Áron Márton














































Áron Márton

katolika episkopo

Márton Áron.jpg

Persona informo

Naskiĝo

28-an de aŭgusto 1896 (1896-08-28)
en Sândominic, Departemento Ciuc, Flag of Austria-Hungary (1869-1918).svg Aŭstrio-Hungario

Morto

29-an de septembro 1980 (1980-09-29) (84-jara)
en Alba Iulia

Tombo

Katedralo de Sankta Mikaelo [#]

Religio

katolika eklezio [#]

Ŝtataneco

Rumanio [#]
Profesio

Okupo

pastro • homrajta aktivulo [#]

episkopo de Alba Iulia BCR Alba Iulia D CoA.png

Regado

1939–

[#]

Fonto: Vikidatumoj







v  d  r


Information icon.svg



MÁRTON Áron estis rumania hungara predikulo, eklezia kaj edukscienca verkisto, katolika episkopo de Transilvanio, Rumanio naskita la 28-an de aŭgusto 1896 en komunumo Csíkszentdomokos, Hungario kaj mortinta la 29-an de septembro 1980 en Alba Iulia, Rumanio.




Áron Márton




Enhavo






  • 1 Biografio


  • 2 Verkoj


  • 3 Bibliografio


  • 4 Eksteraj ligiloj





Biografio |


Post la fino de la gimnaziaj studoj en Ĉikŝomjo, Csíkszereda kaj Gyulafehérvár en 1915, dum la Unua mondmilito li servis kiel leŭtenanto kaj sur la itala fronto li vundiĝis. Hejmenveninte, li kamplaboris en sia naskiĝvilaĝo, sed baldaŭ li finstudis la teologion en Alba Iulia en 1924. Li estis ordinita pastro kaj li prezentis sian unuan sanktmeson la 13-an de julio 1924 en Sândominic. Poste li laboris kiel pastro en komunumo Ditrău, en urboj Gheorgheni kaj Târgu Mureş. En 1930 li estis nomumita sekretario episkopa en Alba Iulia kaj post tiam universitata pastro en Kluĵo. Inter 1933 kaj 1939 kune kun Lajos György li redaktis la fakrevuon titolitan Erdélyi Iskola pri la instruaj aferoj de la junularo kaj pri la popoledukado. En 1938 li estis nomumita parokestro de la sama urbo. Li estis ordinita episkopo la 12-an de februaro en 1939 en Kluĵo en preĝejo Sankta Mikaelo. La 18-an de majo 1944 en pasia prediko li komdamnis la deportadon de la judoj de Nord-Transilvanio. Je la komenco de la jaro 1946 li adresis memorandon al d-ro Petru Groza, ĉefministro de Rumanio por certigi la rajtojn de la hungara nacimalplimulto de Rumanio sekve de la pactraktato de Parizo. En 1949 li estis arestita kaj en spektakla proceso li estis kondamnita por dumviva prizono. Antaŭ la ĝeneva konferenco la 25-an de marto en 1955 oni metis lin en liberstato, sed ĝis 1967 li ne rajtis forlasi sian loĝdomon. Li mortis je kancero.



Verkoj |




  • Házasság, család, 2010.


  • Keresztség, hit, 2010.


  • Oltáriszentség, krisztus király, 2010.


  • Papság, 2010.



Bibliografio |



  • Szőke János: Márton Áron. (Thaur bei Innsbruck, 1988)

  • Virt László: Márton Áron, a lelkiismeret apostola (Bp., 1988)


  • Domokos Pál Péter: Márton Áron, Erdély püspöke (Bp., 1989).



Eksteraj ligiloj |


  • Diocezo de Alba Iulia[1]















Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár