitan inter suverenaj ŝtatoj pere de traktatoj aŭ konstitucioj, kun la celo akiri komplementarecon inter tiuj en diversaj aferoj, kiel defendo aŭ komerco.
La termino konfederacio aplikiĝas por aludi diversajn ŝtatojn laŭlonge de la historio, kiel la Peru-Bolivia Konfederacio (1837-1839) aŭ la Konfederaciitaj ŝtatoj de Ameriko (1861-1865).
Diversaj klopodoj unuigi ŝtatojn estis la Unuiĝinta Araba Respubliko inter Sirio kaj Egiptio el 1958 ĝis 1961, Senegambio inter Senegalio kaj Gambio el 1982 al 1989 kaj la aktualaj Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj.
En Argentino, la 13 provincoj kiuj separiĝis el Bonaero dum parto de la 19-a jarcento uzis la nomon de Argentina Konfederacio. Post la unuigo de Bonaero al la Konfederacio, tiu ĉi realigis ŝanĝojn kaj akiris la nomigon de "nacio". Spite tion, la termino "Argentina Konfederacio" pluestas la oficiala nomo de la ŝtato.
Privata juro |
En privata juro konfederacio estas formo de organizado kie la membroj konservas suverenecon antaŭ la komuna rezulta estaĵo. Sindikatoj, entreprenaj organizoj kaj aliaj privataj asocioj povas havi la formulon de la konfederacio.
Konfederacia ŝtato estas la algrupigo de diversaj federaj ŝtatoj.
Listo de entoj konsideritaj iel konfederacioj |
Multaj el ili povas esti konsiderataj ĉu federacioj ĉu konfederacioj, kaj plej parto povas ne montri la karakterojn nuntempe agnoskitaj kiel tiuj de konfederacio.
Historiaj konfederacioj |
Multaj montras la karakterojn de persona unio, but they are still listed here because of their own self-styling.
Kronlando de Aragono (1137–1716)
Respubliko de Ambaŭ Nacioj (konfederacia persona unio; 1447–1492, 1501–1569)
Svislando (1291–1848), oficiale la Svisa Konfederacio
Usono laŭ la Artikoloj de Konfederacio (1781–1789)
Konfederaciitaj ŝtatoj de Usono, (1861–1865)
Aroa Konfederacio, (1690 -1902), kie nune estas Niĝerio, Kameruno kaj Ekvatora Gvineo
Unio de Afrikaj Ŝtatoj (1961–1963, Malio+Ganao+Gvineo)
Senegambio (1982–1989, Senegalio+Gambio)
Hansa ligo (13-a al 15-a jarcento)
Unuiĝintaj Provincoj de Nova Granado (1810–1816 kie nun estas Kolombio)
Serbio kaj Montenegro (2003–2006)
Unuiĝinta Araba Respubliko (fakta konfederacio; 1958–1961, Egiptio+Sirio; 1963, Egiptio+Sirio+Irako)
Araba Federacio (fakta konfederacio; 1958, (Irako+Jordanio)
Federacio de Arabaj Respublikoj (fakta konfederacio; 1972, Egiptio+Sirio+Libio)
Araba Islama Respubliko (fakta konfederacio; 1974, Libio+Tunizio)
Peru-Bolivia Konfederacio (1836–1839)
Unio de Kalmar (konfederacia persona unio; 1397–1523, Danio+Svedio+Norvegio)
Danio-Norvegio (konfederacia persona unio; 1536–1814)
Svedio-Norvegio (konfederacia persona unio; 1814–1905)- Antaŭunuiga Germanio post la Sankta Romia Imperio
Rejna Federacio (1806–1813) sen estro nek registaro
Germana Federacio (1815–1866)
Nordgermana Federacio (1866–1871) Iĝis la Germana Regno in 1871
En la fikcio |
Konfederacio de Sendependaj Sistemoj (Star Wars)
Tera Konfederacio (StarCraft)- Konfederacio de la Planedo Omego (animacia serio Once Upon a Time... Space)