Nacia Parko de Monto Revelstoke






































Nacia Parko de Monto Revelstoke





Situo de Nacia Parko de Monto Revelstoke en Brita Kolumbio

Bazaj informoj

Situo:

Brita Kolumbio, Kanado

Plej proksima urbo:

Revelstoke
Koordinatoj 51° 05' N, 116° 04' U Mapo

Areo:
260 km²

Fondita:

1914

Vizitado:
proks. 500.000 (en ĉiu jaro)
Estrado

Respondeca instanco:

Parks Canada







v  d  r


Information icon.svg



Nacia Parko de Monto Revelstoke troviĝas apud la urbo Revelstoke en Brita Kolumbio (Kanado). La parko estas inter iom malgranda laŭ la mezuro de nacia parko, kun areo de nur 260km².


Ĝi situas en la Kolumbia Montaro kaj fondiĝis en la jaro 1914. Proksimume 500.000 vizitantoj venas al la parko ĉiun jaron.




Enhavo






  • 1 Klimato


  • 2 Turismo


  • 3 Vidu ankaŭ


  • 4 Eksteraj ligiloj





Klimato |


En la parko estas parto de la ununura moderklimata enlanda pluvarbaro. Oni trovas tie krutajn montarojn en varma, humida klimato. Oni kutime trovas grandan diversecon de plantaj kaj bestaj vivoformoj en grupoj de malnovaj tujoj kaj cugoj, arbartipo kiu rapide malaperas ekstere de protektitaj terenoj.


La parko ankaŭ protektas malgrandan aron de la minacata monta karibuo, kaj ĝi provizas vivmedion por grizaj ursoj kaj oreamnoj. La parko prezentas terenon tute alia ol tiuj trovataj oriente en Rok-Montaro aŭ okcidente en la Marborda Montaro.



Turismo |




Herbejo proksima al la montopinto


Nacia Parko de Monto Revelstoke famas pro siaj someraj elmontroj de sovaĝaj floroj. Ĉiun jaron la herbejoj de la supra subalpa zono burĝonas je buntaj koloroj ĝis la mezo de aŭgusto. Ĝuste la beleco de tiuj ĉi herbejoj, tiel proksimaj al la urbo, inspiris grupon de Revelstokanoj eklobii por kreado de nacia parko en la jaro 1914.


Tiutempe ankaŭ skiado burĝonis kiel populara aktiveco. La skisaltejo de Monto Revelstoke estis unu el la unuaj de Kanado, kaj ĝi siatempe estis internacie fama kiel unu el la plej bonaj naturaj skisaltejoj de la mondo. Pluraj mondaj rekordoj en skisaltado fariĝis ĉi tie.



Vidu ankaŭ |



  • Naciaj Parkoj de Kanado

  • Listo de naciaj parkoj de Kanado




  • Kategorio Nacia Parko de Monto Revelstoke en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)



Eksteraj ligiloj |




  • angle Mount Revelstoke National Park of Canada (Parks Canada)


  • france Parc national du Canada Mont-Revelstoke (Parcs Canada)









Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár